Diegten
Dietgen | |
---|---|
Kantono | Bazelo Kampara |
Distrikto | Waldenburg |
Koordinatoj | 47° 25′ 0″ N 7° 47′ 0″ O / 47.41667 °N, 7.78333 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 0″ N 7° 47′ 0″ O / 47.41667 °N, 7.78333 °O (mapo) |
Nombro de enloĝantoj | 1569 |
Areo | 9,64 km² |
Alteco | 469 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4457 |
Komunumkodo | 2884 |
Pri la komunumoRedakti
Dietgen estas komunumo en la distrikto Waldenburg en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 1569 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
GeografioRedakti
La komunumo situas en la valo de Dietgen en la nordo de Soloturna Ĵuraso. Ĝin trafluas la rivereto de Dietgen (germane Diegterbach) kaj paralele al ĝi pasas la svisa aŭtovojo A2 de Bazelo al Tiĉino. La komunumo konsistas el la partoj Ober-Diegten, Mühle-Diegten, Mittel-Diegten, Schloss-Diegten kaj Nieder-Diegten, kiuj viciĝas laŭlonge de la vojo Eptingen al Tenniken.
Najbaraj komunumojRedakti
Diegten limas en nordo al Tenniken, en nordoriento al Wittinsburg, en oriento al Känerkinden, en sudoriento al Läufelfingen, en sudo al Eptingen, en sudokcidento al Bennwil, kaj en nordokcidento al Hölstein.
TrafikoRedakti
Dietgen estas konektita al la publika trafikreto per poŝtaŭtolinio de Eptingen al Sissach.
Tra la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A2, al kiu la komunumo en sudo disponas pri propra alveturejo.
VidindaĵojRedakti
En la preĝejo Sankta Petro, kiu estis unuan fojon menicita en la jaro 1275 kaj reforita ek de la jaro 1529, videblas pentritaj fenestroj de la fame konata bazel-kampara artisto Walter Eglin.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Diegten datiĝas el la jaro 1152 kiel Dietingoven. Sur la teritorio de la komunumo oni trovis unuopajn obejektojn el la neolitiko kaj restaĵojn de setlejoj el la bronzepoko kaj de la romianoj. Dum mezepoko staris apud la preĝejo burgo kun loĝoturo, kiu estis malkonstruita en la jaro 1703. Ĝi estis siatempe la sidejo de la Senjoroj de Ifenthal kaj Eschenz. Suba Diegten fariĝis en la jaro 1482 havaĵo de la urbo Bazelo. Supra Diegten apartenis al la Senjorujo de Eptingen, kiu en la jaro 1487 ankaŭ transiris al la regado de Bazelo. [1]