Neuendorf SO
![]() |
- La mallongigo SO en Neuendorf SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Neuendorf.. |
Neuendorf estas komunumo en la distrikto Gäu en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1907 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Neuendorf | |
---|---|
![]() | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Gäu |
Koordinatoj | 47° 18′ 10″ N 7° 47′ 40″ O / 47.30278 °N, 7.79444 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 10″ N 7° 47′ 40″ O / 47.30278 °N, 7.79444 °O (mapo) |
Areo | 7,13 km² |
Alteco | 437 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4623 |
Komunumkodo | 2404 |
![]() | |
Geografio
redaktiNeuendorf situas en la Svisa Mezlando en la ebenaĵo sude de la rivero Dünnern. La komunumo konsistas el la kernvilaĝo, kiu konservis sian kamparan aspekton, la industrikvartalo norde de la svisa aŭtovojo A1 kaj la du setlejoj Hubel kaj Allmend.
Najbaraj komunumoj
redaktiNeuendorf limas en nordo al Egerkingen, en oriento al Härkingen, en sudoriento al Fulenbach, en sudo al Wolfwil, en sudokcidento al Niederbuchsiten, kaj en nordokcidento al Oberbuchsiten.
Trafiko
redaktiTra Neuendorf pasas la kantona vojo 486.1 de Kestenholz al Olten. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio sur tiu vojo. En la nordo de la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A1, kies plej proksima alvetruejo por Neuendorf situas proksimume 6 kilometrojn nordokcidente en Oensingen, krome en Egerkingen nordoriente de la komunumo troviĝas alveturejo al la svisa aŭtovojo A2. Nordokcidente de la komunumo situas la grava aŭtovojtriangulo de Härkingen.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Neuendorf datiĝas el la jaro 1417 kiel Núwen Dorff. Neuendorf apartenis dum mezepoko al la Grafejo Härkingen en Buchsgau, kiu en la jaro 1402 fariĝis komunuma havaĵo de Berno kaj Soloturno, kaj en la jaro 1463 fariĝis komplete havaĵo de Soloturno. [1]
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj lokoj kun la nomo Neuendorf
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Neuendorf – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Preĝejo de Neuendorf
-
Vilaĝa grenejo
-
Ponto trans Dünnern kun rigardo al la industrikvartalo
-
Rivero Dünnern
-
Klubo Blues
-
Gastejo zum Ochsen
-
Vilaĝa placo
-
Tombejo