La genealogio de moralo
La genealogio de moralo: Polemiko (en germana: Zur Genealogie der Moral: Eine Streitschrift) estas libro de 1887 de la germana filozofo Friedrich Nietzsche. Ĝi konsistas el prefaco kaj tri interrilataj traktaĵoj ('Abhandlungen' en germana) kiu etendas kaj sekvas konceptojn kiujn Nietzsche skizis en Preter bono kaj malbono (1886). La tri traktaĵoj disvolvigas epizodojn en la evoluo de moralaj konceptoj kun rigardo al frontado al "moralaj antaŭjuĝoj", specife tiuj de kristanismo kaj judismo.
Zur Genealogie der Moral | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Friedrich Wilhelm Nietzsche |
Lingvoj | |
Lingvo | germana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1887 |
Ĝenro | filozofio • eseo |
Kelkaj fakuloj pri Nietzsche konsideras la Genealogion kiel verko de elstara brilo kaj povo same kiel lia majstroverko.[1] Ekde ties publikigo, ĝi estis influinta multajn aŭtorojn kaj filozofojn.
La unua traktaĵo temas pri "'Bono kaj malbono'", la dua pri "'Kulpo', 'Malbona konscio', kaj rilataj aferoj", kaj la tria pri "Kion la asketaj idealoj signifas?"
Notoj redakti
- ↑ C. Janaway, Beyond Selflessness: Reading Nietzsche's Genealogy (OUP, 2007), p. 1