Walter de Gruyter
germana eldonejo
Walter de Gruyter GmbH (prononco de la vorto Gruyter ɡʁɔʏ̯tɐ aŭ xʁɔʏ̯tɐ; marka nomo: De Gruyter aŭ pli mallonge De G) estas eldonejo specialigita pri akademia literaturo. La kompanio havas siajn radikojn en la librejo de la mezlernejo Königliche Realschule en Berlino, kiu ricevis la reĝan privilegion presi librojn fare de la reĝo Frederiko la 2-a de Prusio en 1749. En 1801 la vendejo estis transprenita de Georg Reimer. En 1919, Walter de Gruyter (1862-1923) kunfandis ĝin kun 4 aliaj eldonejoj en la kompanio, kiu fariĝis "Verlag Walter de Gruyter & Co" en 1923, kaj Walter de Gruyter GmbH en 2012.
Walter de Gruyter GmbH | |
---|---|
Fondita | 31-an de decembro 1918 |
De Gruyter havas oficejojn ĉirkaŭ la mondo, en Berlino, Bazelo, Bostono, Munkeno, Pekino, Varsovio kaj Vieno. [1]
Eksteraj ligilojRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ paĝo "niaj ejoj" en la firmaa retejo, vidita la 24-an de aprilo 2018. Arkivita el la originalo je 2020-03-05. Alirita 2018-10-27.