Nueva Germania (Nova Germania, germane Neugermanien) estas distrikto de Departemento San Pedro en Paragvajo. Ĝi estis fondita kiel germana setlejo la 23an de Aŭgusto 1887 fare de Bernhard Förster, nome germana naciisto, kiu estis edzo de Elisabeth Förster-Nietzsche, fratino de la germana filozofo Friedrich Nietzsche. La ideo de Förster estis krei modelan komunumon en Ameriko kaj pruvi la superecon de la germanaj kulturo kaj socio, partikulare for de la "poluo" fare de judoj, ĉar li estis fervora antisemida. Förster memmortigis post la dekomenca malsukceso de la setlejo.[1]

Nueva Germania
distrikto
municipo de Paragvajo [+]

LandoParagvajo
RegionoDepartemento San Pedro

Supermara alteco132 m [+]
- koordinatoj24° S, 57° U (mapo)-23.911444444444-56.699277777778Koordinatoj: 24° S, 57° U (mapo)
Areo657 km² (65 700 ha) [+]

Loĝantaro4 335 [+]
Denseco6,6 loĝ./km² [+] [+]
Poŝtkodo8470 [+]

Nueva Germania (Tero)
Nueva Germania (Tero)
Departemento San Pedro kie estas Nueva Germania.

Nueva Germania (Paragvajo)
Nueva Germania (Paragvajo)
DEC
Nueva Germania
Nueva Germania

Map
Nueva Germania
Vikimedia Komunejo:  Dr. Bernhard Förster's Kolonie Neu-Germania in Paraguay [+]
vdr

Nueva Germania estas ĉirkaŭ 297 kilometrojn for el Asunción, ĉefurbo de Paragvajo.

La plej gravaj agrikulturaj produktoj estas jenaj: precipe matea herbo, kaj ankaŭ kotono, sojfaboj, sukerkano, tabako, faboj, sunfloro, bananoj, tritiko, manioko kaj oranĝoj.

Nuntempaj loĝantoj inkludas Kalifornian orkestran direktiston David Woodard.[2]

Notoj redakti

  1. . Nueva Germania Community (2019-10-07). Arkivita el la originalo je 2020-04-26. Alirita 2020-11-22.
  2. Epstein, J., "Rebuilding a Home in the Jungle" Arkivigite je 2016-10-09 per la retarkivo Wayback Machine, San Francisco Chronicle, 13a de marto de 2005.

Bibliografio redakti

  • Macintyre, Ben. Forgotten Fatherland: The Search for Elisabeth Nietzsche. New York : Farrar Straus Giroux, 1992.
  • Kraus, Daniela. Bernhard und Elisabeth Försters Nueva Germania in Paraguay. Eine antisemitische Utopie. Doktoriga disertacio. Universitato de Vieno. 1999.
  • Kurzwelly, Jonatan. Being German and being Paraguayan in Nueva Germania: Arguing for “contextual epistemic permissibility” and “methodological complementarity.” Doktoriga disertacio. Universitato St Andrews. 2017.