Nacia teatro (Prago)
Nacia Teatro (ĉeĥe Národní divadlo) estas eble la plej bela nov-renesanca konstruaĵo en Prago. Konstruita en la jaroj 1868 ĝis 1881 laŭ projekto de arkitekto Josef Zítek. Post la incendio (1881) restarigita kaj en la jaro 1883 solene remalfermita. Al la ekipo de la Nacia teatro kontribuis unu tuta generacio de belartistoj: Mikoláš Aleš, František Ženíšek, Josef Tulka, Vojtěch Hynais (pen-traĵo sur la kurteno), Václav Brožík, Julius Mařák, Bohuslav Schnirch (statuoj sur la atiko kaj la ĉevaltriopoj), Antonín Pavel Wagner, Josef Václav Myslbek (statuoj sur la flanka portalo rigardanta al la kajo). Post cent jaroj rekonstruita, larĝigita je unu moderna vitra konstruaĵo, kaj re-inaŭgurita en 1983. Familiare nomata "Ora Kapeleto" (ĉeĥe Zlatá kaplička).
Nacia teatro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Národní divadlo | |||||
teatra trupo organizaĵo | |||||
Komenco | 1881 vd | ||||
Geografia situo | 50° 4′ 51″ N, 14° 24′ 50″ O (mapo)50.080914.4138Koordinatoj: 50° 4′ 51″ N, 14° 24′ 50″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Ĉeĥio vd | ||||
Sidejo | Prago | ||||
| |||||
Agareo |
teatra arto | ||||
Posedata de | Ministerio de Kulturo de Ĉeha Respubliko vd | ||||
Filioj | vd | ||||
| |||||
Posedatoj | Městský dům čp. 948 (en) vd | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | publik-bona korporacio en Ĉeĥio | ||||
Elektitaj membroj
redakti- Irma Reichová (operkantisto)
Esperanto
redaktiEn 2018 estis la premiero de la opero Sternenhoch (Ŝternenhoĥ) en Esperanto prezentita en la Nacia Teatro en Prago. Farita de Miroslav Malovec (en 2018), temas pri la unua opero en la historio, kies muziko estis komponita rekte laŭ libreto kies teksto en Esperanto.