Kontraŭjudismo estas la tuta aŭ parta kontraŭo al la juda religio — kaj sekvantoj de tiu religio — fare de personoj, kiuj sekvas alian religion. Tamen judismo povas esti konsiderata ne nur kiel religio sed ankaŭ kiel kulturo, pro kio kontraŭjudismo, povas esti ankaŭ kultura maltoleremo.

Kontraŭjudismo, kiel kontraŭo al specifa pensmaniero pri Dio, estas distingebla de antisemitismo, kiu estas pli kiel formo de rasismo. Tamen en multaj kuntekstoj ambaŭ terminoj tro ofte estas interuzataj.

Kritiko redakti

Laŭ David Nirenberg en sia libro Kontraŭjudismo: La okcidenta tradicio, judoj (kaj judismo) estas por okcidentanoj konsistiga aliulo. Tio celas diri, ke anoj de la okcidentaj civilizoj uzas judojn por konstrui siajn proprajn identecajn konceptojn. Per "okcidentanoj" li celas ne nur kristanojn sed ankaŭ islamanojn, antikvajn egiptojn kaj romianojn, kaj eĉ hodiaŭaujn klerismanojn, marksistojn, anarkiistojn, ktp.. Liaopinie, temas pri iuspeca projekcio: idealigo de la kristana, islama aŭ (pli moderne) klerisma civilizo, kune kun malidealigo de la juda religio. Kontraŭjudistoj, laŭ Nirenberg, traktas problemojn en la propraj civilizoj kiel juda influo, ekz. la tiel nomata "fariseismo" aŭ la trakto, en la kontraŭreligia polemiko de Miĥail Bakunin, de kristanismo kiel evoluinta judismo kaj de ateismo kiel eĉ pli evoluinta, eĉ pli civilizeca.

Pogromoj redakti

Vidu ankaŭ redakti