Brandenburga pordego

La Brandenburga pordego (germane Brandenburger Tor) staras ĉe la okcidenta enirejo de la malnova Berlino kaj estas la ĉef-monumento de la urbo. Ĝi memorigas pri la propileoj de la Akropolo en Ateno.

Brandenburga pordego

LandoGermanio
RegionoBrandenburgio
SituoBerlino
- koordinatoj52° 30′ 59″ N, 13° 22′ 40″ O (mapo)52.51627222222213.377722222222Koordinatoj: 52° 30′ 59″ N, 13° 22′ 40″ O (mapo)

ArkitektoCarl Gotthard Langhans
Materialogrejso [+]

Estiĝo1791
Konsekro6-a de aŭgusto 1791

Brandenburga pordego (Berlino)
Brandenburga pordego (Berlino)
DEC
Lokigo de Berlino en Germanio
Map
Brandenburga pordego

Vikimedia Komunejo:  Brandenburg Gate [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Brandenburga pordego

La konstruaĵo estas la finaĵo de la strato Unter den Linden (Sub la Tilioj) kaj anstataŭigis la unuan Brandenburgan Pordegon, kiu estis konstruata samtempe kun la doganmuro en 1734. Ĝi altas 26 m, vastas 65,5 m kaj profundas 11 m. Ĝi havas kvin traveturejojn kaj du pordegdomojn.

detalo: kanontubo kiel raddistancigilo ĉe la Brandenburga pordego

Historio

redakti
 
Quadriga sur la Brandenburga pordego
 
Brandenburga pordego vespere
 
Reagan dum sia parolo antaŭ la Brandenburga pordego
 
Brandenburga pordego nokte

La prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 2-a konstruigis la Brandenburgan Pordegon ekde 1788 ĝis 1791 fare de Carl Gotthard Langhans laŭ fruklasikisma stilo. Jare 1793 sur ĝin estis metata la kvarĉevala ĉaro (Quadriga) kun la venko-diino de Johann Gottfried Schadow. Tiuj figuroj estis farita el kupro. En 1806, ĝi estis forprenita al Parizo fare de Napoleono kie oni volis ĝin starigi, sed antaŭ tio fariĝis, li estis senpotencigata kaj la Quadriga estis sendata reen al Berlino, kie ĝi unue estis renovigata. Tiam ĝi ricevis kiel novan potenc-simbolon la feran krucon, sur kiu sedas la aglo de la imperio. Ĉar ĝi revenis al Berlino, ĝi estis starigita rajdante en la urbon (male al la antaŭa direkto).

Ĝis la eksiĝo de la germana imperiestro, nur li rajtis veturi tra la meza arko. Dum la dua mondmilito oni faris de la Quadriga reproduktaĵon el gipso. Ĉar dum la batalo pri Berlino germanaj soldatoj pafis multfoje al ĝi, post ke oni tie altigis ruĝan flagon, ĝi estis ege damaĝata. Nur du ĉevaloj travivis la atakon. Tial, la figuraro devis esti rekonstruata. Je la 21-a de septembro 1956 la Berlina estraro decidis rekonstrui la eksan urban pordegon. Ambaŭ partoj de Berlino kunlaboris pri la rekonstruado, kiu finiĝis je 14-a de decembro 1957.

Post la konstruado de la Berlina muro je la 13-a de aŭgusto 1961 la konstruaĵo estis en la barita areo kaj povis esti trairata nek de okcidento nek de oriento.

Preskaŭ ĉiuj gravaj okazaĵoj de la Berlina historio rilatas al la Brandenburga Pordego kiel ŝtata kaj urba simbolo. Ekzemple diris la usona prezidanto Reagan la 12-an de junio 1987 dum vizito al Berlino antaŭ la Brandenburga Pordego: Mr. Gorbachev, open this gate! Mr. Gorbachev, tear down this wall! (Sinjoro Gorbaĉevo, malfermu ĉi-pordon! Sinjoro Gorbaĉevo, malkonstruu ĉi-muron!). 28 jarojn post la konstruo de la Berlina muro, ĝi remalfermiĝis je la 22-a de decembro 1989.

La pordego estas montrata sur la malantaŭa flanko de la germanaj eŭro-moneroj 10-, 20- kaj 50-cendaj kiel simbolo de dividiĝo kaj reunuiĝo.

Aliaj konstruaĵoj samnomaj

redakti

Brandenburga pordego en Potsdamo

redakti

Ankaŭ en Potsdamo estas Brandenburga pordego, konstruigita de Frideriko Vilhelmo la 1-a en 1733 kiel unua pordego dum la pligrandigo de la Potsdama urbo.

Brandenburga pordego en Phantasialand Brühl

redakti

La Phantasialand, libertempa parko en Brühl, ankaŭ havas Brandenburgan pordegon. Ĝi estas la enirejo al la plej malnova parto de la parko, simpligita laŭ-konstruaĵo de Berlino. La pordego estas pli malgranda kaj simpla ol la originalo, sed tamen havas impresan efikon al la gastoj.

Brandenburga pordego en Kaliningrad

redakti

En la rusa Kaliningrado, la eksa Königsberg, estas ankaŭ Brandenburga pordego (Gorodskije Worota Brandenburskije). Ĝi nomiĝas laŭ la urbo Brandenburg (nun Uŝakovo) ĉe la freŝa golfo.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti