Gäu (distrikto)
La distrikto Gäu estas administra unuo de Kantono Soloturno. Ĝi havis 17787 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Oensingen. Kune kun la distrikto Thal ĝi formas la oficdistrikton Thal-Gäu.
Distrikto Gäu | |
---|---|
Kantono | Soloturno |
Ĉefloko | Oensingen |
Koordinatoj | 47° 17′ N 7° 42′ O / 47.283 °N, 7.700 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 17′ N 7° 42′ O / 47.283 °N, 7.700 °O (mapo) |
Nombro de enloĝantoj | 17787 (2009-12-31) |
Areo | 62,02 km² |
Loĝantardenseco | 287 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 1101 |
GeografioRedakti
La distrikto Gäu, kiu plejparte kongruas kun la regiono Gäu, situas sude de la Soloturna Ĵuraso, norde de Aro meze inter Olten kaj Soloturno. Tra la distrikto fluas de okcidento al oriento la rivero Dünnern.
TrafikoRedakti
En Härkingen kruciĝas la du plej gravaj svisaj aŭtovojoj, nome la svisa aŭtovojo A1 kun la svisa aŭtovojo A2. Pasas tra la distrikto la grava fervojlinio de Zuriko tra Bielo al Neŭŝatelo kun haltejo de interurbaj rapidtrajnoj en Oensingen.
Komunumoj de la distrikto GäuRedakti
La distrikto Gäu konsistas (stato en 2009) el 8 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Oensingen estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Egerkingen | 3044 | 6.93 | 2401 | |
Härkingen | 1207 | 5.57 | 2402 | |
Kestenholz | 1683 | 8.59 | 2403 | |
Neuendorf | 1934 | 7.13 | 2404 | |
Niederbuchsiten | 963 | 5.49 | 2405 | |
Oberbuchsiten | 1880 | 9.39 | 2406 | |
Oensingen | 4976 | 12.03 | 2407 | |
Wolfwil | 2010 | 6.89 | 2408 | |
Totale | 8 | 17787 | 680,51 | 1101 |
HistorioRedakti
Historie kaj geografie la distrikto Gäu konsistas el la kernolando de la iama Grafejo Buchsgau. Kiel aparta distrikto Gäu ekzistas ek de la jaro 1988. En la jaro 1798 post la Helveta Revolucio Gäu estiĝis parto de la helveta distrikto Balsthal, kiu 1841 estis alinomita Balsthal-Gäu. Nuntempe la distrikto Gäu fromas kune kun la distrikto Thal la elektodistrikton Thal-Gäu. [1]
Notoj kaj referencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Distrikto Gäu – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)