Oberbuchsiten
Oberbuchsiten | |
---|---|
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Gäu |
Koordinatoj | 47° 18′ 40″ N 7° 46′ 0″ O / 47.31111 °N, 7.76667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 40″ N 7° 46′ 0″ O / 47.31111 °N, 7.76667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1912 |
Areo | 9,37 km² |
Alteco | 442 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4625 |
Komunumkodo | 2406 |
Pri la komunumoRedakti
Oberbuchsiten estas komunumo en la distrikto Gäu en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1912 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
GeografioRedakti
Oberbuchsiten situas ĉe la suda piedo de la Soloturna Ĵuraso, norde de la rivero Dünnern.
Najbaraj komunumojRedakti
Oberbuchsiten limas en nordo al la komunumo Holderbank, en oriento al Egerkingen, en sudoriento al Neuendorf, en sudo al Niederbuchsiten, en sudsudokcidento al Kestenholz, en sudokcidento al Oensingen, kaj en nordokcidento al Balsthal.
TrafikoRedakti
Tra Oberbuchsiten pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Olten tra Oensingen al Soloturno. Laŭlonge de la rivero Dünnern pasas tra la komunuma teritorio ankaŭ la svisa aŭtovojo A1, al kiu la komunumo havas alvetrueblon 2 kilometrojn okcidente en Oensingen. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Olten al Soloturno.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Buchsiten datiĝas el la jaro 1040 kiel vico Bŭita, en 1308 estis menciita Oberbuchsiten kiel ze Obern Buchsiten. [1]
Notoj kaj referencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Oberbuchsiten – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)