Astano
Astano (kazaĥe Астана [astaná], latinigita kiel Astana; laŭvorte tradukita: ĉefurbo), por nelonga tempo renomita Nursultano (kazaĥe Нұр-Сұлтан/Nur-Sultan), kaj en Septembro 2022 denove al Astano, antaŭe konata sub la nomoj Akmolo, Celinogrado kaj Akmolinsko, estas la ĉefurbo de Kazaĥio depost kiam la tiama prezidento de Kazaĥujo Nursultan Nazarbajev deklaris ĝin ĉefurbo en 1997[1]. La urbo en la koro de Kazaĥio ne estis eminenta antaŭ 1997, kiam Almato estis la ĉefurbo de Kazaĥio. Nuntempe Astano fariĝis la simbolo de la moderna Kazaĥio: ĝi ne evoluis nature kiel la antaŭa ĉefurbo (Almato), sed ekestis post decido de la prezidento ke la provinca urbeto Akmola (970 km pli norden) fariĝu la nova ĉefurbo[2].
- Horzono: UTC +6h
- Loĝantaro: 1 350 228 (2022)
Astano | |||
kazaĥe: Астана, ruse: Астана | |||
urbo | |||
Ĉefa avenuo de Astano; en la fono: la prezidenta palaco Ak Orda
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Астана/Astana | |||
Lando | Kazaĥio | ||
---|---|---|---|
Situo | Astano | ||
- koordinatoj | 51° 10′ 00″ N 71° 26′ 00″ O / 51.16667 °N, 71.43333 °O (mapo) | ||
Areo | 710,2 km² (71 020 ha) | ||
Loĝantaro | 1 350 228 (2022) | ||
Dato | 1830 | ||
Akim | Zhenis Kassymbek
(ekde 8-a de decembro 2022) | ||
Horzono | ALMT (UTC+6) | ||
Poŝtkodo | 010000–010015 | ||
Tel. antaŭkodo | +7 7172 | ||
ISO 3166-2:KZ | KZ-AST | ||
Situo enkadre de Azio
| |||
Situo enkadre de Kazaĥio
| |||
Urba Mapo
| |||
Vikimedia Komunejo: Nur-Sultan | |||
Retpaĝo: www.astana.gov.kz | |||
Astano estis fondita en la jaro 1824 kiel rusa fortikaĵo, antaŭ 1965 nomata Akmolinsko, inter 1965-1991 Celinogrado, 1991-1994 Akmolo (= blanka tombo).
Vidindaĵoj
redaktiLa plej konata konstruaĵo estas tiu de la brita arkitekto Norman Foster kaj nomiĝas Bayterek : turo 105 metrojn alta kaj havas je la pinto oran ovon (en ĝi troviĝas dukilograma ora triangulo, en kiu estas manŝablono de la eksprezidento Nazarbajev); de tie videblas alia konstruaĵo de Norman Foster, la butikcentro Ĥan Satir en formo de vitra tendo, kie la temperaturo vintre kaj somere, 24h/24, estas 24 °C. La urbo posedas ankaŭ moskeon ornamitan per blanka marmoro kaj oro, unu de la plej grandaj en la centra Azio. La nova koncerthalo nomata la Piramido de la Paco, dezajnita de la arkitekto Norman Foster - grandega piramido 62 metrojn alta, kiu povas gastigi 3.500 personojn. Alia renoma arkitektoburoo, la dana BIG, konstruis la futurisman nacian bibliotekon[2].
La loĝantoj de Astano pasigas sian labortagon plejparte en senfinaj aŭtovicoj, ne ekzistas metroo kaj ekster la urbo en la senfina stepo apenaŭ videblas aŭtoj[2].
Servoj
redaktiGefiloj
redakti- Halina Gorecka, ruslanda eldonistino kaj matematikistino
Vidu ankaŭ
redaktiBildaro
redakti-
Klimato en Astano
Referencoj
redakti- ↑ The history of Astana. Akimat of Astana (19-a de januaro 2013). Alirita 6-a de oktobro 2014.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 (nederlanda) "Sovjetistan" p. 157-160; (franca) "Soviétistan, un voyage en Asie centrale" ("Sovetistano", vojaĝo en centra Azio), Erika Fatland (tradukita el la norvega fare de Alex Fouillet, Gaïa, 512 paĝoj, 2016. Alilingvaj eldonrajtoj por "Sovetistano", vojaĝo en centra Azio: Danio (Informations Forlag), Estonio (Tänapäev), Finnlando (Siltala Publishers), Francio (Gaïa Editions), Germanio (Suhrkamp Verlag), Barato (hindia kaj bengala lingvoj, Sampark), Italio (Marsilio), Nederlando (De Geus), Pollando (Foksal), Rusio (Ripol Classic Publishing Group), Svedio (Leopard Förlag)
Eksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Astano – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
http://www.astana.dan.kz Arkivigite je 2008-08-28 per la retarkivo Wayback Machine Astano
http://www.agun.kz Arkivigite je 2008-08-23 per la retarkivo Wayback Machine Kazaĥia Ŝtata Agrikultura Universitato
http://www.kz/eng/goroda/astana/astphoto1.html[rompita ligilo] fotoj de Astano