Mikoláš Aleš
Mikoláš ALEŠ (naskiĝis la 18-an de novembro 1852 en Mirotice, mortis la 10-an de julio 1913 en Prago) estis ĉeĥa pentristo kaj desegnisto. Lia plej eminenta pentraĵo estas historia bildo Renkonto de Georgo el Poděbrady kun Matiaso Korvin, kaj lunetoj en la vestiblo de Nacia Teatro en Prago nomataj Mia patrujo. Li ne povis pentri ilin propramane, ĉar oni ne kredis, ke li scias pentri. Fakte, la ekspertoj diras, ke liaj desegnoj estas multe pli bonaj, ankaŭ la karbodesegnoj, laŭ kiuj estis pentritaj la lunetoj. Tre popularaj estas liaj ilustraĵoj de naciaj popolaj kantoj.
Mikoláš Aleš | |
---|---|
![]() ĉeĥa pentristo Mikoláš Aleš (1852-1913) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de novembro 1852 en Mirotice |
Morto | 10-an de julio 1913 (60-jara) en Královské Vinohrady |
Mortokialo | apopleksio |
Tombo | tombejo de Vyšehrad |
Lingvoj | ĉeĥa |
Loĝloko | Prago • Královské Vinohrady • Q12046803 • Smíchov • Památník Mikoláše Alše a Matěje Kopeckého |
Ŝtataneco | Cislajtio |
Alma mater | Academy of Fine Arts, Prague |
Familio | |
Frat(in)oj | Jan Aleš • František Aleš |
Edz(in)o | Maryna Alšová |
Parencoj | Tomas Famfule Jan Teska Josef Aleš-Lyžec |
Okupo | |
Okupo | pentristo • ilustristo • academic painter |
En lia naskiĝurbeto Mirotice en Suda Bohemio eblas viziti malgrandan muzeon pri lia vivo kaj verkaro.
Eksteraj ligilojRedakti
- Fotogalerio de la muzeo de Aleš kaj pupteatristo Matěj Kopecký en Mirotice Arkivigite je 2008-03-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Fotogalerio de verkoj en la ĉeĥa arta datumbazo ARTCHIV
- https://web.archive.org/web/20000524133841/http://www.geocities.com/SoHo/2149/ales.html
- http://www.mikolasales.org Arkivigite je 2009-07-14 per la retarkivo Wayback Machine
- https://web.archive.org/web/20010528153052/http://www.geocities.com/SoHo/2149/alesengl.html
- http://info.plzen-city.cz/article.asp?sec=489&lang=1031 Arkivigite je 2006-05-27 per la retarkivo Wayback Machine