La idioto

romano far Teodoro Dostojevskij

La idioto (ruse Идиот, Idiot), foje tradukata ankaŭ kiel La idiota princo, estas romano verkita de la rusa aŭtoro Fjodor Dostojevskij. Ĝi estis publikita origine felietone en "La rusa mesaĝisto" inter 1868 kaj 1869. "La idioto" estas konsiderata unu el la plej brilaj romanoj de Dostojevskij kaj de la "Orepoko" de la ruslingva literaturo.

Идиот
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Fjodor Dostojevskij
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1869
Loko de rakonto Rusia Imperio
vdr

Ekzistas almenaŭ sep adaptoj al filmoj de kino aŭ televido kaj almenaŭ kvin adaptoj al teatro. Inter kinadaptoj ekstaras La idioto de Akira Kurosawa.

La bildo en la informkesto estas de la manuskripto kaj desegno de La idioto fare de la aŭtoro.

Intriga resumo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La historio de la romano okazas en Rusio meze de la 19-a jarcento. Temas pri la princo Lev Nikolajeviĉ Miŝkin, kiu same kiel Dostojevski mem, suferas pro epilepsio. Pro tio li en infanaĝo estis sendita al Svisio por esti traktita de kuracisto kiu, mortinta la tutoro de la infano, ekzorgas ekonomie pri li. Lia sola vivanta parenco loĝas en Sankt-Peterburgo; sed ne respondas kaj pro tio li decidis veturi al la tiama rusa ĉefurbo por konatiĝi kun sia malproksima kuzino, Lizaveta Prokofjevna Jepanĉina. Survoje li ekkonas Parfion Semjonoviĉ Rogoĵin kaj Lukian Timofejeviĉ Lebedev, kun kiuj interparolas.

Veninte al Sankt-Peterburgo, li iris por viziti la familion de la generalo Ivan Fiodoroviĉ Jepanĉin, lia edzino Lizaveta Prokofievna Jpanĉina, kaj iliaj filinoj Aleksandra, Adelaida kaj Aglaja. Estas konfuza prezento inter li kaj la generalo Jepanĉin, kiu finfine dungas lin kiel sekretarion. Poste li estas invitita manĝi kun la kvar virinoj kiuj primokas kaj satirigas la konversacion: li rakontas pri epizodo de kompato al malriĉulino okazinta en Svisio, kun kunlaboro de infanoj, kaj prezentas sian opinion pri la mortopuno.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti