Pardubice

Pardubice (Pri tiu ĉi sono elparolu; germane Pardubitz) estas regiona urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en la orienta Bohemio ĉe la kunfluo de la riveroj Elbo kaj Chrudimka. En 2018 ĝi havis 90 335 loĝantojn.

Pardubice
germane: Pardubitz
urbo
Pardubice CZ Zelena brana.JPG
Vido tra Avenuo de Paco al pordego Zelená brána
Flag of Pardubice.svg
Flago
Pardubice CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Pardubice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Pardubice
Historia regiono Bohemio
Tipo de urbo statuta urbo
Konataj lokoj Pardubice kastelo, Muelejoj de Winternitz
Riveroj Elbo, Chrudimka
Situo Pardubice
 - alteco 237 m s. m.
 - koordinatoj 50° 02′ 19″ N 15° 46′ 45″ O / 50.03861 °N, 15.77917 °O / 50.03861; 15.77917 (mapo)
Areo 82,655 km² (8 265,5 ha)
Loĝantaro 90 335 (01.01.2018)
Denseco 1 092,92 loĝ./km²
Unua skribmencio 1295
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 530 02
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 555134
Katastraj teritorioj 20
Lokaj partoj 32
Bazaj setlejunuoj 73
Urbaj partoj 8
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Pardubice
Retpaĝo: www.mesto-pardubice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

La urbo famas pro sia speciala spickuko (ĉeĥe: perník) kaj Velká pardubická - la plej malfacila kaj plej prestiĝa ĉevala vetkonkuro en la kontinenta parto de Eŭropo (kun timata 9m larĝa fosaĵo de Taxis).

Urbaj sekciojRedakti

HistorioRedakti

La unua skriba mencio pri la ekzisto de la urbo devenas el la jaro 1295, kiam tie la papo Bonifaco la 8-a fondis monaĥejon de Kavalira ordeno de krucanoj kun ruĝa stelo kaj preĝejon de Sankta Bartolomeo. En 1340 heredis la urbon Arnošt z Pardubic, posta unua praga ĉefepiskopo.

En la vico de posedantoj ni rememoru Smil Flaŝka el Pardubice, Hanuš el Milheim (kiu konstruis la Betleheman kapelon en Prago), Viktorin el Kunštát kaj Poděbrady, patron de la posta ĉeĥa reĝo Georgo el Poděbrady.

La plej fama periodo datiĝas ekde la jaro 1491, kiam la urbon aĉetis elstara nobela familio Pernštejn. Tiam ekestis urbo kun firma fortikaĵo. Ekde la jaro 1560 posedis Pardubice la ĉeĥa reĝo.

Ekfloro de la urbo komenciĝas dum la unua duono de la 19-a jarcento rilate al la konstruo de la fervoj-linio Prago-Pardubice-Olomouc kaj ekesto de multaj fabrikoj en la dua duono: Hübner-Opitz fabriko de muelmaŝinoj (1866), sukerfabriko (1869), bierfabriko (1871), fabriko de Prokop (1872), rafinejo de mineraloleoj de la firmao Fanto (1889), kafo-fabriko de J.Franck (1897).

Post la unua mondmilito la industrio plu disvolviĝis, ekestis fabriko Explosia Semtín (kemia industrio), Telegrafia, pli malfrue Tesla (elektronika industrio).

Dum la dua mondmilito tie estis aktiva grupo de rezista movado kontraŭ faŝismo. Fama estas la agado de paraŝutista grupo Silver A, kiu aranĝis atencon kontraŭ Reinhard Heydrich. Post la atenco, dum majo 1942, starigis nazioj en Kasteleto ekzekutejon, kie mortis dum unu monato pli ol 200 homoj, inter ili loĝantoj de tute forbruligita kaj detruita vilaĝo Ležáky.

Post la mondmilito, en la jaro 1949 Pardubice iĝis ĉefurbo de Orientbohemia regiono, kio influis pluan rapidan evoluon de la urbo.

NuntempoRedakti

Kvankam Pardubice estas precipe industria kaj trafika centro, ĝiaj loĝantoj ĝuas ankaŭ riĉan kulturan kaj sportan vivon. Sian sidejon tie havas Universitato kaj multaj fakaj mezlernejoj.

Ekde la komenco de la 20-a jarcento tie disvastigas kulturan vivon „ŝtona“ teatro kun profesia ensemblo. Elstara posteno apartenas ankaŭ al Ĉambra filharmonio.

En Pardubice oni aranĝas multajn sportajn konkursojn, ni nomu almenaŭ la mondfaman ĉevalvetkuran konkurson Velká pardubická, aranĝatan ekde la jaro 1874.

Ankaŭ spidvea konkurso de motorcikloj "Ora kasko" (ekde 1929) kaj tenis-turniro de junioroj allogas multajn sportamantojn.

La loka hokea klubo edukis multajn ĉampionojn, majstrojn de la mondo kaj olimpikajn venkintojn.

En Pardubice eblas vidi multajn vidindaĵojn. Ankaŭ en la proksima ĉirkaŭaĵo la vizitanto trovos ĉarmajn kaŝejojn por ripozo de la korpo kaj animo.

