Cosima WAGNER (n. 24-an de decembro 1837 en Bellagio ĉe Lago de Como; m. 1-an de aprilo 1930 en Bayreuth; nask. Cosima de Flavigny) estis filino de la komponisto Franz Liszt kaj dua edzino de Richard Wagner. Post ties morto ĝis 1906 ŝi estis estro de la festivaloj de Bayreuth.

Cosima Wagner
Cosima Wagner 1877 en Londono
Cosima Wagner 1877 en Londono
Persona informo
Naskonomo Francesca Gaetana Cosima Liszt
Naskiĝo 24-an de decembro 1837 (1837-12-24)
en Bellagio, Reĝlando Lombardujo-Venetio,  Aŭstra imperio
Morto 1-an de aprilo 1930 (1930-04-01) (92-jaraĝa)
en Bayreuth,  Vajmara Respubliko
Tombo Vilao Wahnfried
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Familio
Patro Franz Liszt
Patrino Marie d'Agoult
Frat(in)oj Daniel Liszt • Blandine Liszt • Claire d'Agoult
Edz(in)o Richard WagnerHans von Bülow
Infanoj Siegfried Wagner • Isolde Wagner • Eva von Bülow • Daniela von Bülow • Blandine Gravina
Okupo
Okupo komponistoverkisto • reĝisoro
vdr

Vivo redakti

Junaĝo kaj geedzeco kun Hans von Bülow redakti

Cosima Wagner naskiĝis la 24-an de decembro 1837. Ĉar ŝi kutimis festi sian naskiĝtagon la unuan kristnaskotagon, ofte oni indikas erare la 25-an de decembro kiel naskiĝdato. Kiel eksteredzeca filino de Franz Liszt kaj grafino Marie d'Agoult (nask. de Flavigny) Cosima kun siaj du gefratoj Blandine kaj Daniel estis edukata de sia avino, Anna Liszt, kaj poste en pariza instituto. Nur ekde 1844, post legitimado fare de sia patro, Cosima portis la nomon Liszt kaj ne plu la naskiĝnomon de sia patrino. En 1853 dum vizito al sia patro ŝi konatiĝis ankaŭ kun ties amiko Richard Wagner. En 1855 Liszt venigis siajn gefilojn al Vajmaro kaj transdonis ilin por plua edukado al baronino Franziska von Bülow al Berlino. Krom kun Marie von Buch, posta fervora Wagner-protektantino, kun kiu ŝi lige amikiĝis, ŝi konatiĝis kun la filo Hans von Bülow, unu el la plej talentaj lernantoj de ŝia patro, kiu jam renomiĝis kiel dirigento kaj pianisto kaj kiu estis fervora admiranto de Wagner. Ankaŭ Cosima estis muzike alttalenta, krome parollerta, kaj volis fariĝi artisto. Ŝia patrino priskribis ŝin jene :

Cosima estas genia knabino, tutsimile al ŝia patro. Ŝia forta imagopovo forkondukos ŝin de la eltretita vojo; ŝi havas enan demonon, al kiu ŝi decideme oferos ĉion. En ŝi estas kaj boneco kaj ankaŭ grandeco. Ofte al ŝi mankas ĝusta opinio, sed tio evoluos, eble pro la afliktaj vivospertoj nur tro baldaŭ.

La 18-an de aŭgusto 1857 Cosima kaj Hans geedziĝis en Katedralo Sankta Hedviga en Berlino kaj vizitis dum sia postedziĝa vojaĝo Richard Wagner en Zuriko. El la geedzeco kun Bülow devenis la du filinoj Daniela kaj Blandine.

 
Richard kaj Cosima Wagner.

Decido por Wagner redakti

Ŝia inklino al 24 jarojn pli aĝa (kaj 15 cm pli malalta) Wagner kreskis, ju pli ofte ili vidis unu la alian. Kune kun sia edzo, kiu intertempe estis lige amikiĝinta kun Wagner kaj verkintis la pianopartituron por la opero Tristan und Isolde, ŝi vizitis la komponiston somere 1862 en Wiesbaden-Biebrich, kie li verkadis pri Die Meistersinger von Nürnberg. Somere 1863 Cosima kaj Wagner dum kaleŝveturado en Berlino interkonfesis (tiel en la membiografio de Wagner „Mein Leben“) sian reciprokan amon. Somere 1864 Cosima vojaĝis kun siaj filinoj al Wagner en la vilao de Pellet ĉe Starnberger See, kiun tiu ĉi ekloĝintis, post kiam li trovis en reĝo Ludoviko la 2-a sian ontan mecenaton kaj tiam pliboniĝis finance. Tie ili konsignis sian amrilaton.

