Georges Bataille

Georges Albert Maurice Victor BATAILLE ([b|ɑː|ˈ|t|aɪ]; [ʒɔʁʒ batɑj]; 10a de Septembro 1897 – 9a de Julio 1962) estis franca filozofo kaj intelektulo laboranta en filozofio, literaturo, sociologio, antropologio, konsumismo, kaj historio de arto. Liaj verkoj, kiuj inkludas eseojn, romanojn, kaj poezion, esplorantajn temojn kiel erotismo, mistikismo, surrealismo, kaj transgredo. Lia verkaro montriĝis influa por postaj skoloj de filozofio kaj socia teorio, inklude post-strukturismo.[1] Li estas konata per la pseŭdonimoj Pierre Angélique, Lord Auch kaj Louis Trent.

Georges Bataille
Georges Bataille vers 1943.jpg
Persona informo
Naskiĝo 10-an de septembro 1897 (1897-09-10)
en Billom
Morto 9-an de julio 1962 (1962-07-09) (64-jara)
en Orléans
Mortokialo arteriosklerozo
Tombo Vézelay
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater École nationale des chartes
Subskribo Georges Bataille
Familio
Edz(in)o Sylvia Bataille • Diane Kotchoubey de Beauharnais
Amkunulo Colette Peignot • Denise Rollin
Infanoj Laurence Bataille • Julie Bataille • Julie Bataille
Okupo
Okupo bibliotekistoverkisto • desegnisto • filozofo
Verkoj Q30731296
Q3204046
L'Abbé C
Blue of Noon
The Accursed Share
Q30731391
Q3203417
Story of the Eye
Q30731389
Q16318798
Q30731381
Q3210073
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Vivo kaj karieroRedakti

Bataille estis planinta iĝi pastro kaj ĉeestis al katolika seminario, sed li abandonis la kristanan kredon en 1922. Poste li laboris kiel bibliotekisto. Li fondis nombrajn publikaĵojn kaj grupojn de verkistoj, kaj Bataille estas aŭtoro de abunda kaj diversa verkaro: prelegoj, poemoj, eseoj pri nombraj temoj (pri la mistikismo de la ekonomio, poezio, filozofio, artoj, erotismo). Kelkajn fojojn publikigis per pseŭdonimoj, kaj kelkaj de liaj publikaĵoj estis cenzuritaj. Li estis relative ignorita en sia epoko, kaj disdegnita de liaj samtempuloj kiel Jean-Paul Sartre pro sia apogo al la mistikismo, sed post sia morto li influis super post-strukturismaj filozofioj kiel Michel Foucault kaj Jacques Derrida, same kiel verkistoj kiel Philippe Sollers, ĉiuj el ili aliĝintaj al la publikaĵo Tel Quel. Lia influo estis grava por la verkaro de Jean Baudrillard, por la psikoanalizaj teorioj de Jacques Lacan[2] kaj Julia Kristeva.

Bataille estis membro, kun Roger Caillois kaj aliaj, de la influa Kolegio de Sociologio de Francio inter la Unua kaj Dua Mondmilitoj. Liaj propraj ĉefaj influoj estis Hegel, Freud, Marx, Marcel Mauss, la Markizo de Sade kaj Friedrich Nietzsche. Tiun lastan li defendis per konata eseo kontraŭ lian alproprigon fare de la nazioj. Bataille havis nekutiman talenton interfakan, kaj li uzis diversajn influojn kaj diversajn manierojn de diskurso por krei sian verkaron. Lia romano La historio de la okulo, por ekzemplo, publikigita sub la pseŭdonimo de Lord Auch (laŭvorte, Lord "al merdo"), kaj dekomence legita kiel pura pornografio, sed la interpretado de la laboro maturiĝis laŭ la tempopaso ĝis montri konsiderindan profundon kaj emocian kaj filozofian, trajtoj de aliaj verkistoj kategoriigitaj ene de la nomita "literaturo de la transgredo". La bildoj de la romano estis konstruitaj sur serio de metaforoj kiuj siavice faras referencon al filozofiaj konceptoj disvolvigitaj en lia verkaro: nome la okulo, la ovo, la suno, la tero, la testiko. Inter la ŝlosilaj konceptoj de Bataille menciindas: erotismo, fi-varoj, potlaĉo, elspezo, suvereneco, absolita negativeco, sankteco, heterogena materio, kontinueco/ diskontineco, "transgredo", malebleco.

Bataille ludis gravan rolon en la revuoj: Documents, (1929-1931); Acéphale, (1936-1939); Critique, fondita de li mem en 1946 (ankoraŭ eldonita de Minuit).

VerkojRedakti

  • Histoire de l'œil, 1928, kiel Lord Auch. Trad. Historio de la okulo.
  • Madame Edwarda, 1937, kiel Pierre Angélique.
  • L'Expérience intérieure, 1943. La interna sperto.
  • Le Coupable, 1943. La kulpulo.
  • Le Petit, 1943, kiel Louis Trente.
  • La Part maudite (), 1949. La fiparto.
  • L'Abbé C., 1950.
  • La Peinture préhistorique. Lascaux ou la naissance de l'art, 1955
  • La Littérature et le Mal, 1957. Trad. La Literaturo kaj la Malbono.
  • L'Érotisme, 1957. La erotismo.
  • Le Bleu du ciel, 1957 (verkita en 1935). La ĉiela bluo.
  • Les Larmes d'Éros, 1961. La larmoj de Eros.
  • Ma Mère, 1966 (postmorte finita). Mia patrino.
  • L'Impossible, 1962 (jam en 1947 kiel La haine de la poésie)
  • Œuvres complètes, Parizo, Gallimard, XII vol, 1970-1988. Kun prefaco de M. Foucault.
  • Romans et récits. Parizo, Gallimard, "Bibliothèque de la Pléiade", 2004.

BibliografioRedakti

  • Pascal Louvrier, Georges Bataille, la fascination du mal, Parizo, Du Rocher, 2008
  • Bernd Mattheus, Georges Bataille. Eine Thanatographie (3 vol.), Matthes & Seitz Verlag, Munkeno, 1984-1995
  • Michel Surya, Georges Bataille, la mort à l'œuvre, Parizo, Séguier/Gallimard, 1987/1992
  • Georges Didi-Huberman, La ressemblance informe, ou le gai savoir visuel selon Georges Bataille, Parizo, Minuit, 1995

NotojRedakti

  1. Michael Richardson, Georges Bataille: Essential Writings, SAGE, 1998, p. 232.
  2. Amine Benabdallah, "Georges Bataille et le fascisme: Vers une approche psychanalytique du concept d'Homo Sacer".