La Antikristo

verko de Frederiko Niĉeo

La Antikristo (en germana: Der Antichrist) estas libro de la filozofo Friedrich Nietzsche, origine publikigita en 1895. Kvankam ĝi estis verkita en 1888, pro ties polemika enhavo Franz Overbeck kaj Heinrich Köselitz prokrastis ties publikigon, kun Ecce Homo.[1] La germanlingva titolo povas esti tradukita al La Antikristo aŭ al la La Antikristano, depende de kiel la germanlingva vorto Christ estu tradukita.[2]

Der Antichrist
Nietzsche AC EA innen.jpg
Aŭtoroj
Aŭtoro Friedrich Wilhelm Nietzsche
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1888
Ĝenro filozofioeseo
Information icon.svg
vdr
La Antikristo, kvara en verkaro de Nietzsche.

La libro estas kritiko de la kristanismo kiel tuto, kaj de pli modernaj konceptoj kiel egalismo kaj demokratio, kiujn li vidas kiel pluiga konsekvenco de la kristanaj idealoj. La nura vera kristano estus estinta Kristo mem, kaj la religio fondita poste fare de la Patroj de la Eklezio, ironie, estus nur laboro de dekonstruado, de perfido kaj de malinterpretado de la dekomenca senco kiel enkarnigita de Jesuo. La Kristo de Nietzsche, kies realan kaj historian figuron li klopodas establi legante inter linioj en la Skribaĵoj, estus por Nietzsche kazo de degenerado fare de la instinktoj perfekte ripetebla en ĉiuj epokoj kaj lokoj kiel homa «tipo», kaj fakte li komparas ĝin kun la protagonisto de La idioto, romano de Fjodor Dostojevskij.

La analizo de la Skribaĵoj konsideras tutan serion de epizodoj kaj frazoj de la Biblio kiuj evidentigus la volon de la pastraj judaj kastoj por malproksimigi la saĝulon, per falsaĵoj kaj superstiĉoj, sed kiel plej efika rimedo konservi la povon. Religio kiel Budhismo estus kompare multe pli realisma kaj «sana» ol kristanismo, laŭgrade ke ĝi ne klopodas instrui la lukton kontraŭ la peko, sed kontraŭ io multe pli reala, lastinstancie, kia estas doloro; tamen, ĉar ties bazo estas la «nedeziro», li konsideras ankaŭ ĝin dekadenca kaj kontraŭa al la ideoj de la milita hegemonio kaj de la fortulo per sia propra forto super la malfortulo kaj de la eliminado de la malfortuloj. Je la fino de la libro, li parolas pri la Leĝoj de Manuo, teksto de la Hindua juro kaj unu de la sanktaj tekstoj de la hinduismo (kiun Nietzsche estis ĵus leginta antaŭ nelonge) kiel ekzemplo de leĝaro modela por civilizacio aristokrata strukturita en kastoj.

NotojRedakti

  1. Nietzsche Chronicle: 1889. Arkivita el la originalo je 2021-02-27. Alirita 2021-11-26.
  2. Nietzsche, Friedrich. 1990. The Anti–Christ, tradukita de R. J. Hollingdale, kun enkonduko de M. Tanner. Penguin Books. (ISBN 0-14-044514-5).

BibliografioRedakti

  • Danto, Arthur. 2005. Nietzsche as Philosopher: Expanded Edition, Columbia. ISBN 978-0-231-13519-1.
  • SOMMER, Andreas Urs, Friedrich Nietzsche: Der Antichrist. Ein philosophisch-historischer Kommentar. Bazelo (Svisio), 2000, ISBN 3-7965-1098-1
  • SOMMER, Andreas Urs: «Dios ha muerto» kaj «¿Dioniso contra el crucificado?», en Estudios Nietzsche 6, págs. 47–64, 2006.
  • Koenraad Elst: Manu as a Weapon against Egalitarianism. Nietzsche and Hindu Political Philosophy, en: Siemens, Herman W. / Roodt, Vasti (Eld.): Nietzsche, Power and Politics. Rethinking Nietzsche’s Legacy for Political Thought, Berlin / New York 2008, 543-582.