La sunsubiro de idoloj

libro far Friedrich Nietzsche

La sunsubiro de idolojLa dekadenco de idoloj (en germana: Götzen-Dämmerung oder: Wie man mit dem Hammer philosophiert, laŭvorte La sunsubiro de idoloj aŭ kiel filozofi martelade) estas germanlingva libro verkita en 1888 de la filozofo Friedrich Nietzsche (1844-1900), kaj publikigita en 1889.

Unua eldono de La sunsubiro de idoloj (1889).

La libro priskribas dekomence kiel la apolona kaj dioniza ritaroj kverelas inter si konstante en la vivo da homaj estaĵoj. Ekde tie oni alproksimiĝas al la konduto kaj dezirata klarigo de la klasikaĵoj. Tamen la kritikoj tuj venas kaj la idoloj, kiuj estis prezidintaj la pensaron de multaj eŭropaj intelektuloj dum 19 jarcentoj, estas forte kritikitaj de Nietzsche.

Nietzsche kritikas la tiaman germanan kulturon kiel nerafinita, dekadenca kaj neniisma, kaj sendas malaprobajn kritikojn al ŝlosilaj francaj, britaj kaj italaj kulturaj figuroj kiuj reprezentas similajn tendencojn. Kontraste al tiuj markitaj reprezentantoj de kultura dekadenco, Nietzsche laŭdas figurojn kiel Cezaro, Napoleono, Goethe, Tucidido kaj la Sofistoj kiel pli sanaj kaj pli fortaj tipoj. La libro asertas, ke la transvalorigo de ĉiuj valoroj kiel fina kaj plej grava projekto d Nietzsche, kaj havigas rigardon al Antikveco en la romianoj kiel supereco super la antikvaj grekoj, kvankam nur en la kampo de la literaturo.

La libro estas dividita en dek du sekciojn:

  1. Prefaco.
  2. Maksimoj kaj sagoj.
  3. La problemo de Sokrato.
  4. Racio en filozofio.
  5. Kiel la "Vera Mondo" finfine iĝas fikcio.
  6. Moralo kiel kontraŭnaturo.
  7. La kvar eraregoj.
  8. La 'progresantoj' de la homaro.
  9. Kio mankas al la germanoj?
  10. Kvereloj de frua homo.
  11. Kion mi ŝuldas al la antikvuloj.
  12. La martelo parolas.

NotojRedakti