TransportoRedakti

Trajna transportoRedakti

 
Ĉefa stacidomo en Pardubice

Pardubice estas grava nodo en la fervoja trafiko en Ĉeĥio. En Pardubice haltas ĉiuj personaj kaj longdistancaj personaj (ankaŭ noktaj) trajnoj.

Fervoje estas Pardubice ligita al jenaj urboj:

Aera transportoRedakti

 
Atendohalo de Flughaveno Pardubice

Pardubice havas internacian flughavenon, kiu situas sud-oriente de la urbocentro.

VidindaĵojRedakti

 
Pesta kolono

Pernštýn-placoRedakti

La formon kaj aspekton de la placo ordonis elkrei jam Vilém z Pernštejna. Li ankaŭ decidis plibeligi la aspekton de la domoj. La domoj de la historia kerno de la urbo reprezentas tri bazajn etapojn de konstrua evoluo, la malfrugotikan kun ŝtona embrazuro de la fenestroj kaj desegnitaj niĉoj, la renesancan kun terakotaj fenestroj, la malfrubarokan kaj la klasicisman kun ornamaĵoj de la gabloj.

Tuj malantaŭ la Verda pordego staras malfrugotika domo n-ro 77 (nuna Regiona biblioteko), kiu estas modelo de la stilo. Meze de norda flanko de la placo situas la urbodomo, konstruita en la jaroj 1893-1894 en novrenesanca stilo laŭ la projekto de J. Vejrych. Fasado kun reliefo "Jonaso kaj baleno" donis nomon al la plej valora domo sur la placo - "Ĉe Jonaso" (devenanta el la jaro 1797). Dominanto de la suda flanko estas la gastejo "Blanka ĉevaleto", menciata jam ekde jaro 1507. Centre de la placo situas 6 metrojn alta korinta pesta kolono kun statuo de la sankta Virgulino Maria. La kolono estas ĉirkaŭita per balustrado kun statuoj de ĉeĥaj sanktuloj.

KasteloRedakti

La fortikaĵa sistemo ĉirkaŭ la kastelo estas eminenta en la mezeŭropa historio de armea konstruado inter la gotika kaj renesanca epokoj. La kernon de la kastelo kreas gotika burgo el la unua duono de la 14-a jarcento.

Vilém z Pernštejna rekonstruis burgon en malfrugotika stilo. Liaj filoj poste (1529 ĝis 1541) daŭrigis en stilo renesanca. Ekde la jaro 1560 la kastelon posedis la reĝa kamero. Dum la regado de la imperiestroj Maksimiliano la 2-a kaj poste Rudolfo la 2-a la kastelo estis aranĝita laŭ projekto de la itala konstruisto Ulricco Aostalli. La aranĝo en la baroka stilo devenas el la jaroj 17231726.

Post dek jaroj da rekonstruo la kastelo estas denove publike alirebla.

 
Preĝejo de Sankta Bartolomeo

Preĝejo de Sankta BartolomeoRedakti

La areo de la preĝejo estas loko de la plej malnova mezepoka loĝado en la urbocentro. La monaĥejo, fondita ĉi tie en la dua duono de la 13-a jarcento malaperis nur post husana atako en la jaro 1421.

En la jaroj 15071514 estis la preĝejo de sankta Bartolomeo rekonstruita en malfrugotika stilo kaj estis uzata kiel entombiga loko de la nobela familio Pernštejn. Atestas pri tio portalo el la jaro 1519 en la norda parto, la plej malnova renesanca memoraĵo en la urbo kun surskribo kaj genta blazono. En la jaro 1912 estis al la preĝejo alkonstruita okcidenta antaŭĉambro laŭ la projekto de B. Dvořák. La ĉefa altara bildo de M. L. Willman devenas el la jaro 1692 kaj prezentas la torturon de sankta Bartolomeo.

Verda pordegoRedakti

 
Perštýna placo kaj Zelená Věž

La sesdek metrojn alta turo, antaŭe kun du pordegoj, devenas laŭvere jam el epoko antaŭ-pernŝtejna. Post la jaro 1507 ĝi estis aranĝita en malfrugotika stilo kaj post la dua plena forbrulo de la urbo en la jaro 1538 ĝi estis plialtigita je triono de alteco kaj la tegmento estis kovrita per kupra lado. La verda koloro de la patino donis nomon al la pordego antaŭe nomita Praga (laŭ direkto de elirvojo el la urbo) Verda. La reliefo, bildiganta la legendon de la ekesto de blazono de la urbo, devenas de la skulptisto B. Vlček laŭ la desegno de Mikoláš Aleš. El la turo ĉiu povas trarigardi urbon kaj eĉ (dum bela vetero) la malproksiman ĉirkaŭaĵon.

Famaj personojRedakti

En la urbo naskiĝis

  • Karel Emanuel Macan
  • Johann Franz Kempen, Freiherr von Fichtenstamm, aŭstra oficiro kaj fondinto de la ĝendarmaro

ĜemelurbojRedakti

Esperanto-movadoRedakti

En Pardubice okazis la 4-a kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en la jaro 1982.

Pardubice estas sidejo de la

Pri la urbo aperis en 2020 Turisma gvidlibro en Esperanto, 80 p. 15x10,5 cm.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti