Maisprach

komunumo de Svislando

Maisprach estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 933 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Maisprach
Blazono de Maisprach
Maisprach
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Sissach
Koordinatoj  47° 31′ 29″ N 7° 50′ 46″ O / 47.52472 °N, 7.84611 °O / 47.52472; 7.84611 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 29″ N 7° 50′ 46″ O / 47.52472 °N, 7.84611 °O / 47.52472; 7.84611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 933
Areo 5,06 km²
Alteco 377 m super marnivelo
Poŝtkodo 4464
Komunumkodo 2853
Mapo de Maisprach
vdr

Geografio redakti

La vilaĝo Maisprach situas en valo de la rivereto Buuserbach, alfluanto de Magdenerbach, kiu en Rheinfelden alfluas al Rejno. Maisprach estas la plej norda komunumo de la distrikto Sissach.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Maisprach limas en nordo al Möhlin (Kantono Argovio), en oriento al Zeiningen (Kantono Argovio), en sudoriento al Buus, en sudokcidento al Wintersingen, kaj en okcidento al Magden (Kantono Argovio).

Trafiko redakti

La komunumo Maisprach situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi estas konektita al la publika trafikreto per la buslinio n-ro 17 al Gelterkinden respektive al Rheinfelden.

Historio redakti

 
Preghejo de Maisprach

La unua dokumenta mencio de Maisprach datiĝas el la jaro 1247 kiel Mesbache.

Oni trovis sur la teritorio de la komunumo setlejrestaĵojn el la neolitiko, restaĵoj de romia vilao el la 2-a jarcento kaj du ŝtondomoj el la mezepoko. En la 14-a jarcento en Maipsrach regis la senjoroj de Thierstein. En la jaro 1461 la urbo Bazelo akiris la vilaĝon. En la jaro 1546 Maisprach komplete bruliĝis. Dum la Rapenmilito en la jaro 1594 la vilaĝo luktis flanke de la ribeloj. Okaze de la Helveta Revolucio en la jaro 1798kaj dum la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1832 la vilaĝo tamen luktis flanke de la urbo. Malgraŭ tio la vilago estis integrita en la jaro 1833 al la nove fondita Kantono Bazelo Kampara.

Eksteraj ligiloj redakti