Sissach

komunumo de Svislando
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Sissach (distrikto) kaj Sissach (stacidomo).

Sissach estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 6130 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Sissach
Blazono de Sissach
Preĝejo de Sissach
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Sissach
Koordinatoj  47° 28′ 0″ N 7° 49′ 0″ O / 47.46667 °N, 7.81667 °O / 47.46667; 7.81667 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 0″ N 7° 49′ 0″ O / 47.46667 °N, 7.81667 °O / 47.46667; 7.81667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6130
Areo 8,87 km²
Alteco 376 m super marnivelo
Poŝtkodo 4450
Komunumkodo 2861
Mapo de Sissach
vdr

Geografio redakti

La komunumo Sissach situas inter arbaraj montetoj en la valo de la rivero Ergolz proksimume 15 kilometrojn sudoriente de la urbo Bazelo kaj norde de la Ĵurasa Montaro.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo limas en nordo al Nusshof kaj Wintersingen, en oriento al Rickenbach kaj Böckten, en sudoriento al Thürnen, en sudo al Zunzgen, en okcidento al Itingen, kaj en nordokcidento al Hersberg kaj Lausen.

Trafiko redakti

Sisach situas ĉe la fervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj tra la Hauensteintunelo de Bazelo al Olten respektive Araŭo. Estas rektaj regionrapidtrajnkonektoj al Bazelo, Olten, Araŭo kaj Zuriko kaj krome regionaj trajnoj al Bazelo kun halto ĉiuloko. De Sissach diversaj bus- kaj poŝtaŭtolinioj kondukas al la ĉirkaŭaj vilaĝoj.

Sissach disponas pri propra aliro al la nacia aŭtoŝoseo A2 de Bazelo tra Lucerno al Tiĉino. Tra Sissach ankaŭ kondukas la ĉefstrato n-ro 2 de Liestal tra la Suba Hauensteinpasejo al Olten.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Sissach datiĝas el la jaro 1226 kiel Sissaho.

Estis trovitaj en Sissach setlejspuroj el la neolitiko kaj la bronzepoko kaj ankaŭ restaĵoj de romia bieno.

En la jaroj 1461 kaj 1465 la urbo Bazelo akiris la posedaĵon kaj la jurisdikcion pri la vilaĝo Sissach.

Por la malfermo de la fervojlinio en la jaro 1855 en Sissach komenciĝis la ekonomia progreso.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti