La distrikto Gäu estas administra unuo de Kantono Soloturno. Ĝi havis 17787 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Oensingen. Kune kun la distrikto Thal ĝi formas la oficdistrikton Thal-Gäu.

Distrikto Gäu
Blazono de la distrikto Gäu
Kastelo Neu Bechburg en Oensingen
Mapo de la distrikto Gäu
Distriktoj de Kantono Soloturno
Kantono Soloturno
Ĉefloko Oensingen
Geografia situo CH1903: 619774 / 236971 (mapo)47.2833333333337.7Koordinatoj: 47° 17′ N, 7° 42′ O; CH1903: 619774 / 236971 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj 17787  (2009-12-31)
Areo 62,02 km²
Loĝantardenseco 287 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1101
vdr

Geografio

redakti

La distrikto Gäu, kiu plejparte kongruas kun la regiono Gäu, situas sude de la Soloturna Ĵuraso, norde de Aro meze inter Olten kaj Soloturno. Tra la distrikto fluas de okcidento al oriento la rivero Dünnern.

Trafiko

redakti

En Härkingen kruciĝas la du plej gravaj svisaj aŭtovojoj, nome la svisa aŭtovojo A1 kun la svisa aŭtovojo A2. Pasas tra la distrikto la grava fervojlinio de Zuriko tra Bielo al Neŭŝatelo kun haltejo de interurbaj rapidtrajnoj en Oensingen.

Komunumoj de la distrikto Gäu

redakti

La distrikto Gäu konsistas (stato en 2009) el 8 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Oensingen estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Egerkingen 3044 6.93 2401
  Härkingen 1207 5.57 2402
  Kestenholz 1683 8.59 2403
  Neuendorf 1934 7.13 2404
  Niederbuchsiten 963 5.49 2405
  Oberbuchsiten 1880 9.39 2406
  Oensingen 4976 12.03 2407
  Wolfwil 2010 6.89 2408
Totale 8 17787 680,51 1101

Historio

redakti

Historie kaj geografie la distrikto Gäu konsistas el la kernolando de la iama Grafejo Buchsgau. Kiel aparta distrikto Gäu ekzistas ekde la jaro 1988. En la jaro 1798 post la Helveta Revolucio Gäu estiĝis parto de la helveta distrikto Balsthal, kiu 1841 estis alinomita Balsthal-Gäu. Nuntempe la distrikto Gäu formas kune kun la distrikto Thal la elektodistrikton Thal-Gäu. [1]

Notoj kaj referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti