Friedrich Nietzsche

germana filozofo

Friedrich Wilhelm NIETZSCHE [ˈfʀiːdʀɪç ˈvɪlhɛlm ˈniːtʃə] (naskiĝis la 15-an de oktobro 1844 en Röcken, mortis la 25-an de aŭgusto 1900 en Vajmaro) estis germana filozofo.

Friedrich Nietzsche
profesoro
Nietzsche en 1875
Nietzsche en 1875
Persona informo
Friedrich Nietzsche
Naskonomo Friedrich Wilhelm Nietzsche
Naskiĝo 15-an de oktobro 1844 (1844-10-15)
en Röcken, Flag of the Kingdom of Prussia (1803-1892).svg Reĝlando Prusio
Morto 25-an de aŭgusto 1900 (1900-08-25) (55-jara)
en Vajmaro
Mortis pro general paresis of the insane [#]
Tombo Lützen [#]
Etno Germanoj [#]
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Reĝlando PrusioGermanio • sen valoro [#]
Alma mater Bonna universitatoUniversitato de Lepsiko • Domgymnasium Naumburg • Landesschule Pforta [#]
Subskribo Friedrich Nietzsche
Familio
Patro Carl Ludwig Nietzsche [#]
Gefratoj Elisabeth Förster-Nietzsche [#]
Edz(in)o
Profesio
Okupo filozofo • poeto • verkistokomponistopedagogo • klasika filologo • universitata profesoro • muzikkritikisto • klasikisto • aŭtoro [#]
Laborkampo filozofioestetikoneniismoetikopsikologioontologiopoeziofilozofio de historio [#]
Aktiva en BonnoLeipzigBazeloVajmaro [#]
Verkado
Verkoj Tiele parolis Zaratuŝtro [#]
Filozofo Thinking man.png
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Nietzsche estas inter la plej famaj eŭropidaj filozofoj. Lia famo devenas kaj de lia intensplena verkaro kaj de la tragika fino de lia vivo en sufera soleco kaj fine en freneza stato dum liaj lastaj jaroj.

Lia verkaro estas riĉa de forta intenso, kiu devenas ambaŭe de konfliktemaj temoj kaj de alte poezia stilo. Nietzsche konsideris filozofion ĉefe kiel arto. Pro tio liaj verkoj kondukas la legantojn ofte for de la kutimaj filozofaj analizado kaj argumentado por fariĝi aro de sentencaj aforismoj ĝis deklamataj poemoj.

Por plej bone taksi la verkon de Nietzsche oni nepre konu ankaŭ, kia eksterordinara estis lia vivo. La malsano kaj soleco akompanis lian verkadon dum la plej granda parto de lia vivo kaj evidente kontribuis al la intenso de lia inspiro kaj de lia pripenso. Eĉ eblas konsideri, ke lia malsano kaj lia verkado estis tiom intense ligitaj, ke tio alportas la demandon: ĉu Nietzsche freneziĝis pro sia filozofio aŭ ĉu kontraŭe li sukcesis eskapi la frenezon danke al lia filozofio, ĝis la momento, kiam la malsano kaj sufero ne plu estis elteneblaj. Tial ĉiam restos enigmo pri Nietzsche, kiu kontribuas al profundaj demandoj ne nur pri lia filozofio sed ankaŭ pri lia vivo.

Nietzsche estis unue influita de lia studado de filologio (La naskiĝo de la tragedio) kaj de antaŭaj filozofoj, inter alie tre notinde Schopenhauer kaj lia nocio de "Volo de vivo". Sed Nietzsche fariĝis ege fama ĉefe pro siaj grandaj atakoj kontraŭ ĉia ajn moralo kaj specife kontraŭ la kristanisma moralo (La Kontraŭ-Kristo).

Nietzsche estis tute portata de sia filozofio kaj plej alte konscia de tio, li vivis sian filozofion, li estis sia filozofio. Pro liaj akraj kaj fortegaj atakoj oni foje miskomprenis la filozofion de Nietzsche, opiniante ke ĝi estas nur atako kaj detruo de la ĝisnuna moralo. (La krepusko de la idoloj, Preter bono kaj malbono). Sed Nietzsche ne estis nur atakanta. Li aspiris al liberiĝo de la homo kaj de lia profunda ĝojo al vivo (Matenruĝo, La ĝoja scienco, Tiel parolis Zaratustra).

VivoRedakti

Junaĝo (1844–1869)Redakti

 
Nietzsche, 17-jaraĝa en 1861.

Friedrich Nietzsche naskiĝis la 15-an de oktobro 1844 en Röcken, vilaĝo ĉe Lützen en la prusa provinco Sachsen, la nuntempa Saksujo-Anhalto. Liaj gepatroj estis la luterana pastro Carl Ludwig Nietzsche kaj ties edzino Franziska, naskiĝinta Oehler (1826–1897). Ekde la reformacio en la 16-a jarcento la familio Nietzsche en Saksujo estas dokumentita evangeliisma. En la familio de la patro kaj de la patrino ekzistis multaj evangeliismaj sacerdotoj. Lian personan nomon elektis lia patro honore al la prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a de Prusujo, kies 49-an naskiĝdatrevenon oni festis en lia naskiĝtago.

Nietzsche men asertis en epistoloj kaj en "Ecce Homo" ke liaj prapatroj estis polaj nobeloj[1]. Władysław Tatarkiewicz mem skribas en dua volumo de "Historio de filozofio": Li estis germano sed pri pola deveneco de pola familio Nicki. Postaj esploroj tamen ne konfirmis tion, sed montris ke lia familio de 19-a ĝis 16-a jarcento estis tute germana.

En 1846 naskiĝis lia fratino Elisabeth. Post la morto de la patro en 1849 kaj de pli juna frato Ludwig Joseph (1848–1850) la familio translokiĝis al Naumburg. La posta justickonsilisto Bernhard Dächsel nomumiĝis oficiale kuratoro de la gefratoj Friedrich kaj Elisabeth.

 
Nietzsche, 18-jaraĝa en 1862.

De 1850 ĝis 1856 Nietzsche vivis en la naumburga virina hejmo kune kun siaj patrino kaj fratino, avino kaj du needziniĝintaj onklinoj de la patra flanko, kaj servistino. Nur la heredaĵo de la avino mortinta en 1856 ebligis al la patrino lupreni apartamenton por si mem kaj siaj gefiloj. La juna Nietzsche vizitis komence ĝeneralan knabolernejon, kie li sentis sin izolita; sekve li estis sendita al privata lernejo, kie li amikiĝis al Gustav Krug kaj Wilhelm Pinder, ambaŭ el konataj familioj. Post la privata edukiĝo li vizitis ekde 1854 la katedralan gimnazion de Naumburg. Post kiam oni rimarkis lian talenton pri muza kaj lingva fakoj, li rajtis daŭrigi sian lernadon de 1858 ĝis 1864 en la fama regiona internulejo Pforta. Tie li amikiĝs al Paul Deussen kaj Carl von Gersdorff. Li tre diligente studis. Libertempe li verkis poemojn kaj muzikaĵojn. En tiu lernejo li vastigis siajn konojn kaj sciojn per edukiĝo kaj legado de literaturo. Tiam Nietzsche renkontis la pli aĝan, iam politike engaĝitan poeton Ernst Ortlepp, kies personeco impresis la senpatran knabon. Instruistoj, kiujn Nietzsche aparte ŝatis, kaj kun kiuj li restis en kontakto poste estis Wilhelm Corssen, la posta lernejestro Diederich Volkmann kaj Max Heinze, kiu iĝis en 1897, kiam Nietzsche estis deklarita nerespondebla, ties kuratoro.

