Aforismo
Aforismo estas originala penso, dirita aŭ skribita en konciza kaj memorebla formo. La vorto aforismo laŭlitere signifas “distingo“ aŭ “difino“. La termino aperas en la Aforismoj de Hipokrato. La ofte citata unua frazo de tiu verko estas:
La vivo estas mallonga, la arto longa, la oportuno efemera, la sperto danĝera, la juĝo malfacila.
La terminon oni pli malfrue aplikis al maksimoj pri fizika scienco, tiam al ĉiuspecaj deklaroj pri filozofiaj, moralaj, kaj literaturaj principoj. Laŭ moderna uzo, aforismo estas konciza sentenco, kiu entenas subjektivan veron aŭ observaĵon.
Aforismo estas konciza, sencoriĉa principo, rilata al scienco aŭ arto.
Aforismo estas romano en unu linio. (Leonid S. Sukhorukov)
Famaj aŭtoroj de aforismoj estas, inter alie:
- Georg Christoph Lichtenberg
- Marie von Ebner-Eschenbach
- François de La Rochefoucauld
- Joan Fuster
- Benjamin Franklin
- Michel de Montaigne
- Emil Cioran
Eksteraj ligiloj redakti
- Georgo Hanszlik, Originalaj aforismoj en Esperanto., eldonejo Kleks.
- Aforismoj pri Esperanto (ankaŭ nacilingve)
- Don Harlow, recenzo de Aforismoj de Ŝota Rustaveli.
- Aforismoj en Esperanto
- Aforismoj kaj tekstoj de Constantin Brâncuși
- Aforismotradukoj (Kaiser kaj klubo Karapaco)
- Fabloj kaj aforismoj de Janos Dorosmai (pdf), el la hungara tradukis Janos Dorosmai
- Eduard V. Tvarožek „Aforismoj Arkivigite je 2019-01-06 per la retarkivo Wayback Machine“, eldonejo Esprima,1992
- (eo, en, ru) Tusseyn A., Aforismoj. Aphorisms. Aphorisms, U Nikitskikh vorot (2010), ISBN-10: 5913661400