Orienta Berlino
Oni nomis Orienta Berlino la sovetian okupan zonon de Berlino, kiu elformiĝis post la Dua Mondmilito, kiam la urbo dividiĝis en 4 zonoj. La aliajn okupitajn sektorojn de Berlino oni nomis Okcidenta Berlino.
Orienta Berlino | |||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Regiono | |||||||||||||||||||||||||||||||||
Flago | Blazono | ||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||
Lando | Okcidenta Germanio | ||||||||||||||||||||||||||||||||
- koordinatoj | 52° 31′ 7″ N, 13° 24′ 16″ O (mapo)52.51861111111113.404444444444Koordinatoj: 52° 31′ 7″ N, 13° 24′ 16″ O (mapo) | ||||||||||||||||||||||||||||||||
Akvokolektejo | 409 km² (40 900 ha) [+] | ||||||||||||||||||||||||||||||||
Areo | 409 km² (40 900 ha) [+] | ||||||||||||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | 1 279 212 [+] (1989) | ||||||||||||||||||||||||||||||||
Denseco | 3 127,66 loĝ./km² [+] [+] | ||||||||||||||||||||||||||||||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||||||||||||||||||||||||||||||
Orienta Berlino | |||||||||||||||||||||||||||||||||
Vikimedia Komunejo: East Berlin [+] | |||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||
En 1948 dispartiĝis la du ĉefaj okupaj zonoj, kiam Sovetunio ne apogis la enoficiĝon de ĉefurbestro Ernst Reuter kaj enpotencigis alian propran urbestron. Post fondiĝo de la Germana Demokratia Respubliko, ties ĉefurbo iĝis Orienta Berlino kun propra nomumo Berlino, ĉefurbo de GDR aŭ simple Berlino. Oni uzis en literaturaj eldonaĵoj Berlino (GDR). La Federacia Respubliko Germanio uzis la nocion Berlin(-orienta). Orienta Berlino estis el vidpunkto de GDR suverena kaj memstara, tuta urbo.
La aliaj okupitaj sektoroj (fare de Usono, Britio kaj Francio) nomiĝis male Okcidenta Berlino. La okcidentan parton nomis GDR oficiale Berlino (Okcidenta). Post formiĝo de Federacia Respubliko Germanio en 1949, Okcidenta Berlino estis rigardata kiel memstara Federacia Respubliko Germanio (kun neplena suvereneco), dume Okcidenta Berlino estis nomita ekde 1949 de Germana Demokratia Respubliko kiel memstara politika unuo Okcidenta Berlino.
Post unuiĝo de la du germanaj ŝtatoj en 1990, ankaŭ la du urbopartoj reunuiĝis kaj formas kune Berlinon.
Distriktoj de Orienta Berlino
redakti- Mitte
- Prenzlauer Berg
- Friedrichshain
- Pankow
- Weißensee
- Hohenschönhausen (ekde 1985)
- Lichtenberg
- Marzahn (ekde 1979)
- Hellersdorf (ekde 1986)
- Treptow
- Köpenick
Vidindaĵoj
redakti- Alexanderplatz kun 365 m alta televida turo
- Respublika Palaco, iama sidejo de popola parlamento
- La Brandenburga pordego signis la limon inter la orienta kaj okcidenta urboparto kaj tiel la limon inter la ŝtatoj de la varsovia pakto kaj la okcidentaj ŝtatoj. Ĝi estis simbolo de la malvarma milito ĝis la germana reuniĝo kaj poste same simbolo por reuniĝo de Germanio kaj Eŭropo.