En la vintra semestro 1864/65 Nietzsche komencis studi klasikan filologion kaj evangeliisman teologion ĉe la universitato de Bonn, interalie ĉe Wilhelm Ludwig Krafft.[2] Kune kun Deussen li aliĝis al la studentaro Bonner Burschenschaft Frankonia, kiun li forlasis unu jaron poste, ĉar la grupa vivo malplaĉis al li. Krom studado li legis verkojn de disĉiploj de Hegelo, kiel La vivo de Jesuo de David Friedrich Strauß, La eco de kristanismo de Ludwig Feuerbach aŭ kritikoj de la evangelioj de Bruno Bauer. Tio decidigis lin forlasi la teologian studadon post unu semestro.

 
Nietzsche kiel soldato en 1868.

Nietzsche volis koncentriĝi tiam je la klasika filologio, sed ne kontentis pri sia situacio en Bonn. Li translokiĝis al Leipzig post kiam lia profesoro pri filologio Friedrich Ritschl translokiĝis tien sekve de la bonna disputo de filologoj. En la sekvaj jaroj Nietzsche iĝis la plej bona studanto de Ritschl, kvankam en Bonn li prefere sekvis lian konkuranton Otto Jahn. Ritschl estis verŝajne portempe ankaŭ patrofiguro por Nietzsche, antaŭ ol Richard Wagner iel transprenis tiun rolon.

Oktobre de la jaro 1865 iom antaŭ la komenco de la studado en Leipzig, Nietzsche pasigis du semajnojn en Berlino ĉe la familio de sia kunstudanto Hermann Mushacke. Ties patro, Eduard Mushacke, partoprenis en la 1840-aj jaroj diskutrondon de Bruno Bauer kaj Max Stirner. Estas probable, ke Nietzsche tiam sciis pri la konata libro de Stirner publigita en 1845, Der Einzige und sein Eigentum (La nura kaj sia posedaĵo), sed ne pruveblas.[3] Ĉiuokaze tuj poste Nietzsche alproksimiĝis al filozofo, kiu estis tre fore de Stirner kaj novhegelismo: nome Arthur Schopenhauer. Alia filozofo, kiun li malkovris en sia Leipziga epoko estis Friedrich Albert Lange, kies Geschichte des Materialismus (Historio de materiismo) aperis en 1866. Unue tamen Nietzsche daŭrigis sian filologan studadon. En tiu epoko li amikiĝis al sia kunstudanto Erwin Rohde.

Nietzsche sukcesis eviti en la tiel nomata germana milito inter Prusujo kaj Aŭstrujo, en kiu Leipzig estis sub prusia okupado, soldatiĝi, sed en 1867 li devis militservi kiel unujara volontulo ĉe la prusa artilerio en Naumburg. Post grava rajdakcidento marte 1868 li ne plu kapablis militservi. Li uzis la periodon de kuracado kaj ripozado por pliaj filologiaj laboroj, kiujn li daŭrigis en sia lasta studjaro. Estis gravege lia unua renkontiĝo kun Richard Wagner en la jaro 1868.

Profesoro en Bazelo (1869–1879)Redakti

 
Erwin Rohde, Carl von Gersdorff kaj Nietzsche, oktobre 1871.

Laŭ rekomendo de Friedrich Ritschl kaj helpe de Wilhelm Vischer-Bilfinger Nietzsche iĝis en 1869 eksterordinara profesoro pri klasika filologio ĉe la Universitato de Bazelo eĉ antaŭ li ricevis honore sian promocion kaj habilitiĝon. Inter liaj taskoj estis ankaŭ la instruado ĉe la bazela gimnazio ĉe la Münsterplatz (Pädagogium). Li estis tiam nur 24-jaraĝa. Li ricevis la honoran doktorigon el la Universitato de Lepsiko en Marto 1869, denove kun helpo de Ritschl.[4]

Spite tiun proponon en epoko kiam li estis konsiderante lasi filologion por scienco, li akceptis.[5] Ĝis tiam, Nietzsche estis inter la plej junaj al la nomumitaj klasik-profesoroj registritaj.[6]

La planita doktoriga disertacio de Nietzsche de 1870 nome, "Kontribuo al la studo kaj kritiko de la fontoj de Diogeno Laertio" ("Beiträge zur Quellenkunde und Kritik des Laertius Diogenes"), ekzamenis la originojn de la ideoj de Diogeno Laertio.[7] Kvankam ĝi neniam estis prezentita, ĝi estis poste publikgita kiel gratulationsschrift ('gratulpublikaĵo') en Bazelo.[8] Inter 1868 kaj 1870, li publikigis du aliajn studojn pri Diogeno Laertio: Pri la fontoj de Diogeno Laertio (De Fontibus Diogenis Laertii) Parto I (1868) & Parto II (1869); kaj Analecta Laertiana (1870). [9]

Antaŭ translokiĝi en Bazelon, Nietzsche rezignis pri sia Prusia ŝtataneco: dum la cetero de sia vivo li restis oficiale senŝtatano.[10][11]

Tamen, Nietzsche militservis en la Prusiaj fortoj dum la Franc-Prusia Milito (1870–1871) medicina helpanto. En sia mallonga tempo en la militistaro, li spertis multon kaj atestis la traŭmatajn efikojn de la batalo. Li ankaŭ ekhavis difterion kaj disenterion.[12] Walter Kaufmann spekulativis, ke li eble ekhavis ankaŭ sifilison en brodelo kun siaj aliaj tiamaj infektoj.[13][14] Reveninte al Bazelo en 1870, Nietzsche observis la establadon de la Germana Imperio kaj la sekvan politikon de Otto von Bismarck kiel eksterlandano kaj kun ioma grado de skeptikismo pri ilia aŭtenteco. Lia inaŭgura prelego en la universitato estis "Homero kaj la klasika filologio". Nietzsche renkontiĝis ankaŭ kun Franz Overbeck, profesoro de teologio kiu restis lia amigo laŭlonge de tuta sia vivo. Afrikan Spir, malmulte konata rusa filozofo responsa pri la verko de 1873 Penso kaj realo kaj kolego de Nietzsche, la fama historiisto Jacob Burckhardt, kies prelegoj Nietzsche ĉeestis, ekfaris gravan influon sur li.[15]

Nietzsche jam estis renkontinta kun Richard Wagner en Leipzig en 1868 kaj poste kun la edzino de Wagner, nome Cosima. Nietzsche ege admiris ambaŭ kaj dum sia epoko en Bazelo ofte vizitis la hejmon de Wagner en Tribschen en Lucerno. La Wagner-oj enkondukis Nietzsche en sia plej intima cirklo — en kiu elstaris Franz Liszt, kiun Nietzsche amuze priskribis tiel: "Liszt aŭ la arto kuri post virinoj!"[16] Nietzsche ĝuis la atenton kiun li havigis al la starto de la Festivalo de Bayreuth. En 1870, li donacis al Cosima Wagner la manuskripton de "La naskiĝo de la tragedio" kiel naskiĝtaga donaco. En 1872, Nietzsche publikigis sian unuan libron, nome La naskiĝo de la tragedio. Tamen, liaj kolegoj tiukampe, kiel Ritschl, esprimis malmultan entuziasmon por la verko en kiu Nietzsche abandonis la klasikan filologian metodon favore al pli spekulativa alproksimiĝo. En sia polemika Filologio de la Futuro, Ulrich von Wilamowitz-Moellendorff malgrandigis la ricevon de la libro kaj pliigis ĝian notindecon. Reage, Rohde (tiam profesoro en Kiel) kaj Wagner venis en defendo de Nietzsche. Nietzsche malferme rimarkis pri la izoligo kiun li sentis ene de la filologia komunumo kaj klopodis malsukcese transiri al posteno en filozofio en Bazelo.

