Elisabeth Förster-Nietzsche

Therese Elisabeth Alexandra FÖRSTER-NIETZSCHE (10an de julio 18468an de novembro 1935) estis fratino de la germana filozofo Friedrich Nietzsche kaj estiginto de la Nietzsche-arkivo en 1894. Nur pro ŝi la filozofio de sia frato grave asociiĝis al nacisocialismo.

Elisabeth Förster-Nietzsche
Persona informo
Naskonomo Therese Elisabeth Alexandra Nietzsche
Naskiĝo 10-an de julio 1846 (1846-07-10)
en Röcken
Morto 8-an de novembro 1935 (1935-11-08) (89-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando PrusioGermana Imperiestra RegnoNazia Germanio
Familio
Patro Carl Ludwig Nietzsche
Frat(in)o Friedrich Wilhelm Nietzsche
Edz(in)o Bernhard Förster
Okupo
Okupo arkivisto • literary executor • politikisto
vdr

Vivo redakti

Elisabeth ĝuis bonan edukadon hejme kaj en naŭmburga lernejo kaj en privata institucio en Dresdeno; ŝi estis du jarojn pli juna ol Friedrich. Ŝi estis filino de luterana pastoro de Röcken. Ŝia infaneco estis tre proksima al tiu de sia frato Friedrich, kaj eĉ je la frua adolteco, sed ili distanciĝis kiam Elisabeth geedziĝis en 1885 al Bernhard Förster, mezlerneja instruisto kiu poste iĝis fervora antisemito. Förster planis krei arjan «puran» sidejon en Ameriko, kaj trovis gasteman lokon en Paragvajo. La paro konvinkis kvardek germanajn familiojn por ke ili unuiĝu al ili en la setlado, kiu nomiĝus Nueva Germania, kaj la grupeto forlasis Germanion por transloĝiĝi al Sudameriko la 15-an de februaro 1887.

La kolonio ne ĝuis sukceson, pro la trajtoj el la grundo kiuj malfaciligis ajnan rikoltadon, kune kun novaj malsanoj. Förster memmortigis sin per mortiga veneno la 3an de junio 1889, kaj kvar jarojn poste lia edzino Elisabeth revenis al Germanio. La kolonio Nueva Germania en Paragvajo ankoraŭ ekzistas realvive.[1] Post la morto de la edzo, kun ŝi sekvis al Suda Ameriko, ŝi revenis Germanujon prizorgonte la eldonon de la verkoj de la intertempe malsaniĝinta frato.

Post la morto de la patrino ŝi transloĝiĝis Vajmaron kie troviĝis la de ŝi mem fondita Nietzsche-arkivo. Kvankam ŝi meritis pri kolektado de frataj verkoj, ŝi falsis ekz. ties libron Der Wille zur Macht: tio igis al malkorekta interpreto de nietzsche-aĵoj ĝenerale. Ankaŭ diversajn originalajn leterojn ŝi malaperigis por malhelpi al fakuloj kontroli aferojn. Por tio ŝi estis kritikata jam dumvive.

En 1930, Förster-Nietzsche, same tiom fervore germana naciistino kiel kontraŭŝemidulino, iĝis sekvanto de la nazia germana partio. Kiam Adolf Hitler kaj la nazioj akiris la povon en 1933, la Nietzsche-arkivo ricevis ekonomian subtenadon kaj reklamadon far la nazioj, kio eĉ pli distordis la ĝeneralan bildon de la filozofo.

Hitler kaj aliaj pluraj altrangaj nazioj ĉeestis ŝian funebron en 1935. Interesajn detalojn pri ŝi rakontis la verkistino Margot Boger-Langhammer kiu renkontis ŝin plurfoje.

Referencoj redakti

  1. Kracht, C., & Woodard, D., Five Years (Hanovro: Wehrhahn Verlag, 2011).