Cosima kaj Hans von Bülow transloĝis (samkiel Wagner) en Munkeno. Cosima fariĝis „sekretariino“ de Wagner kaj ankaŭ gajnis la fidon de reĝo Ludoviko. Ŝi tenis duoblan vivon. La 10-an de aprilo 1865 naskiĝis Isolde, la unua komuna ido de Cosima von Bülow kaj Richard Wagner en Munkeno. en la jaro 1867 ŝi forlasis Hans von Bülow, por de tiam kunvivi kun Richard Wagner, komence en Domo Tribschen ĉe Lago de Lucerno, poste en Bayreuth. En Tribschen ŝi ankaŭ konatiĝis kun Friedrich Nietzsche. La 18-an de julio 1870 ŝia geedzeco kun Hans von Bülow estis divorcata. La 25-an de aŭgusto 1870 Cosima kaj Richard Wagner geedziĝis en Lucerno. La katolike baptita kaj edukita Cosima konvertiĝis al protestantismo. En liga kunlaboro kun Wagner ŝi organizis la unuajn festivalojn de Bayreuth (1876) kaj donis gravajn impulsojn por la lasta verko de Wagner, Parsifal. Richard kaj Cosima havis la komunajn gefilojn Isolde, Eva kaj Siegfried.

Vidvineco – estrado de la festivaloj de Bayreuth redakti

Kiam mortis Richard Wagner en 1883, lia vidvino transprenis laŭ sugesto de verkisto Hans Paul von Wolzogen la estradon de la festivalojn de Bayreuth, kiun ŝi tenis ĝis 1906. Kune kun Adolf von Groß, kiu prizorgis la financan flankon de la festivaloj, ŝi sukcesis agnoskigi tutmonde la festivalojn de Bayreuth. En 1911 ŝi ricevis la honorcivitanecon de la urbo Bayreuth.

 
Busto de Cosima Wagner en la festivalparko je Bayreuth

Sub ŝia estrado tamen okazis rigidiĝo malgraŭ artiste altrangaj kantistoj. Ŝi komprenis sin „gardanto de la sankta gralo“ pri la heredaĵo kaj provis konservi la verkojn de Richard Wagner en modelaj prezentadoj. Ŝi blokis ĉiun ŝanĝon kaj per dogma rigoro ŝi volis nurnure venkigi la supozatan volon kaj vorton de la Majstro. Kritikantojn de la verkaro de Richard Wagner ŝi rigardis kiel malkapablaj kaj malplivaloraj kaj degenerita far „juda artospirito“.

En 1908 ŝi transdonis la estradon de la festivaloj al sia filo Siegfried, kiu ĝin tenis ĝis sia morto en 1930. Cosima tamen restis agnoskata familiestro kaj decida „reganto“ de la familia rezidejo Vilao Wahnfried. Jen estis ŝi, kiu aranĝis en 1915 la geedzecon de sia filo Siegfried kun Winifred Williams. En 1917 ŝi membriĝis ĉe ekstremdekstrula partio Deutsche Vaterlandspartei. Dum siaj lastaj vivojaroj Cosima estis post apopleksio preskaŭ blinda kaj parte lama kaj ligita al sia rulseĝo. Malgraŭ sia handikapo ŝi subkribis la 19-an de decembro 1928 la fondomanifeston de Kampfbund für deutsche Kultur, organizo por venkigi nazian kulturpolitikon.[1] Kiam ŝi en la aĝo de 92 jaroj mortis en Bayreuth, ŝi estis entombigita en la ĝardeno de Vilao Wahnfried apud sia edzo. Ŝia cindrujo staras en la tomba kelo apud la ĉerko de Richard Wagner.

Efiko redakti

Kontraŭjudismo kaj la Rondo de Bayreuth redakti

Malgloran rolon Cosima ludis lige kun la kontraŭjudismo; ŝi prezentas esencan interligilon inter la judmalamika sinteno de sia edzo Richard Wagner kaj la komence de la 1920-aj jaroj ĉirkaŭ Vilao Wahnfried ekestanta rondo ĉirkaŭ Houston Stewart Chamberlain kaj Adolf Hitler, al kiuj Cosima donis sian subtenon. Jam en 1888 la fervora admiranto de Wagner, Chamberlain, kontaktis kun Cosima Wagner en Bayreuth. Post kiam Chamberlain en 1889 transloĝiĝis al Vieno, Cosima Wagner rekomendis al li kiel legaĵo la rasisman traktaĵon pri la malsameco de homaj rasoj (Essai sur l'inégalité des races humaines (1853–1855)) de Arthur de Gobineau. Cosima donis al li gravan impulson por lia plifortiĝanta kontraŭjudismo, kaj en li fiksiĝis pli kaj pli la ideo protekti la germanan kulturon kontraŭ „fremdaj“ influoj kaj la sekvoj de „rasa intermiksado“. La „degeneriteco“ de Vieno, kiun li kredis ekkoni, faris lin des pli akceptema por la politika kaj religia „saviĝo“ propagita de la rondo de Bayreuth ĉirkaŭ Cosima Wagner.

 
Cosima Wagner en la jaro 1905

La filino de Cosima, Eva, geedziĝis en 1908 kun Chamberlain. Cosima cedis rifuĝejon al li, kiu ĉe la eksplodo de la unua mondmilito pro sia porgermana sinteno validis en sia angla hejmlando kiel renegato. Li sin komprenis per sia „scienca“ kontraŭjudismo kiel iu, kiu pluevoluigis la poziciojn de Wagner. La malvenkon de Germanio en la mondmilito kaj la revolucion li rigardis verkon de la judaro kaj per tio reprezentis la samajn poziciojn kiel Adolf Hitler. En 1923 Hitler vizitis – kadre de la Germana Tago – Bayreuth. Li provis eluzi la renomon de la familio Wagner por siaj celoj kaj estis male antaŭenigata kiel antaŭbatalanto por la nacia afero far Chamberlain kiel ankaŭ far Winifried Wagner. La rondon aliĝis pluaj nazioj kaj kontraŭjudistoj kiel Dietrich Eckart. Hitler post 1930 vizits regule Vilaon Wahnfried kaj ofte tranoktis tie. Winifred Wagner klarigis poste, ke Hitler rigardis en Wagner sian realan familion.

La taglibroj de Cosima Wagner redakti

Cosima Wagner postlasis ampleksajn taglibrojn, kiujn ŝi ekde la 1-a de januaro 1869 daŭrigis ĝis la morto de Richard Wagner en 1883. En tiuj ŝi detale informas pri la ĉiutaga vivo, la familia vivo kun Richard Wagner samkiel pri muzikaj kaj literaturaj preferoj. Por la esploro pri Wagner gravas la „taglibra akompano“ de la konceptado kaj komponado de la lasta verko de Wagner, Parsifal, samkiel la taglibro-notoj pri la ekesto de la festivaloj. La taglibroj eniris onidire kiel donaco la posedon de la filino de Wagner, Eva Chamberlain, kaj restis post ties morto pro testamenta ordono ĝis 1972 ĉe la Bavara Ŝtatobanko en Munkeno malantaŭ ŝlosita pordo. Nur en 1975 post dumjara proceso ili estis transdonataj al la publiko. Martin Gregor-Dellin eldonis ilin komplete en 1976.

Literaturo redakti

fontoj redakti

  • Cosima Wagner: Tagebücher. 2 Bände. Piper, München 1976/1977.
  • Franz Wilhelm Beidler: "Cosima Wagner-Liszt", Bielefeld 1997

Sekundara literaturo redakti

  • Françoise Giroud: Cosima Wagner. Mit Macht und mit Liebe. Eine Biographie. dtv, München 1998.
  • Oliver Hilmes: Herrin des Hügels. Das Leben der Cosima Wagner. Siedler, München 2007.
  • Oliver Hilmes: Cosimas Kinder. Triumph und Tragödie der Wagner-Dynastie, Siedler, Berlin 2009.
  • Michael Karbaum: Studien zur Geschichte der Bayreuther Festspiele (1876-1976). Gustav Bosse Verlag, Regensburg 1976.
  • George P. Marek: Cosima Wagner. Ein Leben für ein Genie. (dt. v. Dorothee Dummer), Hestia, Bayreuth ³1983.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Ernst Klee: Das Kulturlexikon zum Dritten Reich. Wer war was vor und nach 1945, S. Fischer, Frankfurt am Main 2007, S. 636.