 
Nietzsche, ĉirkaŭ 1872.

En 1873, Nietzsche ekakumulis notojn kiuj estos postmorte publikigitaj kiel Filozofio en la tragika epoko de la grekoj. Inter 1873 kaj 1876, li publikigis kvar separatajn longajn eseojn: "David Strauss: la konfesisto kaj la verkisto", "Pri la uzo kaj misuzo de la historio por la vivo", "Schopenhauer kiel edukisto", kaj "Richard Wagner en Bayreuth". Tiuj kvar eseoj poste aperis en kolektita eldono sub la titolo Fruaj meditaĵoj. Tiuj eseoj kunhavis la orientigon al kultura kritiko, defiante la disvolvigante germanan kulturon sugestitan de Schopenhauer kaj Wagner. Dum tiu tempo en la etoso de la Wagner-oj, li renkontiĝis kun Malwida von Meysenbug kaj Hans von Bülow. Li ekamikiĝis ankaŭ kun Paul Rée kiu, en 1876, influis lin por rezigni pri la pesimismo de sia fruaj verkoj. Tamen, li estis tre seniluziiĝinta pro la Festivalo de Bayreuth de 1876, kie la banaleco de la spektakloj kaj la malalta nivelo de la publiko elpelis lin. Li estis seniluziiĝinta ankaŭ pro la ĉampioneco kiun estis farinta Wagner por la "Germana kulturo", kiun Nietzsche sentis kiel kontraŭdiro same kiel la celebro de Wagner de sia famo inter la germana publiko. Ĉio tio kontribuis al lia posta decido malproksimiĝi el Wagner.

Per la publikigo en 1878 de Homa, tro homa (libro de aforismoj gamantaj el metafiziko tra moralo ĝis religio), nova stilo de la verkado de Nietzsche iĝis evidenta, tre influita de la verko de Afrikan Spir nome Penso kaj realo[17] same kiel la reago kontraŭ la pesimisma filozofio de Wagner kaj Schopenhauer. Ankaŭ la amikeco de Nietzsche kun Deussen kaj malvarmiĝis. En 1879, post grava malboniĝo de lia sano, Nietzsche devis rezigni pri sia posteno en Bazelo. Ekde sia infanaĝo, variaj subitaj malsanoj estis suferinta lin, kiel momentoj de malsufiĉa vidkapablo kiuj lasis lin preskaŭ blinda, migrenaj kapdoloroj, kaj violentaj misdigestoj. Rajdakcidento en 1868 kaj malsanoj en 1870 eble pligravigis tiujn persistajn kondiĉojn, kiuj plue suferigis lin tra siaj jaroj en Bazelo, devigante lin fari pli longajn kaj longajn feritempojn ĝis la regula laboro iĝis malebla.

Sendependa filozofo (1879–1888)Redakti

 
Lou Salomé, Paul Rée kaj Nietzsche veturis tra Italio en 1882, planante kunestabli edukan komunumon, sed la amikeco disintegriĝis fine de 1882 pro komplikaĵoj el la amintereso kaj de Rée kaj de Nietzsche por Lou Andreas-Salomé.

Vivtenante sin el sia pensio el Bazelo kaj el helpo el amikoj, Nietzsche veturis ofte por trovi klimatojn pli konvenajn al sia sano kaj vivis ĝis 1889 kiel sendependa aŭtoro en diversaj urboj. Li pasigis multajn somerojn en Sils Maria ĉe St. Moritz en Svisio. Li pasigis vintrojn en la italaj urboj Ĝenovo, Rapallo, kaj Torino kaj en la franca urbo Nice. En 1881, kiam Francio okupis Tunizion, li planis veturi al Tunizo por vidi Eŭropon el ekstero sed poste abandonis tiun ideon, probable pro santialoj.[18] Nietzsche foje revenis al Naumburg por viziti siajn samfamilianojn, kaj, speciale dum tiu epoko, li kaj lia fratino havis ripetitajn periodojn de konflikto kaj reamikiĝo. Ŝi jarojn poste iĝos naziisma.

Estante en Ĝenovo, la malbona vidkapablo de Nietzsche kondukis lin esplori la uzadon de skribmaŝinoj kiel rimedo pluverki. Oni scias, ke li klopodis uzi la Schreibkugel "Hansen Writing Ball", tiutempa skribmaŝino. Finfine, iama studento lia, Peter Gast, iĝis privata sekretario de Nietzsche. En 1876, Gast transkribis la implikigitan, preskaŭ nelegeblan manskribadon de Nietzsche la unuan fojon kun Richard Wagner en Bayreuth.[19] Li poste transkribis kaj provlegis la gale-kompostaĵon por preskaŭ la tutan verkaron de Nietzsche. Almenaŭ en unu okazo, la 23an de Februaro 1880, la kutime malriĉa Gast ricevis 200 markojn el sia komuna amiko, Paul Rée.[20] Gast estis unu el la tre malmultaj amikoj al kiuj Nietzsche permesis kritiki lin. Responde plej entuziasme al Also Sprach Zarathustra ('Tiele parolis Zaratuŝtro'), Gast sentis necesa indiki, ke tio kio estis priskribita kiel "superfluaj" homoj estis fakte tre necesaj. Li metis en la listo de tiuj nombraj tiaj personoj Epikuron, por ekzemplo, kiu devis fidi sian simplan dieton al fromaĝo el kaprino.[21]

Je la fino de sia vivo, Gast kaj Overbeck restis konsistente fidindaj amikoj. Malwida von Meysenbug restis kiel patrineca patrono eĉ ekster la etoso de la Wagner-oj. Baldaŭ Nietzsche faris kontakton kun la muzik-kritikisto Carl Fuchs. Nietzsche estis en la komenco de la pinto de sia plej produktiva periodo. Komence per Homa, tro homa en 1878, Nietzsche publikigis unu libron aŭ gravan parton de libro ĉiujare ĝis 1888, lia lasta verkojaro; tiun jaron, li kompletigis kvin.

En 1882, Nietzsche publikigis la unuan parton de La gaja scienco. Tiun jaron li ankaŭ renkontiĝis kun Lou Andreas-Salomé,[22] tra Malwida von Meysenbug kaj Paul Rée.

