Otto Jahn
Otto JAHN (n. 16-an de junio 1813 en Kiel; m. 9-an de septembro 1869 en Göttingen) estis germana klasika filologo, arkeologo kaj muziksciencisto. Li laboris kiel profesoro por filologio kaj arkeologio ĉe la universitatoj de Lepsiko kaj Bonn.
Otto Jahn | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de junio 1813 en Kiel |
Morto | 9-an de septembro 1869 (56-jaraĝa) en Göttingen |
Tombo | Göttingen |
Lingvoj | itala • latina • antikva greka • germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Danio Reĝlando Prusio |
Alma mater | Universitato de Lepsiko Humboldt-Universitato en Berlino Universitato de Kilo |
Parencoj | Adolf Michaelis (nevo) |
Okupo | |
Okupo | arthistoriisto biografo komponisto klasika filologo klasikisto universitata instruisto muzikologo muzikhistoriisto arkeologo classical archaeologist (en) |
Agadoj
redaktiJahn verkis fundamentajn kritikajn eldonojn pri diversaj verkistoj, preparis kiel renoma enskribosciencisto la enskribokolekton Corpus Inscriptionum Latinarum (CIL), direktis la arkeologion sur novajn, metode kritikajn vojojn kaj antaŭenigis ĝin per siaj esplorlaboroj same kiel siaj prelegaj, instruaj kaj kolektaj agadoj. Kiel privatdocento en Kiel (1839–1842) kaj eksterordinara profesoro Greifswald (1842–1847), sed ĉefe kiel profesoro en Lepsiko (1847–1850) kaj Bonn (1855–1869) li altiris multajn lernantojn kaj influis per tio la arkeologion en la 19-a kaj 20-a jarcentoj daŭre. Antaŭe li havis kverelojn kun Friedrich Ritschl kio igis Ritschl forlasi Bonnon. La ankoraŭ junan muziksciencon li pliriĉigis per biografiaj kaj eldonaj verkoj pri Beethoven kaj Mozart kaj kreis per tio la ankoraŭ nun validajn bazojn por okupiĝo pri ĉi tiuj komponistoj. Krome Jahn estis kunfondinto de la malnova Lepsika Bach-Gesellschaft. Jahn sin prezentis en privata rondo ankaŭ kiel komponisto.
Verkoj (elekto)
redakti- Arkeologiaj:
- Palamedes (1836)
- Telephos und Troilos (1841)
- Die Gemälde des Polygnot (1841)
- Pentheus und die Mänaden (1841)
- Paris und Oinone (1844)
- Die hellenische Kunst (1846)
- Peitho, die Göttin der Überredung (1847)
- Über einige Darstellungen des Paris-Urteils (1849)
- Die Ficoronische Cista (1852)
- Pausaniae descriptio arcis Athenarum (3. Ausgabe 1901)
- Darstellungen griechischer Dichter auf Vasenbildern (1861)
- Filologiaj:
- Kritikaj eldonoj Juvenal, Persius kaj pri satiro atribuita al Sulpicia la pli juna (3-a eldono de Franz Bücheler, 1893)
- Censorinus (1845)
- Florus (1852)
- Marcus Tullius Ciceros Brutus (4-a eldono 1877) kaj Orator (3. Ausgabe 1869)
- die Periochae von Titus Livius (1853)
- die Psyche et Cupido von Apuleius (3-a eldono, 1884; 5-a eldono, 1905)
- Longinus (1867; eldonita de Johannes Vahlen, 1905)
- Biografiaj kaj estetikaj:
- Über Mendelssohns Paulus (1842)
- Biographie Mozarts, eksterordinara verko de granda graveco por la muzikhistorio (3-a eldono de H. Deiters, 1889–1891)
- Ludwig Uhland (1863)
- Gesammelte Aufsatze über Musik (1866)
- Biographische Aufsätze (1866).
Liajn Griechische Bilderchroniken post lia morto publikigis lia nevo Adolf Michaelis.
Literaturo
redakti- Eugen Petersen (eld.), Adolf Michaelis: Otto Jahn in seinen Briefen: Mit einem Bilde seines Lebens, Leipzig 1913
- William M. Calder III (eld.): Otto Jahn (1813–1868): Ein Geisteswissenschaftler zwischen Klassizismus und Historismus, Stuttgart: Steiner 1991. ISBN 3-515-05352-2
- Carl Werner Müller: Otto Jahn: mit einem Verzeichnis seiner Schriften, Stuttgart; Leipzig, Teubner 1991. ISBN 3-519-07423-0
- Rezension von William M. Calder III im Bryn Mawr Classical Review (online[rompita ligilo])
- Michael Schramm: Otto Jahns Musikästhetik und Musikkritik, Essen 1998. ISBN 3-89206-870-4
- Lothar Wickert: Theodor Mommsen – Otto Jahn: Briefwechsel 1842–1868, Frankfurt am Main: Klostermann 1962