János Kárpáti
János Kárpáti [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kárpáti János estis hungara muziksciencisto, bibliotekisto, titulara altlerneja instruisto. Lia unua edzino estis Zsuzsa Bíró, ilia pli konata filo estis Péter Kárpáti.
János Kárpáti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de julio 1932 en Budapeŝto |
Morto | 19-an de marto 2021 (88-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • angla |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Zsuzsa Bíró (–1972) ![]() |
Infano | Péter Kárpáti ![]() |
Okupo | |
Okupo | muzikologo bibliotekisto universitata instruisto ![]() |
János Kárpáti[1] naskiĝis la 11-an de julio 1932 en Budapeŝto, li mortis la 19-an de marto 2021.
Biografio
redaktiJános Kárpáti devenis el juda familio. Li akiris muzikhistorian diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1956. Liaj plej gravaj instruistoj estis Dénes Bartha, Bence Szabolcsi kaj Lajos Bárdos. En lia fokuso estis esplorado pri Béla Bartók. Li kolektis kantojn en Maroko (1958) kaj Japanio (1988, 1994), li prelegis en eksterlandaj universitatoj, sed lia posteno estis gvidado de la altlerneja biblioteko. Intertempe li kandidatiĝis en 1968, li doktoriĝis ĉe Hungara Scienca Akademio en 1995. Li havis stipendion inter 2000–2003. Li ricevis premiojn inter 1971-2005. Li edziĝis dufoje (duafoje en 1972), el liaj 3 gefiloj la unua naskis dufoje.
Liaj libroj (elekto)
redakti- Domenico Scarlatti (1959)
- Arnold Schönberg (1963)
- Bartók kamarazenéje (1976; angle 1994; japane 1998)
- Kelet zenéje (1981, 1998)
- Szőllősy András /A magyar zeneszerzés mesterei/ (2005)
- Wolfgang Amadé Mozart – Válogatott levelek és dokumentumok (2017)
Liaj studoj (elekto)
redakti- Az arab népzene hatásának nyomai Bartók II. vonósnégyesében (1956)
- Les gammes populaires et le systeme chromatique dans l'oeuvre de Béla Bartók (1969)
- Bartók–Schoenberg–Stravinsky (1968, 1970 angle 1976)
- Tonality in Japanese Court Music (1983)
- Tiszta és elhangolt struktúrák Bartók zenéjében (1995, ankaŭ angle)
- Performansz-típusok a sintó vallás szertartásaiban (2009)
Liaj redaktaĵoj (elekto)
redakti- Képes magyar zenetörténet (2004, tralaborita 2011)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2022-08-18 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto