István Antal (pianisto)
István Antal [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Antal István estis hungara pianisto, altlerneja instruisto, membro de Societo Ferenc Liszt. Lia patro estis Márk Antal, lia frato estis János Antal (poeto).
István Antal | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de januaro 1909 en Budapeŝto |
Morto | 25-an de septembro 1978 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 19/2-1-108 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno (1925–1929) ![]() |
Familio | |
Patro | Márk Antal ![]() |
Frat(in)o | János Antal ![]() |
Okupo | |
Okupo | muzikisto pedagogo ![]() |
István Antal [1] naskiĝis la 27-an de januaro 1909 en Budapeŝto, li mortis la 25-an de septembro 1978 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIstván Antal studis en muzikakademio de Vieno (1925–1929), poste li ricevis diplomojn en muzikakademio de Berlino (1932) kaj Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt (1937). Lia plej grava instruisto estis Leó Weiner. Li debutis en koncerto en Cluj en 1922, en Vieno en 1929, en Budapeŝto en Palaco Vigadó en 1936. Inter 1945–1947 li instruis en muziklernejo en Budapeŝto, poste ĝismorte en la Muzikarta Altlernejo. En 1948 li vivis en Svedio helpe de stipendio. Li ricevis premiojn inter 1946-1972. Li havis edzinon, kiu naskis filon.