Wallbach AG

komunumo de Svislando

Wallbach estas komunumo en la distrikto Rheinfelden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1755 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Wallbach
Blazono de Wallbach
Wallbach
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Rheinfelden
Koordinatoj  47° 33′ 39″ N 7° 54′ 15″ O / 47.56083 °N, 7.90417 °O / 47.56083; 7.90417 (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ 39″ N 7° 54′ 15″ O / 47.56083 °N, 7.90417 °O / 47.56083; 7.90417 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1755
Areo 4,55 km²
Alteco 288 m super marnivelo
Poŝtkodo 4323
Komunumkodo 4261
Mapo de Wallbach
vdr

Geografio redakti

Wallbach situas ĉe la okcidenta flanko de Rejno, kiu formas la landlimon kun Germanio kaj disigas ĝin de la samnoma vilaĝo en Baden-Virtembergo, kiu estis disigita de ĝi okaze de la franca okupado de la Frick-Valo fine de la 18-a jarcento kaj hodiaŭ formas parton de la germana urbo Bad Säckingen.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,55 km², de kiuj 1,32 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,81 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 351 m s.m. sur la altebenaĵo de la iama moreno de la glaciepoka Rejn-Glaĉero, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 280 m s.m. ĉe la bordo de Rejno.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Wallbach limas en nordokcidento al Möhlin, en nordoriento al la germana urbo Bad Säckingen, en oriento al Wehr ankaŭ en Germanio, en sudoriento al Mumpf, kaj en sudokcidento al Zeiningen.

Trafiko redakti

Wallbach estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Möhlin al Wegenstetten.

Tra la komunuma teritorio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 3 de Zuriko al Bazelo, kiu tamen ne rekte tuŝas al vilaĝocentron. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 troviĝas en distanco de proksimume 5 kilometroj en Rheinfelden.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Wallbach datiĝas el la jaro 1281 kiel Walabuok.

Dum romia epoko sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo Wallbach ekzistis tri gardoturoj, kiuj ek de la jaro 370 sekurigis la nordan limon de la Romia Imperio.

La vilaĝo en mezepoko estis homburga servuto kaj poste habsburga kiel parto de la voktdistrikto Bad Säckingen. En la jaro 1797 la regiono estis konkerita de francaj trupoj. Post mallonga franca regado, ĝi kun la tuta Frick-Valo fariĝis en 1802 parto de la Helveta Respubliko kaj en 1803 de la nova Kantono Argovio, kaj Wallbach estiĝis komunumo de la argovia distrikto Rheinfelden.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti