Hölstein
publikigita versio estis patrolita je 5 apr. 2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 5 apr. 2023.
Hölstein | |
---|---|
Kantono | Bazelo Kampara |
Distrikto | Waldenburg |
Koordinatoj | 47° 26′ 0″ N 7° 46′ 0″ O / 47.43333 °N, 7.76667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 0″ N 7° 46′ 0″ O / 47.43333 °N, 7.76667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2333 |
Areo | 6,02 km² |
Alteco | 422 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4434 |
Komunumkodo | 2886 |
Pri la komunumoRedakti
Hölstein estas komunumo en la distrikto Waldenburg en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 2333 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
GeografioRedakti
Hölstein situas en la Frenke- aŭ Waldenburgertal meze inter la kantonĉefurbo Liestal kaj la distriktĉefurbeto Waldenburg. Tra la komunumo fluas la rivero Antaŭa Frenke, kiu en Bubendorf kun Malantaŭa Frenke kuniĝas al Frenke.
Najbaraj komunumojRedakti
Hölstein limas al Bennwil, Bubendorf, Diegten, Lampenberg, Niederdorf, Ramlinsburg, Tenniken kaj Zunzgen.
TrafikoRedakti
La komunumo situas ĉe la lino de la Waldenburgerbahn, trama etŝpurfervojo de Liestal al Waldenburg, kiu ligas la vilaĝon trafike bone kun la kantonĉefurbo.
En kelminuta veturdistanco en Dietgen troviĝas la plej proksima alveturo al la nacia aŭtoŝoseo A2.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Hölstein datiĝas el la jaro 1101 kiel Hulestein.
Hölstein regule fariĝis viktimo de grandaj inundoj, nome en la jaroj 1629, 1830, 1924 kaj 1926.
En la regiono Stutz estis malkovritaj restaĵoj el la neolitiko kaj en Hinterbohl mozaiko el la romia epoko.
Ek de la 10-a jarcento la Monaĥejo Payerne posedis en Höstein monaĥejan bienon, kiu servis kiel gastejo. Ek de la 12-a jarcento ankaŭ la bazela Monaĥejo Sankt-Alban disponis pri posedaĵoj en la vilaĝo. En la 13-a jarcento la Monaĥejo Payerne transdonis sian bienojn al la Grafoj de Eptingen kiel servuto. Dum la bieno en la jaro 1370 fariĝis posedaĵoj de Herrmann von Wildenstein kaj Günther von Eptingen, la vilaĝon akiris la bazela familio Rot, kio kaŭzis multjaran kverelon inter la du familioj, en kiu finvenkis en la jaro 1383 la familio Eptingen. En la 2-a duono de la 15-a jarcento vilaĝo kaj bieno, kiuj intertempe kunkreskis, fariĝis bazela posedaĵo kaj parto de la distrikto Waldenburg. En la jaro 1832 Hölstein aliĝis al la movado por la liberigo de la urbo Bazelo kaj aliĝis en la jaro 1833 al la nove fondita Kantono Bazelo Kampara en ties distrikto Waldenburg.