Ernő Dániel (pianisto)

Ernő Dániel, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Dániel Ernő estis hungara-usona pianisto, dirigento, altlerneja instruisto.

Ernő Dániel
Persona informo
Naskiĝo 6-an de majo 1918 (1918-05-06)
Morto 27-an de septembro 1977 (1977-09-27) (59-jara)
Okupo
Okupo dirigento
Information icon.svg
vdr

Ernő Dániel [1] naskiĝis la 6-an de majo 1918 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de septembro 1977 en Santa Barbara (Kalifornio).

BiografioRedakti

Ernő Dániel estis mirinfano. Li diplomiĝis kun la plej altaj honoroj en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1941. En 1938 li ricevis stipendion pro recitalo de verko de Ferenc Liszt. Liaj plej gravaj instruistoj estis komence Emánuel Hegyi, poste Ernő Dohnányi kaj Leó Weiner. Intertempe en 1939 li studis en Romo de Alfredo Casella. Inter 1941 kaj 1948 li instruis en la Muzikarta Altlernejo, sed li ankaŭ koncertis kaj enlande kaj en Eŭropo. Dum la 2-a mondmilito li akiris plian ŝtatsciencan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány. En 1949 li migris al Usono kaj instruis jardekon en Wichita Falls, poste en Santa Barbara. Li ankaŭ faris koncertojn en Usono, krome ekde 1952 li dirigentis orkestron de Wichita Falls. Ekde 1960 li faris la samojn en Santa Barbara. En 1973 li estis elektita honora membro de Societo Ferenc Liszt en Budapeŝto. En Usono li estis disvastiganto de la hungara muziko. Li havis edzinon, kiu naskis dufoje.

Elektitaj disĉiplojRedakti

FontojRedakti

ReferencojRedakti