Carl Spitteler
svisa verkisto
Carl SPITTELER [kal ŜPItele] (naskiĝis la 24-an de aprilo 1845 en Liestal; civitano de Bennwil; mortis la 29-an de decembro 1924 en Lucerno) estis svisa verkisto.
Carl Spitteler | |
---|---|
Nobel-premiito ![]() | |
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Carl Friedrich Georg Spitteler |
Aliaj nomoj | Carl Felix Tandem • Felix Tandem |
Naskiĝo | 24-an de aprilo 1845 en Liestal |
Morto | 29-an de decembro 1924 (79-jara) en Lucerno |
Lingvoj | germana lingvo |
Ŝtataneco | Svislando |
Alma mater | Universitato de Zuriko |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Frat(in)o | Adolf Spitteler |
Okupo | |
Okupo | poeto • verkisto • teologo |
Verkoj | Unser Schweizer Standpunkt |
Li studis juron en Bazelo, poste teologion en Zuriko kaj Heidelberg (Germanio). Duboj pri sia kredo tamen igis lin ĉesigi sian pastran karieron kaj li laboris kiel instruisto, ĵurnalisto kaj (ekde 1892) kiel libera verkisto. Li publikigis romanojn, novelojn, teatraĵojn, eseojn kaj poemojn, sed famon li gajnis ĉefe per siaj eposoj. En la jaro 1919 li gajnis la Premion Nobel de Literaturo.
Carl Spitteler estis frato de la kemiisto Adolf Spitteler.
VerkojRedakti
- Prometheus und Epimetheus (eposo, 1880; nova eldono sub la titolo Prometheus der Dulder, 1924)
- Conrad der Leutnant (novelo, 1898)
- Lachende Wahrheiten (eseoj, 1898)
- Glockenlieder (poemoj, 1906)
- Olympischer Frühling (eposo, 4 volumoj, 1900-1905; noveldono, 2 vol., 1910)
- Meine frühesten Erlebnisse (membiografio, 1914)
En Esperanto aperisRedakti
- Xaver Z’Gilgen. Tradukis Jakob Schmid. En: Svisa Antologio, Budapest 1939, paĝoj 142-151.
- La terglobo (fragmento). Tradukis H. Breyer. En: Norda Prismo 56/6, paĝoj 260-261.