Ernő Lendvai [ernO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lendvai Ernő estis hungara muziksciencisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia edzino estis Erzsébet Tusa.

Ernő Lendvai
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1925 (1925-02-06)
en Kaposvár
Morto 31-an de januaro 1993 (1993-01-31) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt (–1949) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Erzsébet Tusa Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo muzikologo
muzika teoriisto
muzikinstruisto
muzikhistoriisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ernő Lendvai [1] naskiĝis la 6-an de februaro 1925 en Kaposvár, li mortis la 31-an de januaro 1993 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Ernő Lendvai akiris pianistan diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1949. Liaj plej gravaj instruistoj estis György Kósa kaj István Antal (pianisto). Post siaj studoj li estis estro de muziklernejo en Szombathely, kie ankaŭ lia edzino instruis. Baldaŭ ili instruis en similaj lernejoj en Győr (1954-), poste en Szeged (1957). Reveninta en Budapeŝto li havis postenon en instituto, krome li estis muzika reĝisoro de Hungara Radio. Kelkfoje li instruis ankaŭ en la Muzikarta Altlernejo. Tamen lia plej grava ago estis esploroj de muzikoj de Béla Bartók, Richard Wagner kaj aliaj. Li doktoriĝis en 1986. Li ricevis premion en 1992.

Elektitaj libroj

redakti
  • Bartók stílusa (1955)
  • Bartók dramaturgiája (1964)
  • Bartók költői világa (1971)
  • Bartók és Kodály harmóniavilága (1974)
  • The Workshop of Bartók and Kodály (1983)
  • Verdi és a 20. század: A Falstaff hangzás-dramaturgiája (1984)
  • Verdi and Wagner (1988)
  • Szimmetria a zenében (1994)

Memorigiloj

redakti

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti