Propileo laŭ PIV estas monumenta pordego, ĉe la enirejo de templo, citadelo kaj simile. Aparte ofte la vorto uziĝas por la enireja parto de klasikaj temploj en antikva Grekio. La vorto devenas de la greka πρόπυλον, propilon, „io antaŭ la pordego“, pluralo πρόπυλα, propila, respektive de la iom varia termino προπύλαιον, propilaion, pluralo προπύλαια, propilaia.

la propileo de la akropolo de Ateno

Laŭ Francisko Azorín Propileo estas Monumenta enirejo antaŭ grandaj edificoj. Antonomasie, tiu cela konstruaĵo en la atena akropolo.[1] Li indikas etimologion el la greka pro pilaion (antaŭ pordo) kaj de tie la latina propyleus. Kaj li aldonas la terminon polikliniko.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 173.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj redakti