Franz Liszt

hungara pianisto kaj komponisto

Franz LISZT [franc list], hungare LISZT Ferencz, kiel ankaŭ li mem skribis sian nomon, aŭ laŭ pli nova ortografio Ferenc[1], (naskiĝis la 22-an de oktobro 1811 en Raiding/Doborján, tiam hungara kronlando de la Aŭstra imperio, nun Aŭstrujo (Burgenland); mortis la 31-an de julio 1886 en Bayreuth), estis aŭstro-hungara komponisto, pianisto, dirigento, teatrestro, muzikinstruisto kaj verkisto. Li estis unu el la plej elstaraj pianovirtuozoj kaj unu el la plej produktemaj komponistoj de la 19-a jarcento. Li komponis en multaj diversaj stiloj kaj ĝenroj kaj estis vojrompanto de la „programeca muziko“ (simfoniaj poemoj) kaj pro siaj ĉefverkoj li estas rigardata kiel reprezentanto de la „novgermana skolo“. Li estis kunfondinto de Allgemeiner Deutscher Musikverein. En la aĝo de 54 jaroj Liszt ricevis en Romo la „pli malaltan ordinadon“ kaj la titolon Abbé.

Franz Liszt
hungara komponisto
hungara komponisto
Persona informo
Naskonomo Franz Liszt
Naskiĝo 22-a de oktobro 1811
en Doborján, Reĝlando Hungario
(nuntempe Raiding, Aŭstrio)
Morto 31-a de julio 1886
en Bayreuth,  Germana Regno
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Stadtfriedhof Bayreuth
Lingvoj francagermanahungara
Loĝloko birthplace of Franz Liszt
Ŝtataneco Hungara reĝlandoAŭstra imperioAŭstrio-Hungario
Alma mater Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno
Subskribo Franz Liszt
Memorigilo Franz Liszt
Familio
Patro Adam Liszt
Patrino Anna Liszt
Edz(in)o Marie d'Agoult
Amkunulo Marie d'Agoult
Infanoj Cosima Wagner • Daniel Liszt • Blandine Liszt
Okupo
Okupo komponisto de klasika muziko • pianistodirigento • muzikinstruisto • virtuozokomponistopresbiteroverkisto
Verkoj Hamlet
Dante Symphony
Mazeppa
Hungarian Rhapsody No. 1
Hungarian Roidy No. 2
vdr
Franz Liszt en la aĝo de 46 jaroj, foto de Franz Seraph Hanfstaengl
Franz Liszt kiel maljunulo

Vivo kaj verkado redakti

Li naskiĝis en Doborján (tiam vilaĝo situanta en Hungara reĝlando, nuntempe Raiding, en Aŭstrio) en hungar-germana familio. Kiam lia patro malkovris ĉe li eksterordinarajn scipovojn kaj emon al muziko kiel mirinfano, li decidis ke Ferenc edukiĝu muzike. Post efemeraj lekcioj en lernejoj Ferenc Liszt iĝis lernanto de la romantika komponisto kaj pianisto Johann Nepomuk Hummel. Poste li lernis ĉe la fama klasikisma komponisto Antonio Salieri (ĉe Salieri lernis ankaŭ Ludwig van Beethoven). Li studis en Vieno. Nur en Parizo li komencis koncerti kaj komponi mem. Tie li ekkonis sian plej grandan amikon Fryderyk Chopin, pri kiu poste li skribis libron. En tiu tempo li amikiĝis ankaŭ kun George Sand, kiun poste li malamis pro nemoraleco, kaj kun Camille Saint-Saëns. Tie li verkis siajn Hungarajn rapsodiojn (la ĉefan motivon de ili Liszt verŝajne aŭskultis en Hungario de Ciganoj) kiuj fariĝis tre fama komponaĵo en Eŭropo. Poste li ankaŭ ekkonis Hector Berlioz, Robert Schumann kaj Richard Wagner. Wagner poste iĝis lia tre proksima amiko. Krome li estis amiko de multaj polaj elmigrintoj (Chopin, Adam Mickiewicz, Juliusz Słowacki ktp.). Liszt iĝis famega persono en Eŭropo antaŭ la komponado de siaj plej gravaj komponaĵoj. Li koncertis ankaŭ en Irlando kaj Britio.

Poste Liszt ekloĝis en Weimar. Tie li komponis siajn plej geniajn verkojn. Inter ili estas Totentanz (Danse Macabre- la danco de la morto) kiu estis tre fama kaj ofte ludata ankoraŭ en la komenco de la 20-a jarcento, Koncerto Patetika por du fortepianoj, Fortepiana Sonato B-moll (en B minora), Dekkvin Rapsodioj Hungaraj, orkestraj simfoniaj poemoj, 13-a Psalmo por la tenoro sola. Oni opinias, ke la plej granda kaj genia komponaĵo de tiu tempo de lia vivo estas Simfonio faŭsta. Ĝi konsistas kvar partojn. La unua komenciĝas per la tri akordoj kiuj fariĝas serion. La dodekafonio ne estis uzata ĝis Webern kaj Schonberg, kiuj inventis tiun metodon. Tri akordoj fariĝas serio dodekafonia. La kvara parto estas parto de ĥoro. De tiu tempo Liszt komencis ofte komponi ĥorajn partojn kaj oratoriojn.

En 1861 jaro Liszt veturis al Romo. Kiam Wagner kreis en Bayreuth Festivalon de muziko Liszt ĉiam komponis tie akompanante al Wagner. Ĝis la morto en 1886 Liszt prelegis en la Universitato de Budapeŝto.

