Waldenburg (distrikto)

La distrikto Waldenburg estas administra unuo de Kantono Bazelo Kampara. La distrikto havis 15589 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Distrikto Waldenburg
Blazono de Waldenburg
La urbeto Waldenburg
Mapo de la distrikto Waldenburg
distrikto de SvisioDistriktoj de Kantono Bazelo Kampara
Kantono Bazelo Kampara
Ĉefloko Waldenburg
Koordinatoj  47° 23′ N 7° 45′ O / 47.383 °N, 7.750 °O / 47.383; 7.750 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ N 7° 45′ O / 47.383 °N, 7.750 °O / 47.383; 7.750 (mapo)
Areo 104,93 km²
Loĝantardenseco 148,57 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1305
vdr

Geografio redakti

La distrikto Waldenburg etendiĝas en la Ĵurasa Montaro en la supera Frenkenvalo, kiu ankaŭ nomiĝas Waldenburg-valo. Ĝi estas la plej kampara distrikto de la kantono kaj en kompleta kontrasto al la urbeca distrikto Arlesheim. La distrikto estas kun nur 15589 loĝantoj unuflanke la plej malgranda distrikto laŭ loĝantaro, ĝi tamen kun 104,93 km² estas la plej granda laŭ areo. El tio sekvas, ke la distrikto Waldenburg kun granda distanco estas la plej maldense logaxata distrikto de Kantono Bazelo Kampara.

Najbaraj distriktoj redakti

La distrikto Waldenburg limas en sudo al la distriktoj Olten kaj Gäu (ambaŭ en Kantono Soloturno), en sudoriento al la distrikto Thal (Kantono Soloturno), en oriento al la distriktoj Thierstein kaj Dorneck (ambaŭ en Kantono Soloturno), en nordo al la distrikto Liestal kaj en nordoriento al la distrikto Sissach.

Trafiko redakti

Tra la Waldenburgvalo de Liestal ĝis Waldenburg BL kondukas la mallarĝŝpura Waldenburg-Fervojo. La ceteraj lokoj atingeblas per lokaj busoj kaj poŝtaŭtolinioj. En la sudo la Supera Hauensteinpasejo ligas la distrikton kun la najbara Kantono Soloturno.

Historio redakti

Jam la romianoj setlis en la Waldenburg-valo kaj konstruis diversajn fortikaĵojn por regi la pasejvojon tra la Supera Hauensteinpasejo.

La regiono en mezepoko apartenis al alzacaj monaĥoj kaj fariĝis en la 14-a jarcento bazela posedaĵo.

En la jaro 1832 la civitanoj de Waldenburg partoprenis en la lukto kontraŭ la urbo Bazelo por la Bazela Kantondisiĝo kaj en 1833 Waldenburg fariĝis, post la disiĝo de la malnova Kantono Bazelo, distrikto de la nova Kantono Bazelo Kampara.

Komunumoj en la distrikto Waldenburg redakti

La distrikto Waldenburg konsistas el 15 komunumoj (stato komence de 2009). Oberdorf, la plej granda el ili, havis 2280 loĝantojn fine de 2008, do escepte de la urbeto Waldenburg, kies urborajto estas nur historia, en la tuta distrikto ne estas urboj. Jen la listo de la komunumoj:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Arboldswil 523 3.48 2881
  Bennwil 613 6.51 2882
  Bretzwil 786 7.33 2883
  Diegten 1569 9.64 2884
  Eptingen 520 11.19 2885
  Hölstein 2333 6.02 2886
  Lampenberg 501 4.00 2887
  Langenbruck 988 15.69 2888
  Lauwil 339 7.27 2889
  Liedertswil 154 1.94 2890
  Niederdorf 1796 4.41 2891
  Oberdorf 2280 6.19 2892
  Reigoldswil 1519 9.25 2893
  Titterten 422 3.71 2894
  Waldenburg 1246 8.30 2895
Totale (15) 15'589 104.93 1305

Eksteraj ligiloj redakti