Ah ! vous dirai-je, maman

Ah ! vous dirai-je, maman ("Ha! ĉu mi diros al vi, panjo") estas unu el la plej popularaj infanaj rimaroj en Francio kaj en la mondo.

Teksto kaj traduko redakti

Ah ! vous dirai-je, maman,
Ce qui cause mon tourment.
Papa veut que je raisonne,
Comme une grande personne.
Moi, je dis que les bonbons
Valent mieux que la raison.
Ha! ĉu mi diros al vi, panjo,
La kaŭzon de mia turmento.
Paĉjo volas ke mi rezonu,
Tutsame kiel plenaĝulo.
Ja mi diras, ke la bombonoj
Pli valoras ol rezonado.

Populara kanto redakti

La unua eldono de la melodio datiĝas de 1771 (Les Amusements d'une heure et demy de M. Bouin). Tiu infana rimaro estis reprenita kaj popularigita de dek du variaĵoj de Wolfgang Amadeus Mozart, kiun oni erare konsideras, kiel la originalan komponiston.

La teksto de la infana rimaro estas parodio de anonima am-poemo, La Confidence, kies teksto troviĝas en la franclingva Vikipedio, same kiel la tradicia teksto, alia infana rimaro Quand trois poules vont au champ kaj malpruda parodio de Colette Renard.

La kanzono utilis kiel melodia kaj harmonia bazo al multnombraj infanaj kaj popularaj variaĵoj. Ekzemple, en ritmaj variaĵoj takton post takto, À la pêche aux moules kaj Le Palais-Royal est un beau quartier rekte devenas de la infana rimaro.

En anglalingvaj landoj, la kanto estas konata sub la nomo Twinkle Twinkle Little Star (Brilu, brilu, steleto). Ĝi estis adaptita per poemo de Jane Taylor (The Star). Tiu poezio estis publikigita en 1806 en kolekto de rim-poemoj por infanvartejo (Rhymes for the Nursery). La infanaj rimaroj "Alphabet Song" kaj "Baa, Baa, Black Sheep" ankaŭ estas derivitaj de ĝi. En La aventuroj de Alicio en Mirlando de Lewis Carroll, la Freneza Ĉapelisto kantas infanan rimaron "Twinkle, Twinkle, Little Bat" kun sama melodio. Tekstoj troviĝas en la anglalingva Vikipedio.

En aliaj landoj kaj lingvoj, la kanzono "Ah ! vous dirai-je, maman" estas konata sub aliaj nomoj, kiujn oni trovu en la koncernaj alilingvaj Vikipedioj.

Notindas ke la germana versio Morgen kommt der Weihnachtsmann ("Morgaŭ venos Avo Frosto"), kun teksto de Hoffmann von Fallersleben, kiu ankaŭ komponis la germanian himnon, kaj la hungara "Hull a pelyhes fehér hó" estas konataj kristnaskofestaj kantoj, dum la aliaj lingvoversioj estas infankantoj sen aludo al tiu festo kaj hungarlingvanojn por kiuj la melodio ŝajnas nepre kristnaskofesta.

Klasikaj komponistoj redakti

Sekvaj komponistoj uzis tiun kanzonon en siaj komponaĵoj:

Vidu ankaŭ redakti

Alilingvaj Vikipedioj redakti