Matenruĝo
Matenruĝo aŭ Mateniĝo (en germana: Morgenröte – Gedanken über die moralischen Vorurteile; historia literumado: Morgenröthe – Gedanken über die moralischen Vorurtheile; nome Ektagiĝo/Tagelrompo: Pensoj pri la antaŭjuĝoj de moralo) estas libro de 1881 de la germana filozofo Friedrich Nietzsche. Laŭ la fakulo pri Nietzsche nome Keith Ansell-Pearson, ĝi estas la plej malbone studita el ĉiuj el la verkoj de Nietzsche.[1]
Morgenröthe | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Friedrich Wilhelm Nietzsche |
Lingvoj | |
Lingvo | germana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1881 |
Ĝenro | aforismo |
Nietzsche de-emfazas la rolon de hedonismo kiel motivanto kaj emfazas la rolon de la "sento de povo." Lia relativismo, kaj morala kaj kultura, kaj ankaŭ lia kritiko de kristanismo atingis pli grandan maturecon. En Matenruĝo Nietzsche dediĉas longan fragmenton al sia kritiko de la kristana biblia ekzegezo, inklude sian arbitran interpretadon de objektoj kaj bildoj de la Malnova Testamento kiel antaŭfiguraĵoj de la krucumado de Kristo.
La polemika, antagonisma kaj neformala stilo de tiu aforisma libro, se komparia kun postaj traktaĵoj fare de Nietzsche pri moralo, ŝajne invitas al partikulara sperto. En tiu teksto Nietzsche ne temas per klopodo konvinki liajn legantojn akcepti specifan vidpunkton, kvankam estas antaŭfiguraĵoj de multaj el la ideoj kiuj estos disvolvigitaj en liaj postaj libroj. Por ekzemplo, la materiismo eksponita en tiu libro povus esti reduktebla al naiva scienca objektivismo kiu reduktas ĉiujn fenomenojn al siaj naturaj, mekanikaj kaŭzoj, sed kiu ne estas la plej forta perspektivo de Nietzsche, kiu estas eble plej bone esprimita en La gaja scienco.
Notoj
redakti- ↑ "Nietzsche, the Middle Period". Arkivigite je 2018-03-03 per la retarkivo Wayback Machine 3ammagazine.com. Alirita la 4an de Marto 2018.