Muzikarta Universitato Ferenc Liszt

(Alidirektita el Muzikakademio Franz Liszt)

La Muzikakademio Ferenc LisztMuzikarta Universitato Ferenc Liszt estas signifa ŝtata universitato en Budapeŝto.

La granda koncerthalhalo en 2013
Muzikarta Universitato Ferenc Liszt
music academy • konservatoriouniversitato
Informoj
fondodato 1875
fondinto(j) Franz Liszt vd
lando Hungario
urbo Franz Liszt Academy of Music
Estraro
gvidanto Andrea Vígh
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
vdr
La malnova Muzikakademio en 2013
Fasado de Muzikakademio Ferenc Liszt
Muzikarta Universitato Ferenc Liszt
Interna parto en la Muzikakademio
Ferenc Liszt la fondinto en la 1880-aj jaroj

Historio redakti

La Reĝa Muzikakademio estis fondita en loĝejo de Ferenc Liszt fare de ministro Ágoston Trefort en 1875. Jam en la sama jaro komenciĝis la instruado kun estreco de Ferenc Liszt kaj Ferenc Erkel. Oni trovis apartan palacon por la akademio. Post 4 jaroj jam ĝi funkciis en konstruaĵo ĉe Avenuo Andrássy, kiun oni nomas la malnova akademio. Ties orgeno estis konstruita en 1882. Komence de la 20-a jarcento la akademio jam estis tro malgranda por la muzikistoj-lernantoj. Oni konstruis pli novan en 1907 kun impona koncerta halo. En la malnova konstruaĵo nun funkcias muzeo, biblioteko kaj muzikinstituto. En 1971 la akademio ricevis la rangon kvazaŭuniversitato. Inter 2009 kaj 2013 la akademio estis plene renovigita.

Konstruaĵo redakti

Arkitektoj de la nova trietaĝa akademio estis Kálmán Giergl, Szilárd Zielinski kaj Flóris Korb. La akademio situas inter trotuaroj. La granda koncerthalo estis farita el ferbetono, sed menciindas ankaŭ la malgranda koncerthalo. Sur la muroj estas videblaj freskoj de Aladár Körösfői-Kriesch, reliefoj kaj diversaj diversaj ornamaĵoj de Ede Telcs, vitraloj de Miksa Róth. Ekstere estas sidanta skulptaĵo 3 metrojn alta pri Ferenc Liszt fare de Alajos Stróbl.

Nomoj de la akademio redakti

  • Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio (1875–1887, 1893–1918)
  • Tutlanda Hungara Reĝa Muzika- kaj Teatra Akademio (1887–1893)
  • Tutlanda Hungara Muzikarta Altlernejo (1918–1925)
  • Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt (1925–2000)
  • Muzikarta Universitato Ferenc Liszt (2007–)

Spite la nomŝanĝojn en la ĉiutaga parolo la nomo ĉiam estis la simpla Muzikakademio.

Honoraj prezidantoj kaj doktoroj redakti

Rektoroj redakti

Honoraj instruistoj redakti

Elektitaj instruistoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de elektitaj instruistoj de Muzikarta Universitato Ferenc Liszt.

Aliaj personoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti