Language Problems and Language Planning

Language Problems and Language Planning, mallonge LPLP (esperante Lingvoproblemoj kaj lingvoplanado) estas plurlingva scienca revuo, kiu publikigas artikolojn pri politikaj, sociologiaj kaj ekonomiaj aspektoj de lingvo kaj lingvouzo.

Language Problems and Language Planning
Language Problems and Language Planning.png
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldonejo John Benjamins Publishing Company
Information icon.svg
vdr

La revuo estis fondita en 1969 kun la titolo La Monda Lingvo-Problemo, tiam eldonis ĝin la eldonejo Mouton. En 1977 la revuo ŝanĝis la titolon al Language Problems and Language Planning. Nun LPLP estas eldonata de la eldonejo John Benjamins Publishing Company en Amsterdamo. Ĝian redaktadon prizorgas CED. La ĉefredaktoro de LPLP estis Humphrey Tonkin, nun estas Timothy G. Reagan. La revuon kunredaktas Probal Dasgupta kaj Mark Fettes. Pri la recenzoj de libroj respondecas Frank Nuessel kaj Federico Gobbo.

Eksteraj ligilojRedakti