La patrino de Salomé portis ŝin al Romo kiam Salomé estis 21-jaraĝa. En literatura salono en la urbo, Salomé konatiĝis kun Paul Rée. Rée proponis al ŝi geedzecon, sed ŝi, anstataŭe, proponis al ŝi, ke ili vivu kaj studu kune kiel "frato kaj fratino", kun alia homo akompananta, kie ili povus establi edukan komunumon.[23] Rée akceptis la ideon kaj sugestis, ke ili estu aligita de ilia amiko Nietzsche. Ambaŭ renkontiĝis kun Nietzsche en Romo en Aprilo 1882, kaj oni supozas, ke Nietzsche tuj enamiĝis de Salomé, same kiel Rée estis farinta. Nietzsche petis Rée proponi geedzecon al Salomé, kion ŝi malakceptis. Ŝi estis interesita en Nietzsche kiel amiko, sed ne kiel edzo.[23] Nietzsche tamen estis kontenta aliĝi kun Rée kaj Salomé al veturado tra Svisio kaj Italio kune, planante ilian komunumon. La tri veturis kun la patrino de Salomé tra Italio kaj konsideris kie ili povus establi sian komunumon. Ili intencis munti sian komunumon en abandonita monaĥejo, sed ili ne trovis taŭgan lokon tiucele. La 13an de Majo, en Lucerno, kiam Nietzsche estis sola kun Salomé, li proponis geedziĝon al ŝi denove, kion ŝi malakceptis. Li tamen estis feliĉa pluigi la planojn por eduka komunumo.[23] Post malkovri la situacion, la fratino de Nietzsche Elisabeth determiniĝis elpreni Nietzsche for el la "nemorala virino".[24] Nietzsche kaj Salomé pasigis la someron kune en Tautenburg en Turingio, ofte kun la fratino de Nietzsche Elisabeth kiel matura akompananto. Salomé informis, ke li petis ŝin geedzecon tri apartajn fojojn kaj ke ŝi ĉiam malakceptis, kvankam la fidindecon de ŝiaj informoj de okazaaĵoj estas dubinda.[25] Alveninta en Lepsikon, (Germanio) en Oktobro, Salomé kaj Rée separiĝis el Nietzsche post iela elrompo inter Nietzsche kaj Salomé, en kiu Salomé kredis, ke Nietzsche estis despere enamiĝinta je ŝi.

Kvankam la triopo pasigis nombrajn semajnojn kune en Lepziko en Oktobro 1882, la venontan monaton Rée kaj Salomé abandonis Nietzsche, kaj iris al Stibbe (nuntempe Zdbowo, en la Distrikto Wałcz, Pollando)[26] sen planoj renkontiĝi denove. Nietzsche tuj falis en periodo de mensa angoro, kvankam li plue korespondis kun Rée, al kiu li asertis "Ni vidos unu la alian de tempo al tempo, ĉu ne?"[27] En postaj admonoj, Nietzsche kulpigos sin en kelkaj okazoj pro la malsukceso de liaj klopodoj allogi Salomé pro Salomé, Rée, kaj pro la komplotoj de sia fratino (kiu estis verkinta leterojn al la familioj de Salomé kaj de Rée por disrompi la planojn por la komunumo). Nietzsche verkis pri la afero en 1883, ke li tiam sentis sin "aŭtente malamanta mian fratinon".[27]

 
Foto de Nietzsche fare de Gustav-Adolf Schultze, 1882.

Inter renovigitaj atakoj de malsano, vivante en preskaŭ-izoligo post elrompo disde siaj patrino kaj fratino pro la afero de Salomé, Nietzsche foriris al Rapallo, kie li verkis la unuan parton de Tiele parolis Zaratuŝtro en nur dek tagoj. Ĉirkaŭ 1882, Nietzsche estis uzanta grandajn dozojn de opio, sed eĉ tiel li estis havanta problemojn por bone dormi.[28] En 1883, estante en Nice, li skribis siajn proprajn preskribojn por la mildiganta kloralhidrato, subskribante ilin kiel "Dro. Nietzsche".[29]

Li apartiĝis el la influo de Schopenhauer, kaj post li tranĉis siajn sociajn ligojn disde Wagner, Nietzsche havis malmultajn restantajn amikojn. Tiam, kun la nova stilo de Zaratuŝtro, liaj verkoj iĝis eĉ pli aliecigaj, kaj la merkato ricevis ilin ĝis grado postulita nur pro ĝentileco. Nietzsche rekonis tion kaj plutenis sian solemecon, kvankam li ofte plendis pro tio. Liaj libroj restis ege nevenditaj. En 1885, li presis nur 40 ekzemplerojn de la kvara parto de Zaratuŝtro kaj devis distribui parton el ili inter proksimaj amikoj, kiel Helene von Druskowitz.

En 1883, li klopodis kaj malsukcesis akiri instrupostenon en la Universitato de Lepsiko. Laŭ letero kiun li skribis al Peter Gast, tio okazis pro lia "sinteno al kristanismo kaj lia koncepto de Dio".[30]

En 1886, Nietzsche rompis el sia eldonisto Ernst Schmeitzner, malkontenta pro liaj antisemitaj opinioj. Nietzsche vidis siajn verkojn kiel "komplete entombigitaj kaj en tiu antisemita marĉo" de Schmeitzner — asociante la eldoniston kun movado kiu estos "poste malakceptita per malvarma malaprezo fare de ajna sensiva menso".[31] Li tiam presis Trans bono kaj malbono je sia propra elspezo. Li ankaŭ akiris la publikigajn rajtojn de siaj pli fruaj verkoj kaj laŭlonge de la venonta jaro li eldonis duajn eldonojn de La nasko de tragedio, Homa, tro homa, Mateniĝo, kaj de La gaja scienco kun novaj prefacoj kiuj metis la kernon de lia verkaro en pli koheran perspektivon. Krome, li vidis sian verkaron kiel kompletigita por ioma tempo kaj esperis, ke tuj oni disvolvigos pli ampleksan legantaron. Fakte, la intereso por la pensaro de Nietzsche ja pliiĝis en tiu epoko, kvankam tre malrapide kaj apenaŭ percepteble de li mem. Dum tiuj jaroj Nietzsche renkontiĝis kun Meta von Salis, Carl Spitteler, kaj Gottfried Keller.

En 1886, lia fratino Elisabeth edziĝis al la antisemita Bernhard Förster kaj veturis al Paragvajo po fondi Nueva Germania, nome "ĝermanecan" kolonion.[32][33] Pere de korespondado, la rilato de Nietzsche kun Elisabeth pluis tra cikloj de konflikot kaj reamikigo, sed ili renkontiĝis denove nur post lia falo. Li plue havis oftajn kaj dolorajn atakojn de malsano, kii faris longdaŭran laboron maleblan.

 
Titolpaĝo de la unua eldono de La genealogio de moralo, 1887.

En 1887, Nietzsche verkis la polemikan La genealogio de moralo. Dum la sama jaro, li trafis la verkojn de Fjodor Dostojevskij, por kiu li tuj sentis fortan afinecon.[34] Li ankaŭ interŝanĝis leterojn kun Hippolyte Taine kaj Georg Brandes. Brandes, kiu estis ekinstruinta la filozofion de Søren Kierkegaard en la 1870-aj jaroj, verkis al Nietzsche petante lin legi Kierkegaard, al kio Nietzsche respondis, ke li venos al Kopenhago kaj legos la verkojn de Kierkegaard kun li. Tamen, antaŭ plenumi tiun promeson, Nietzsche deklivis tro forte en malsanecon. Komence de 1888, Brandes faris en Kopenhago unu el la unuaj prelegoj pri la filozofio de Nietzsche.

