Bennwil

komunumo de Svislando
Bennwil
Blazono de Bennwil
Bennwil
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Waldenburg
Koordinatoj  47° 24′ 0″ N 7° 47′ 0″ O / 47.40000 °N, 7.78333 °O / 47.40000; 7.78333 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 0″ N 7° 47′ 0″ O / 47.40000 °N, 7.78333 °O / 47.40000; 7.78333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 613
Areo 6,51 km²
Alteco 515 m super marnivelo
Poŝtkodo 4431
Komunumkodo 2882
Mapo de Bennwil
vdr

Pri la komunumo redakti

Bennwil (en la alemana lingvo: Bämbel) estas komunumo en la distrikto Waldenburg en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 613 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Bennwil situas en la valkaldrono de la rivereto Bennwilerbach, kiu ankaŭ nomiĝas Wallibach alteco de 515 m s.m. inter la valoj de Waldenburg kaj de Diegten.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Bennwil limas en nordo al Hölstein, en nordoriento al Diegten, en sudoriento al Eptingen, en sudo al Langenbruck, en sudokcidento al Oberdorf, kaj en nordokcidento al Niederdorf.

Trafiko redakti

Bennwil situas flanke de la trafikvojoj. Al la reto de la publika trafiko la komunumo estas konektita nur dum la semajntagoj lunde ĝis vendrede per la buslinio 92.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Bennwil datiĝas el la jaro 1218 kiel Bendewilere. (Dokumento kun dato de la jaro 1189 estas falsigo).

En Bennwil estis trovitaj restaĵoj el la malfrua ferepoko, romia vilao kaj alemana tombejo. En mezepoko la vilaĝo apartenis al la nobela familio Frohburger, dum la Monaĥejo Schöntal posedis la interezrajtojn de la preĝejo. En la jaro 1400 la urbo Bazelo akiris la vilaĝon kune kun la Baronejo Waldenburg. Post la reformacio en la jaro 1529 la granda konsilio de Bazelo akiris ankaŭ la ekleziajn rajtojn. En la jaro 1617 inscendio detruis la preĝejon, kies fundamentoj datiĝas el la 8-a jarcento. En la jaro 1649 estis finkonstruita la nuna preĝejo, kiu pro sia predikejo el la renesanco estas protektita memoraĵo. Post la Bazela Kantondisiĝo de 1832, la vilaĝo en la jaro 1833 estis integrita kiel parto de la distrikto Waldenburg al la nova Kantono Bazelo Kampara.

Vidindaĵoj redakti

En la vilaĝo vidindas la preĝejo, kiu estas nove konstruita en la jaro 1670, la vilaĝa muzeo kaj la multnombraj malnovaj kamparanaj domoj.

Personecoj redakti

La famkonata germanlingva svisa verkisto Carl Spitteler estas civitano de la komunumo Bennwil.

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti