Erzsébet Tusa [erĵEbet tuŝa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tusa Erzsébet estis hungara pianisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Ŝia edzo estis Ernő Lendvai.

Erzsébet Tusa
Erzsébet Tusa
Erzsébet Tusa
Persona informo
Naskonomo Tusa Erzsébet
Naskiĝo 5-an de januaro 1928 (1928-01-05)
en Budapeŝto
Morto 24-an de aŭgusto 2017 (2017-08-24) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o Ernő Lendvai
Okupo
Okupo pianisto
vdr

Erzsébet Tusa [1] naskiĝis la 5-an de januaro 1928 en Budapeŝto, ŝi mortis la 24-an de aŭgusto 2017 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Erzsébet Tusa frekventis kalvinanan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1948. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Pál Kadosa kaj Ernő Dániel (pianisto). Inter 1949 kaj 1954 ŝi instruis en muziklernejo de Szombathely, inter 1954-1957 en muziklernejo de Győr, inter 1957-1961 en muzika mezlernejo de Szeged, inter 1961-1970 en muzika mezlernejo de Budapeŝto. Intertempe ekde 1967 ŝi apartenis ankaŭ al la hungara filharmonio, helpe de tio ŝi faris pianistajn turneojn ankaŭ eksterlande. Inter 1976-1983 ŝi instruis en la Muzikarta Altlernejo, inter 1989-2004 en Tokio. Ŝi ricevis 6 premiojn inter 1968 - 2012.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Megtervezett véletlenek (1989)
  • …szigetre mentett magvak… ( 1990)

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti