Wintersingen

komunumo de Svislando

Wintersingen estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 617 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Wintersingen
Blazono de WINTERSINGEN
Wintersingen
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Sissach
Koordinatoj  47° 29′ 45″ N 7° 49′ 31″ O / 47.49583 °N, 7.82528 °O / 47.49583; 7.82528 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 45″ N 7° 49′ 31″ O / 47.49583 °N, 7.82528 °O / 47.49583; 7.82528 (mapo)
Nombro de loĝantoj 617
Areo 6,95 km²
Alteco 430 m super marnivelo
Poŝtkodo 4451
Komunumkodo 2866
Mapo de Wintersingen
vdr

Geografio redakti

 
Pregheo de Wintersingen

Wintersingen situas norde de Sissach en valo sude de la Rejno. En la vilaĝo fontas la rivereto Wintersingerbach, alfluanto de Magdenerbach, kiu siavice alfluas al Rejno. La plej alta punkto de la komunumo situas sur la monteto Chienberg je alteco de 720 m s.m., la plej malalta punkt je alteco de 370 m s.m., kie la rivereto Wintrsingerbach elfluas el la vilaĝa teritorio.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Wintersingen limas en nordoriento al Maisprach, en oriento al Buus, en sudoriento al Rickenbach, en sudokcidento al Sissach, en okcidento al Nusshof, kaj en nordokcidento al Magden (Kantono Argovio).

Trafiko redakti

Wintersingen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La vilaĝo atingeblas per la buso 106 ek de la stacidomo de Sissach.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Wintersingen datiĝas el la jaro 1196 kiel Wintersingin.

En la frua mezepoko sube de la vilaĝo ekzistis libera bieno, kiu estis reĝa posedaĵo kaj servis kiel azilo al rifuĝintoj. En la 14-a jarcento la liberbieno kaj vilaĝo apartenis al la Grafoj de Thierstein. Kune kun la senjorujo Farnsburg la vilaĝo en la jaro 1461 estis akirita de la urbo Bazelo. Ĝis la jaro 1814 la vilaĝo restis parto de la voktejo Farnsburg, kaj tiam estis atribuita al la distrikto Liestal. Post la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1832 la komunumo estis atribuita al la distrikto Sissach kaj fariĝis kun ĝi en la jaro 1833 parto de la nove fondita Kantono Bazelo Kampara.

Eksteraj ligiloj redakti