Kvankam Nietzsche estis jam anoncinta en la fino de La genealogio de moralo novan verkon kun la titolo La volo al potenco: Klopodo de transvalorigo de ĉiuj valoroj, ŝajne li estis abandoninta tiun ideon kaj, anstataŭe, li uzis kelkajn el la skizaj fragmentoj por komponi La sunsubiro de idoloj kaj La Antikristo en 1888.[35]

Lia sano pliboniĝis kaj li pasigis la someron tre bonfarte. En la aŭtuno de 1888, liaj verkoj kaj leteroj ekmontris pli altan estimon de sia stato kaj "fato". Li superkalkulis la pliiĝantan reagon al siaj verkoj, tamen, speciale pro la ĵusa polemika, La afero Wagner. Je sia 44a naskiĝtago, finkompletiginte la verkojn La sunsubiro de idoloj kaj La Antikristo, li decidis verki la membiografion Ecce Homo. En ties prefaco — kio sugestas, ke Nietzsche estis bone konscia pri la interpretaj malfacilaĵoj kiujn lia verko generus — li deklaras, "Aŭskultu min! Ĉar mi estas tia kaj tia persono. Super ĉio, ne konfuzu min por iu alia."[36] Decembre, Nietzsche ekkorespondis kun August Strindberg kaj pensis, ke, per malgranda internacia elrompo, li sukcesus reaĉeti siajn fruajn verkojn el la eldonisto kaj havi ilin tradukitajn al aliaj eŭropaj lingvoj. Krome, li planis la publikigon de la kompilaĵo Nietzsche contra Wagner kaj de la poemojn kiuj formis lian kolekton Dionysos-Dithyramben.

Frenezeco kaj morto (1889–1900)Redakti

 
Domo de Torino kie Nietzsche estis (fone) vidita el Piazza Carlo Alberto, kie oni diris, ke li suferis sian mensan atakon (maldekstre: malantaŭa fasado de Palazzo Carignano)

La 3-an de januaro 1889, Nietzsche suferis mensan perturbon.[37] Du policanoj alproksimiĝis al li post li okazigis publikan tumultan surstrate en Torino, Italio. Kio vere okazis restas nekonata, sed ofte ripetita rakonto el tuj post lia morto asertas, ke Nietzsche atestis la vipadon al ĉevalo en la mala pinto de la Piazza Carlo Alberto, kuris al la ĉevalo, ĉirkaŭis per siaj brakoj la kolon de la ĉevalo por protekti ĝin, kaj poste falis surgrunden.[38][39]

En la sekvaj tagoj, Nietzsche sendis mallongajn skribaĵojn — konatajn kiel Wahnzettel (laŭvorte "Seniluziigaj notoj") — al nombraj amikoj inter kiuj Cosima Wagner kaj Jacob Burckhardt. Plej el ili estis sinskribitaj "Dionizo", kvankam kelkaj estis subskribitaj ankaŭ kiel "der Gekreuzigte" signifante "la krucumito". Al sia iama kolego Burckhardt, Nietzsche skribis:[40]

 
 Mi estis havante Kajafas ligitan per piedkateno. Ankaŭ, la lastan jaron mi estis krucumita de la germanaj doktoroj en tre konstanta maniero. Vilhelmo, Bismarck, kaj ĉiuj anti-semituloj estu abolitaj. 
 
Desegno de Hans Olde el la fotoserio, La malsana Nietzsche, fine de 1899.

Aldone, li komandis la germanan imperiestron iri al Romo por ke oni pafu al li kaj enkotigu la eŭropajn potencojn entrepreni militan agadon kontraŭ Germanio,[41] kaj verkis ankaŭ, ke la papo devus esti enprizonigita kaj ke li, Nietzsche, kreis la mondon kaj estis en la procezo havi ĉiujn antisemitulojn mortpafitaj.[42]

La 6an de Januaro 1889, Burckhardt montris la leteron kiun li estis ricevinta el Nietzsche al Overbeck. La sekvan tagon, Overbeck ricevis similan leteron kaj decidis, ke la amikoj de Nietzsche devus revenigi lin reen en Bazelon. Overbeck veturis al Torino kaj portis Nietzsche al psikiatria kliniko en Bazelo. Ĉirkaŭ tiu tempo Nietzsche aspektis tute en la pinto de serioza mensa malsano,[43] kaj lia patrino Franziska decidis transigi lin al kliniko en Jena sub la direktorado de Otto Binswanger.[44] En Januaro 1889, ili sekvis la planitan publikigon de La sunsubiro de idoloj, tiutemoe jam presita kaj bindita. El Novembro 1889 ĝis Februaro 1890, la arthistoriisto Julius Langbehn klopodis kuraci Nietzsche, postulante, ke la metodoj de la medicinaj doktoroj estis neefikaj en la traktado de la perturbo de Nietzsche.[45] Langbehn elprenis progrese pli grandan kontrolon de Nietzsche ĝis lia sekretemo malfidindigis lin. En Marto 1890, Franziska reprenis Nietzsche el la kliniko kaj, en Majo 1890, portis lin al sia hejmo en Naumburg.[43] Dum tiu procezo Overbeck kaj Gast studis kion fari kun la nepublikigitaj verkoj de Nietzsche. En Februaro, ili mendis kvindekekzempleran privatan eldonon de Nietzsche kontraŭ Wagner, sed la eldonisto C. G. Naumann sekrete presis centon da ekzempleroj. Overbeck kaj Gast decidis to prokrasti la publikigon de La Antikristo kaj Ecce Homo pro ties pli radikala enhavo.[43] La ricevo kaj rekono de Nietzsche kontentigis iliajn unuajn demarŝojn.[46]

En 1893, la fratino de Nietzsche nome Elisabeth revenis el Nueva Germania en Paragvajo post la memmortigo de sia edzo. Ŝi studis la verkojn de Nietzsche, pecon post peco, ekkontrolis ties publikigon. Overbeck estis maldumgita kaj Gast finfine kunlaboris. Post la morto de Franziska en 1897, Nietzsche loĝis en Vajmaro, kie Elisabeth zorgis lin kaj permesis vizitantojn, kiel Rudolf Steiner (kiu en 1895 estis verkinta Friedrich Nietzsche, ein Kämpfer gegen seine Zeit (Friedrich Nietzsche, luktanto kontraŭ sia tempo), nome unu el la unuaj libroj kiuj laŭdis Nietzsche),[47] renkontiĝi kun sia nekomunikema frato. Elisabeth uzis Steiner kiel tutoro kiu helpu ŝin kompreni la filozosofion de sia frato. Steiner abandonis la klopodon post nur kelkaj monatoj, deklarinte, ke estas neebla instrui al ŝi ion ajn pri filozofio.[48]

 
Post la krizatako, Peter Gast "korektis" la verkojn de Nietzsche sen lia aprobo.

La frenezeco de Nietzsche estis origine diagnozigita kiel triaranga sifiliso, kongrue kun la tiama hegemonia medicina paradigmo. Kvankam plej komentistoj rigardis lian krizatakon kiel nerilata al lia filozofio, Georges Bataille havigis tiucelajn sugestojn ("'Homo enkarnigita devas esti ankaŭ freneza")[49] kaj la postmorta psikoanalizo de René Girard sugestas adoran rivalecon kun Richard Wagner.[50] Nietzsche estis antaŭe verkinta, "Ĉiuj superaj homoj, kiuj estis nerezisteble pelitaj al la forigo de la jugo de ajna tipo de moralo kaj al koncepto de novaj leĝoj, se ili ne estas fakte frenezaj, ne estas alternativo se ne fari ilin aŭ ŝajnigi esti frenezaj." (Matenruĝo, 14) La diagnozo de sifiliso estis ekde tiam pridubita kaj ekestis diagnozo de "mania-depresia malsano kun perioda psikozo sekvita de vaskula frenezeco" konsiderita jam de Cybulska antaŭ la studo de Schain.[51][52] Leonard Sax sugestis, ke la malrapida kresko de dekstraflanka retro-orbita meningiomo kiel klarigo de la frenezeco de Nietzsche;[53] Orth kaj Trimble postulis frontotemporan demencon[54] dum aliaj esploristoj estis proponintaj heredan korsisteman malsanon nome KADASIL.[55] Ankaŭ venenigo pro hidrargo, traktado por sifiliso en la epoko de la morto de Nietzsche,[56] estis sugestita.[57]

En 1898 kaj 1899, Nietzsche suferis almenaŭ du atakojn. Ili parte paralizis lin, lasante liu malkapabla paroli aŭ piediri. Li plej verŝajne suferis pro klinika hemiparezon/hemiplegion maldekstre de sia korpo ĉirkaŭ 1899. Post eksuferi pneŭmonion meze de Aŭgusto 1900, li suferis alian atakon dum la nokto de la 24a–25a de Aŭgusto kaj mortis ĉirkaŭ tagmeze la 25an de Aŭgusto.[58] Elisabeth entombigis lin ĉe lia patro en la preĝejo de Röcken Lützen. Lia amiko kaj sekretario Gast faris la funebran predikon, proklamante: "Sankta estu via nomo al ĉiuj futuraj generacioj!"[59]

 
Tombo de Nietzsche en Röcken kun la skulptaĵo Das Röckener Bacchanal de Klaus Friedrich Messerschmidt (2000).

Elisabeth Förster-Nietzsche kompilis la verkon La volo al potenco el la nepublikigitaj notkajeroj de Nietzsche kaj publikigis ĝin postmorte. Ĉar lia fratino aranĝis la libron baze sur sia propra fuzio de kelkaj fruaj skizoj de Nietzsche kaj ekprenis liberecon manipuli la materialon, pri kiuj la interkonsento de la fakularo estis ke tio ne montras la intencojn de Nietzsche. (Por ekzemplo, Elisabeth forigis la aforismon 35an de La Antikristo, en kiu Nietzsche reverkis fragmenton de la Biblio.) Ekzemple, Mazzino Montinari, la eldonisto de la Nachlass (aro de manuskriptoj, notkajeroj, korespondaĵoj ktp.) de Nietzsche, nomis lin fraŭdo.[60] Tiel, la klopodo elaĉeti la reputacion de Nietzsche pere de la malfidindigo de La volo al potenco ofte kondukas al skeptikismo pri la valoro de liaj lastaj notoj, eĉ de la tuta Nachlass. Homoj ofte forgesas la simplan fakton ke Nachlass kaj La volo al potenco estas du diferencaj aferoj.[61]

IdearoRedakti

VerkojRedakti

 
Friedrich Nietzsche de Edvard Munch (1906).

En EsperantoRedakti

  • Tiele parolis Zaratuŝtra: libro por ĉiu kaj neniu (trad. de W. A. Verloren van Themaat, enkonduko kaj notoj de Walther Linden)
  • DIO ESTAS MORTA. Konciza enkonduko en la pensadon de Friedrich Nietzsche: artikolo de MJS (Michael J. Scherm), Sennacieca Revuo, N-o 128-129, Jaroj 2000/2001, ISSN 1248-2293, pp. 39-43.

BildaroRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Vidu Friedrich Nietzsche: Ecce Homo. Citita laŭ Giorgio Colli, Mazzino Montinari (Hrsg.): Kritische Studienausgabe, Bd. 6, dtv/de Gruyter, Berlin/München/New York 1999, p. 268. Vidu Gerd Schanz: „Rasse“ und „Züchtung“ bei Nietzsche. De Gruyter, Berlin 2000, p. 106–114.
  2. Nietzsche Briefwechsel, p. 15
  3. Vgl. Bernd A. Laska: Nietzsches initiale Krise. In: Germanic Notes and Reviews, vol. 33, n. 2, fall/Herbst 2002, pp. 109-133
    (deutsch); (english); (français); (italiano); (dansk); (nederlands)
  4. Jensen, Anthony K., kaj Helmut Heit, eld. 2014. Nietzsche as a Scholar of Antiquity. London: Bloomsbury Academic. p. 129.
  5. Kaufmann 1974, p. 25.
  6. Bishop, Paul. (2004) Nietzsche and Antiquity.
  7. Anthony K. Jensen, Helmut Heit (eld.), Nietzsche as a Scholar of Antiquity, A&C Black, 2014, p. 115.
  8. George E. McCarthy, Dialectics and Decadence
  9. Vidu Jensen kaj Heit (2014), p. 115.
  10. Hecker, Hellmuth. 1987. "Nietzsches Staatsangehörigkeit als Rechtsfrage." Neue Juristische Wochenschrift 40(23):1388–91.
  11. His, Eduard. 1941. "Friedrich Nietzsches Heimatlosigkeit." Basler Zeitschrift für Geschichte und Altertumskunde 40:159–86. Notu, ke kelkaj aŭtoroj (inkl. Deussen kaj Mazzino Montinari) erare postulis, ke Nietzsche iĝis svisa civitano estante universitata profesoro.
  12. Deussen, Paul. 1901. Erinnerungen a Friedrich Nietzsche. Leipzig: F.A. Brockhaus.
  13. (2003) “What was the cause of Nietzsche's dementia?”, Journal of Medical Biography 11 (1), p. 47–54. doi:10.1177/096777200301100113. 
  14. Schain, Richard. (2001) The Legend of Nietzsche's Syphilis. Greenwood Press.
  15. Green, M. S. 2002. Nietzsche and the Transcendental Tradition. University of Illinois Press.
  16. Hughes, Rupert. [1903] 2004. "Franz Liszt." Ch. 1 en The Love Affairs of Great Musicians 2. Project Gutenberg. Disponebla ankaŭ tra Book Rags.
  17. Safranski, Rüdiger. 2003. Nietzsche: A Philosophical Biography, trad. Shelley Frisch. W. W. Norton & Company. p. 161. "This work had long been consigned to oblivion, but it had a lasting impact on Nietzsche. Section 18 of Human, All Too Human cited Spir, not by name, but by presenting a 'proposition by an outstanding logician' (2,38; HH I § 18)."
  18. Güntzel, Stephan. 2003. "Nietzsche's Geophilosophy (PDF)" (en angla kaj germana). Journal of Nietzsche Studies 25:78–91. COI:10.1353/nie.2003.0010. p. 85. – tra Project MUSE.
  19. Cate 2005, p. 221.
  20. Cate 2005, p. 297.
  21. Cate 2005, p. 415.
  22. Lou von Salomé.
  23. 23,0 23,1 23,2 Hollingdale 1999, p. 149.
  24. Hollingdale 1999, p. 151.
  25. Kaufmann 1974, p. 49.
  26. Killy, Walther. (30a de Novembro 2011) Plett – Schmidseder (angle). Walter de Gruyter. ISBN 978-3-11-096630-5.
  27. 27,0 27,1 Hollingdale 1999, p. 152.
  28. Cate 2005, p. 389.
  29. Cate 2005, p. 453.
  30. Nietzsche, Friedrich. [26a de Aŭgusto 1883] 1921. "Letter to Peter Gast." Selected Letters of Friedrich Nietzsche, tradukita de A. M. Ludovici.
  31. Ernst Schmeitzner (1851–1895). 115 letters 1874–1886 | Correspondences (1a de Februaro 2000). Alirita 27a de Novembro 2013.
  32. "Elisabeth Förster-Nietzsche." Encyclopædia Britannica. [1998] 2019. Alirita la 25an de Majo 2020.
  33. . The lost 'Aryan utopia' of Nueva Germania (27a de Februaro 2016). Alirita 29an de Septembro 2019.
  34. Nietzsche, Friedrich. [March 1887] 1921. "Letter to Peter Gast." Selected Letters of Friedrich Nietzsche, tradukita de A. M. Ludovici.
  35. Montinari, Mazzino. (1974) Friedrich Nietzsche. Eine Einführung (germane). De Gruyter. tradukita kiel (1991) Friedrich Nietzsche (france). Paris: PUF.
  36. Nietzsche 1888d, Preface, section 1.
  37. (1996) The Cambridge Companion to Nietzsche (angle). Cambridge University Press, p. 79–81. ISBN 978-0-521-36767-7.
  38. Kaufmann 1974, p. 67.
  39. Verrecchia, Anacleto. 1988. "Nietzsche's Breakdown in Turin." Pp. 105–12 en Nietzsche in Italy, eldonita de T. Harrison. Stanford: ANMA Libri, universitato Stanford.
  40. . Nietzsches Briefe. Ausgewählte Korrespondenz. Wahnbriefe.. The Nietzsche Channel (Januaro 1889). Alirita 24 August 2013. “Ich habe Kaiphas in Ketten legen lassen; auch bin ich voriges Jahr von den deutschen Ärzten auf eine sehr langwierige Weise gekreuzigt worden. Wilhelm, Bismarck und alle Antisemiten abgeschafft.”.
  41. Zweig, Stefan. Der Kampf mit dem Dämonen. Hölderlin, Kleist, Nietzsche, tradukita i.a. ankaŭ al la angla en 1939, The Struggle with the Daimon: Hölderlin, Kleist and Nietzsche, Viking Press. p. 524.
  42. Nietzsches Briefe, Ausgewählte Korrespondenz, Wahnzettel 1889.
  43. 43,0 43,1 43,2 . 1889. Dartmouth College (2011). Alirita 28a de Septembro 2019.
  44. Safranski, Rüdiger. (2003) Nietzsche: A Philosophical Biography. New York: W. W. Norton, p. [htt://archive.org/details/nietzscheiloso00safr_0/e/371 371]. ISBN 0-393-05008-4.
  45. Langbehn, Julius. Alirita 29a de Septembro 2019.
  46. Safranski, Rüdiger. (2003) Nietzsche: A Philosophical Biography. W. W. Norton, p. [htt://archive.org/details/nietzscheiloso00safr_0/e/317 317–350]. ISBN 0-393-05008-4.
  47. Steiner, Rudolf. (1895) Friedrich Nietzsche, in Kämpfer seine Zeit.
  48. Bailey, Andrew. (2002) First Philosophy: Fundamental Problems and Readings in Philosophy. Broadview Press.
  49. (Printempo 1986) “Nietzsche's Madness”, gazeto October' 36, p. 42–45. doi:10.2307/778548. 
  50. Girard, René. 1976. "Superman in the Underground: Strategies of Madness—Nietzsche, Wagner, and Dostoevsky." Modern Language Notes 91(6):1161–85. COI:10.2307/2907130.
  51. (2000) “The madness of Nietzsche: a misdiagnosis of the millennium?”, Hospital Medicine 61 (8), p. 571–75. doi:10.12968/hosp.2000.61.8.1403. 
  52. Schain, Richard. (2001) The Legend of Nietzsche's Syphilis. Westport: Greenwood Press. ISBN 978-0-313-31940-2.
  53. Leonard Sax, "What was the cause of Nietzsche's dementia?" Journal of Medical Biography 2003; 11: 47–54.
  54. (2006) “Friedrich Nietzsche's mental illness—general paralysis of the insane vs. frontotemporal dementia”, Acta Psychiatrica Scandinavica 114 (6), p. 439–44; discussion 445. doi:10.1111/j.1600-0447.2006.00827.x. 
  55. (Marto 2008) “The neurological illness of Friedrich Nietzsche”, Acta Neurologica Belgica 108 (1), p. 9–16. 
  56. (Oktobro 2005) “Syphilis treatment: old and new”, Expert Opinion on Pharmacotherapy 6 (13), p. 2271–80. doi:10.1517/14656566.6.13.2271. 
  57. Hammond, David. (2013) Mercury Poisoning: The Undiagnosed Epidemic.
  58. Informoj en biografio de Elisabeth Förster-Nietzsche (1904) kaj en letero de Mathilde Schenk-Nietzsche al Meta von Salis, 30a de Aŭgusto 1900, citita en Janz (1981) p. 221. Cf. Volz (1990), p. 251.
  59. . Nietzsche's Visionary Values – Genius or Dementia?. Philosophos. Arkivita el la originalo je 13a de Majo 2006.
  60. Montinari, Mazzino. The 'Will to Power' Does Not Exist.
  61. Huang, Jing (19a de Marto 2019). "Did Nietzsche want his notes burned? Some reflections on the Nachlass problem". British Journal for the History of Philosophy. 27 (6): 1194–1214. doi:10.1080/09608788.2019.1570078. S2CID 171864314.

BibliografioRedakti

Pri biografioRedakti

  • Charles Andler: Nietzsche, sa vie et sa pensée. 6 Bände. Brossard, Paris 1920–1931, Gallimard, Paris, ISBN 2-07-020127-9, ISBN 2-07-020128-7, ISBN 2-07-020129-5.
  • Sabine Appel: Friedrich Nietzsche: Wanderer und freier Geist. Eine Biographie. Beck, München 2011, ISBN 978-3-406-61368-5.
  • Raymond J. Benders, Stephan Oettermann: Friedrich Nietzsche: Chronik in Bildern und Texten. Hanser, München 2000, ISBN 3-446-19877-6.
  • Ivo Frenzel: Friedrich Nietzsche in Selbstzeugnissen und Bilddokumenten. 31. Auflage. Rowohlt, Reinbek bei Hamburg 2000, ISBN 3-499-50634-3.
  • Curt Paul Janz: Friedrich Nietzsche. Biographie. 3 Bände, Hanser, München 1978/1979, ISBN 3-423-04383-0
  • Alice Miller: Das ungelebte Leben und das Werk eines Lebensphilosophen: Friedrich Nietzsche. In: Dies.: Der gemiedene Schlüssel. Suhrkamp, Frankfurt am Main 1988, ISBN 3-518-02226-1.
  • Christian Niemeyer (eld.): Nietzsche-Lexikon. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 2009, ISBN 978-3-534-20844-9.
  • Henning Ottmann (eld.): Nietzsche-Handbuch: Leben – Werk – Wirkung. Metzler, Stuttgart/ Weimar 2000, ISBN 3-476-01330-8.
  • Werner Ross: Der ängstliche Adler; Friedrich Nietzsches Leben. DVA, Stuttgart 1980, ISBN 3-423-30736-6, und Der wilde Nietzsche oder Die Rückkehr des Dionysos. DVA, Stuttgart 1994, ISBN 3-421-06668-X
  • Rüdiger Safranski: Nietzsche: Biographie seines Denkens. Hanser, München 2000, ISBN 3-446-19938-1
  • Hermann Josef Schmidt: Nietzsche absconditus oder Spurenlesen bei Nietzsche. 4 Bände. IBDK, Berlin/Aschaffenburg 1991–1994
  • Pia Daniela Volz: Nietzsche im Labyrinth seiner Krankheit. Königshausen & Neumann, Würzburg 1990, ISBN 3-88479-402-7
  • Volker Ebersbach: Nietzsche in Turin. Boldt-Literaturverlag, Winsen/Luhe; Weimar 1994, ISBN 3-928788-11-6.

Pri filozofioRedakti

  • Günter Abel: Nietzsche. Die Dynamik der Willen zur Macht und die ewige Wiederkehr. 2., erweiterte Auflage. De Gruyter, Berlin/ New York 1998, ISBN 3-11-015191-X
  • Keith Ansell Pearson (eld.): A Companion to Nietzsche. Blackwell, Oxford/Malden 2006, ISBN 1-4051-1622-6.
  • Maudemarie Clark: Nietzsche on Truth and Philosophy. Cambridge University Press, Cambridge 1990, ISBN 0-521-34850-1.
  • Gilles Deleuze: Nietzsche und die Philosophie. Europäische Verlagsanstalt, Hamburg 1976, ISBN 3-434-46183-3
  • Jacques Derrida: Sporen. Die Stile Nietzsches. Corbo e Fiore, Venedig 1976
  • Günter Figal: Nietzsche. Eine philosophische Einführung. Reclam, Stuttgart 1999, ISBN 3-15-009752-5.
  • Eugen Fink: Nietzsches Philosophie. Stuttgart 1960.
  • Erich Heller: Die Wiederkehr der Unschuld und andere Essays. Suhrkamp, Frankfurt am Main 1977.
  • Karl Jaspers: Nietzsche. Einführung in das Verständnis seines Philosophierens. De Gruyter, Berlin/New York 1981 (Erstauflage 1935), ISBN 3-11-008658-1
  • Walter Arnold Kaufmann: Nietzsche: Philosopher, Psychologist, Antichrist, Princeton University Press, Princeton, N.J. 1950, 4. Auflage. 1974; deutsche Übersetzung: Nietzsche: Philosoph – Psychologe – Antichrist. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1988, ISBN 3-534-80023-0
  • Domenico Losurdo: Nietzsche, der aristokratische Rebell: Intellektuelle Biographie und kritische Bilanz. 2 Bände. Argument/Inkrit, Berlin 2009, ISBN 978-3-88619-338-7.
  • Mazzino Montinari: Friedrich Nietzsche: Eine Einführung. De Gruyter, Berlin/New York 1991, ISBN 3-11-012213-8 (von einem der Herausgeber der Kritischen Gesamtausgabe Nietzsches).
  • Wolfgang Müller-Lauter: Nietzsche. Seine Philosophie der Gegensätze und die Gegensätze seiner Philosophie. De Gruyter, Berlin/ New York, 1971.
  • Barbara Neymeyr, Andreas Urs Sommer (eld.):Nietzsche als Philosoph der Moderne. Universitätsverlag Winter, Heidelberg 2012. ISBN 978-3-8253-5812-9
  • Raoul Richter: Friedrich Nietzsche. Sein Leben und sein Werk. 4. Auflage. Meiner, Leipzig 1922 (Digitalisat).
  • Wiebrecht Ries: Nietzsche zur Einführung. Junius, Hamburg 2004, ISBN 3-88506-393-X.
  • Georg Römpp: Nietzsche leicht gemacht. (= Uni-Taschenbücher UTB 3718). Böhlau, Köln/Weimar 2013, ISBN 978-3-8252-3718-9.
  • Hans-Martin Schönherr-Mann: Friedrich Nietzsche (= UTB. 3001). Fink, Paderborn 2008, ISBN 978-3-8252-3001-2.
  • Stefan Lorenz Sorgner, H. James Birx, Nikolaus Knoepffler (eld.): Wagner und Nietzsche: Kultur-Werk-Wirkung: Ein Handbuch. Rowohlt, Reinbek bei Hamburg 2008, ISBN 978-3-499-55691-3.
  • Werner Stegmaier: Friedrich Nietzsche zur Einführung. Junius, Hamburg 2011, ISBN 978-3-88506-695-8.
  • Bernhard H. F. Taureck: Nietzsche-ABC. Reclam, Leipzig 1999, ISBN 3-379-01679-9.
  • Gianni Vattimo: Nietzsche: Eine Einführung. Metzler, Stuttgart 1992, ISBN 3-476-10268-8.
  • Claus Zittel: Selbstaufhebungsfiguren bei Nietzsche. Königshausen & Neumann 1995, ISBN 3-8260-1082-5.

VerkokomentariojRedakti

  • Heidelberger Akademie der Wissenschaften (eld.): Historischer und kritischer Kommentar zu Friedrich Nietzsches Werken. Berlin / Boston: Walter de Gruyter 2012 ff.

Erschienen sind bisher drei Bände:

  • Jochen Schmidt: Kommentar zu Nietzsches Geburt der Tragödie = Historischer und kritischer Kommentar zu Friedrich Nietzsches Werken, Bd. 1/1. XXI + 456 Seiten. Berlin / Boston: Walter de Gruyter 2012, ISBN 978-3-11-028683-0.
  • Andreas Urs Sommer: Kommentar zu Nietzsches Der Fall Wagner. Götzen-Dämmerung = Historischer und kritischer Kommentar zu Friedrich Nietzsches Werken Bd. 6/1. XVII + 698 Seiten. Berlin / Boston: Walter de Gruyter 2012, ISBN 978-3-11-028683-0.
  • Andreas Urs Sommer: Kommentar zu Nietzsches Der Antichrist. Ecce homo. Dionysos-Dithyramben. Nietzsche contra Wagner = Historischer und kritischer Kommentar zu Friedrich Nietzsches Werken, Bd. 6/2. XXI + 921 Seiten. Berlin / Boston: Walter de Gruyter 2013, ISBN 978-3-11-029277-0.

Eksteraj ligilojRedakti