Li tre influis al Wagner (kaj reciproke ĉar Simfonio faŭsta konsistas multajn vagnerismojn kaj ankaŭ lejtmotivojn poste uzitajn nur en Parsifal de Wagner). Fakte li estis unu el la plej gravaj eksperimentistoj de la muziko en sia epoko inter Fryderyk Chopin, Ludwig van Beethoven kaj Richard Wagner. Rigardeble li antaŭvidis sentonan muzikon kaj enkondukis eksterordinaran romantikan stilon. La adoruloj de Liszt tamen plej miras pri liaj oratorioj kiuj enkondukas tute novajn metodojn komponadajn (la oratorioj de Liszt forte rompas "decorum" de la antaŭaj oratorioj ekzemple de Beethoven kaj Mozart).

En 1841 Liszt fariĝis membro de framasona loĝio Zur Einigkeit (Unueco) en Frankfurt ĉe Majno. La duan kaj trian framasonajn gradojn li ricevis en 1842 de la Berlina loĝio Eintracht (Konkordo). Li poste fariĝis ankaŭ honora membro de loĝioj en Zurigo (1845) kaj Pest (1870).

Nacieco redakti

Liszt ĉiam uzis la nomon Liszt kaj neniam la germanecan List. Ne nur li, sed la tuta vilaĝo parolis kaj hungare, kaj germane, sed Liszt pli bone parolis germane. Spite tion li ĉiam uzis hungaran pasporton kaj neniam petis alian ŝtatanecon. Ankaŭ liaj filoj estis hungaroj, tio estas legebla en letero.

Verkoj (elekto) redakti

  • Don Sanche, ou le Château de l'Amour (Sinjoro Sanche, aŭ kastelo de la amo), opero, (1824–25)
  • Die Legende von der heiligen Elisabeth (Legendo de Elizabeto de Hungario), religia muzikaĵo, (1857–62)
  • Christus (Kristo), religia muzikaĵo, 1867
  • Missa quattuor vocum ad aequales concinente organo (Meso de Szekszárd), religia muzikaĵo, (1848, 1869)
  • Missa solennis zur Einweihung der Basilika in Gran (Gran Mass) (Meso de Esztergom), religia muzikaĵo, (1855, 1857–58)
  • Magyar koronázási mise (Hungara kronada meso), religia muzikaĵo, (1866–67)
  • 13. zsoltár (Herr, wie lange willst du meiner so gar vergessen) (13-a psalmo), religia muzikaĵo, (1855, 1858, 1862)
  • 18. zsoltár (Coeli enarrant) (18-a psalmo), religia muzikaĵo, (1860)
  • 23. zsoltár (Mein Gott, der ist mein Hirt) (23-a psalmo), religia muzikaĵo, (1859, 1862)
  • 116. zsoltár (Laudate Dominum) (116-a psalmo), religia muzikaĵo, (1869)
  • 129. zsoltár (De profundis) (129-a psalmo), religia muzikaĵo, (1880–83)
  • 137. zsoltár (An der Wassern zu Babylon) (137-a psalmo), religia muzikaĵo, (1859–62)
  • Öt kórus francia szövegre (Kvin korusoj por franca teksto), religia muzikaĵo, (1840–49)
  • Hymne de l'enfant à son réveil (Lamartine) (Himno de la vekiĝanta infano), religia muzikaĵo, (1847, 1862)
  • Ave Maria I religia muzikaĵo, (1846, 1852)
  • Pater noster II (Patro nia), religia muzikaĵo, (1846, 1848)
  • Pater noster IV religia muzikaĵo por koruso kaj orgeno, (1850)
  • Beati pauperes spiritu (Die Seligkeiten) (Ok feliĉoj), religia muzikaĵo, (1853)
  • Christus ist geboren I (Kristo naskiĝis), religia muzikaĵo, (1863?)
  • Crux! Hymne des marins (Himno por maristoj), religia muzikaĵo, (1865)
  • Weihnachtslied (O heilige Nacht) (Kristnaska kanto), religia muzikaĵo, (post 1876)
  • Alte deutsche geistliche Weisen (Chorales) (12 malnovaj germanaj religiaj muzikaĵoj), (1878–79)
  • An die Künstler (Schiller) (Al la artistoj), profana muzikaĵo, (1853, 1853, 1856)
  • Es war einmal ein König (Iam estis reĝo), profana muzikaĵo, (1845)
  • Das deutsche Vaterland (La germana patrujo), profana muzikaĵo, (1839)
  • Ungaria-Kantate (Hungario-kantato), profana muzikaĵo, (1848)
  • Morgenlied (Hoffmann von Fallersleben) (Matena kanto), profana muzikaĵo, (1859)
  • Ungarisches Königslied (Hungara reĝokanto), profana muzikaĵo, (1883)
  • Gruss (Saluto), profana muzikaĵo, (1885?)

Elektitaj disĉiploj redakti

Interesaĵoj redakti

  • Liszt signifas hungare: faruno
  • La longharverta tamarino en multaj landoj havas la nomon Liszt-simio, ĉar la verta hararo de tiu simio similas al la hararo de Liszt.

Memorigiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj-fontoj redakti

  1. Hungaraj aŭtoroj foje uzas la skribmanieron „Ferenc“. La individua nomo de Liszt tamen estas registrita en lia hungara pasporto el 1874, bildigita en: Óváry: Ferenc Liszt, S. 29, kiel „Ferencz“, tiel ke oni prefere uzu ĉi tiun nomon. Komp. ankaŭ la faksimilon notekzemplo subskribita propramane fare de Liszt per „Liszt Ferencz“, en: Óváry: Ferenc Liszt, S. 38.

Partituroj redakti