Ödön Mihalovich [mihaloviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mihalovich Ödön estis hungara-kroata komponisto, pianisto, altlerneja instruisto.

Ödön Mihalovich
Persona informo
Naskiĝo 13-an de septembro 1842 (1842-09-13)
en Feričanci
Morto 22-an de aprilo 1929 (1929-04-22) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto • muzikologo • muzikinstruisto • pianisto
vdr
Ödön Mihalovich

Mihalovich Ödön [1] naskiĝis la 13-an de septembro 1842 en Feričanci (Slavonio, Kroatio/Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempe en Kroatio), li mortis la 22-an de aprilo 1929 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Mihalovich Ödön devenis el kroata-hungara nobela familio. Li frekventis piaristan gimnazion ekde 1855 en Pest (urbo), poste li studis muzikon private de Mihály Mosonyi (ekde 1862), fine li studis ankaŭ en Lejpcigo (1865) kaj Munkeno de Hans von Bülow kaj Peter Cornelius. Post siaj studoj li loĝis en urbo Pest, kie li faris debutan koncerton en 1870. Li ĉerpis muzikan stilon de Ferenc Liszt kaj Richard Wagner, kun Liszt li ofte pianludis kune. En 1872 li iĝis prezidanto de Societo Wagner. En 1881 li estis nomumita rektoro de Teatra Studejo, inter 1987-1919 rektoro de Tutlanda Hungara Reĝa Muzika- kaj Teatra Akademio. En tiu periodo li faris la necesajn reformojn kaj la Muzika Akademio iĝis Eŭroponivela instituto. Li ricevis reĝan premion en 1896, li ricevis la titolon ministeria konsilisto post 2 jaroj.

Elektitaj komponaĵoj redakti

Simfonioj redakti

  • (d-moll) (1879)
  • (h-moll) (1892)
  • (a-moll) (1900)
  • (c-moll) (1902)

Operoj redakti

  • Hagbarth és Signe (1867-1881)
  • Wieland der Schmied (1874-1876)
  • Eliána (1884-1887)
  • Toldi (1889-91) (laŭ poemo de János Arany, scenarlibro de Gergely Csiky)
  • Toldi szerelme (1893-94) (laŭ poemo de János Arany, scenarlibro de Emil Ábrányi (pli juna))

Fontoj redakti

Referencoj redakti