Nusshof

komunumo de Svislando

Nusshof estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 209 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Nusshof
Blazono de Nusshof
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Sissach
Koordinatoj  47° 29′ 30″ N 7° 48′ 18″ O / 47.49167 °N, 7.80500 °O / 47.49167; 7.80500 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 30″ N 7° 48′ 18″ O / 47.49167 °N, 7.80500 °O / 47.49167; 7.80500 (mapo)
Areo 1,97 km²
Alteco 543 m super marnivelo
Poŝtkodo 4453
Komunumkodo 2854
Mapo de Nusshof
vdr

Geografio redakti

La vilaĝo Nusshof situas malantaŭe en la Ta-Valo ĉe la fonto de la rivereto Magdenerbach, kiu fontas sur al teritorio de la vilaĝo, sude de la monteto Hard.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Nusshof limas en nordo al Magden (Kantono Argovio), en oriento al Wintersingen, en sudo al Sissach, kaj en okcidento al Hersberg kaj neloĝata eksklavo de la argovia komunumo Olsberg.

Trafiko redakti

Nusshof situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per buslinio 106 de Wintersingen al Sissach.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Nusshof datiĝas el la jaro 1504 kiel Hof by dem Nussbom.

En la jaro 1372 la vilaĝo apartenis ankoraŭ al la Monaĥejo Olsberg, kiu posedis tiel bienon, kiu fariĝis la kerno de la posta vilaĝo. Kune kun la vilaĝo Wintersingen Nusshof fariĝis parto de la senjorujo Thierstein-Farnsburg kaj estis en la jaro 1461 akirita de la urbo Bazelo. Dum la Tridekjara Milito la vilaĝo estis rabita de hispanaj trupoj.

Eksteraj ligiloj redakti