Irma Reichová [rejĥovA], laŭ hungarlingve kutima nomordo Reich Irma estis ĉeĥahungaria operkantisto (soprano). Ŝia origina nomo estis Marie Magdaléna Dorota Mathilda Reichová, ŝiaj geedziĝaj nomoj estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Keszler JózsefnéKeszler Mária. Ŝia edzo estis József Keszler.

Irma Reichová
Irma Reichová en 1884
Irma Reichová en 1884
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1859 (1859-03-14)
en Křivoklát
Morto 5-an de junio 1930 (1930-06-05) (71-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Aŭstra imperioCislajtioĈeĥoslovakio
Familio
Edz(in)o József Keszler
Okupo
Okupo kantisto • operkantisto • aktoro
vdr

Irma Reichová[1][2] naskiĝis la 14-an de marto 1859 en Pürglitz (Aŭstra Imperio, Ĉeĥio), ŝi mortis la 5-an de julio 1930 en Prago (Ĉeĥio).

Biografio redakti

Irma Reichová unue kantis publike en 1874 ĉe inaŭguro de fervoja ponto. Pro la sukceso ŝi estis sendita al Prago, kie ŝi akiris licencon en kantolernejo gvidata de cz:František Pivoda en 1879. Ŝi komencis sian operan karieron en germana teatro de Teplitz, poste en pluraj teatroj en Prago (cz:Prozatímní divadlo, Nacia teatro (Prago)). En 1881 ŝi kantis en Varsovio kaj Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1884 ŝi membriĝis en la ĵus malfermita Reĝa Operejo de Budapeŝto, post 2 jaroj ŝi ricevis trejnadon en Parizo de it:Salvatore Marchesi. Reveninta al Budapeŝto ŝi edziniĝis kaj en 1888 ŝi finis la konstantan kantadon. Ŝi foje-foje kantis nur en Prago ĝis 1893. Ŝi vidviniĝis en 1927, poste ŝi revenis al Prago.

Ŝia repertuaro (elekto) redakti

Ŝia libro redakti

  • Mein Kind, wär’ ich König (membiografio, 1880)

Fontoj redakti

Referencoj redakti