Zeiningen

komunumo de Svislando

Zeiningen estas komunumo en la distrikto Rheinfelden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 2199 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Zeiningen
Blazono de Zeiningen
Zeiningen
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Rheinfelden
Koordinatoj  47° 32′ 35″ N 7° 52′ 15″ O / 47.54306 °N, 7.87083 °O / 47.54306; 7.87083 (mapo)Koordinatoj: 47° 32′ 35″ N 7° 52′ 15″ O / 47.54306 °N, 7.87083 °O / 47.54306; 7.87083 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2199
Areo 11,37 km²
Alteco 342 m super marnivelo
Poŝtkodo 4314
Komunumkodo 4263
Mapo de Zeiningen
vdr

Geografio redakti

 
Preĝejo de Zeiningen

Zeiningen situas ĉe la rivereto Möhlinbach, tie, kie la Möhlin-Valo transiras al la leŭso-ebenaĵo sude de Rejno, kiu nomiĝas Möhliner Feld, de kiu signifa parto apartenas al la teritorio de la komunumo.

La teritorio de la komunumo etnediĝas sur areo de 11,37 km², de kiuj 5,02 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,35 km² de setlejoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 599 m s.m. sur la altebenaĵo de la monto Schönenberg, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 320 m s.m. borde de la rivereto Möhlinbach, ĉe la nordokcidenta komunumlimo al Möhlin.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Zeiningen limas en nordokcidento al Möhlin, en nordoriento al Wallbach, en oriento al Mumpf, en sudoriento al Zuzgen, en sudo al Buus (Kantono Bazelo Kampara), kaj en sudokcicdento al Maisprach (Kantono Bazelo Kampara).

Trafiko redakti

La komunumo Zeiningen estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio den Möhlin al Wegenstetten.

La viliaĝo mem situas flanke de la gravaj trafikvojoj, sed per la norde preterpasanta kantona ĉefvojo n-ro de Bazelo al Zuriko kaj la proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 en Rheinfelden, la komunumo tre bone atingeblas.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Zeiningen datiĝas el la jaro 1222 kiel Ceînigen.

En mezepoko la Grafoj de Homberg-Thierstein kaj poste iliaj heredantoj la Habsburgoj, regis pri Zeiningen. Post la Milito de Waldshut en la jaro 1468 la Habsburgoj pandigis la tutan Frick-Valon al Burgonjo, sed post la burgonja malvenko dum la Burgonjaj Militoj kontraŭ la Svisa Ĵurkomunumo, la regiono revenis sub la kontrolon de la Habsburgoj, kiuj pluregis tie ĝis la jaro 1797, kiam la francoj okupis la regionon. Ek de tiam la Frick-Valo formis francan protektoraĵon, kiu en la jaro 1802 estis integrita kiel Kantono Frick-Valo al la Helveta Respubliko kaj en la jaro 1803 fariĝis parto de Kantono Argovio, kaj Zeiningen estiĝis komunumo de la argovia distrikto Rheinfelden.

Eksteraj ligiloj redakti