Semej (kazaĥe Семей) estas urbego en Provinco Orienta Kazaĥio (Kazaĥio). Ĝis 2007 la oficiala nomo (pli konata nomo) estis Semipalatinsko.

Semej
urbo
urbego
city of regional significance (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 070000–071411
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 350 201  (2020) [+]
Loĝdenso 1 668 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 25′ N, 80° 14′ O (mapo)50.41111111111180.2275Koordinatoj: 50° 25′ N, 80° 14′ O (mapo) [+]
Alto 206 m [+]
Areo 210 km² (21 000 ha) [+]
Horzono UTC+06:00 [+]
Semej (Kazaĥio)
Semej (Kazaĥio)
DEC
Situo de Semej

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Semey [+]
vdr
Vojo en Semej

Bazaj informoj

redakti

Geografio

redakti
 
Irtiŝo ĉe Semej.

Semej situas en la nordorienta parto de la lando laŭ ambaŭ bordoj de Irtiŝo. La maldekstra urboparto estas Nova-Semej. Oskemeno troviĝas 176, Pavlodar 310, Astano 624, Kokŝetau 809, Almato 834, Petropavlo 895, Taraz 1073, Kostanaj 1182, Turkistano 1201, Ŝimkento 1214, Aktobe 1629, Atirau 2097 kilometrojn.

Loĝantaro

redakti
Jaro Loĝantaro
1881 17,820
1897 26,353
1910 34,400
1926 56,100
1939 109,700
1959 149,800
1979 270,400
1989 317,100
1999 269,600

Historio

redakti

La iama Semipalatinsko estis fondita kiel rusa fortikaĵo en 1718, tamen je distanco 18 km de la nuna loko. Proksime estis budhisma monaĥejo, kiu konsistis el sep palacoj, pri tio Semipalatinsko ricevis la loknomon. Post jardekoj la loko iĝis komerca centro, tial en 1728 la fortikaĵo ricevis la rajton preni doganon. En 1778 pro la oftaj inundoj la homoj translokiĝis al la nuna loko. Semipalatinsko urbiĝis en 1782, tiutempe oni jam konstruis ponton. En 1854 la urbo iĝis regiona administra centro. Post jardekoj la urbo havis ankaŭ industrion. En 1930 alvenis la unua trajno.

Atombombaj testoj

redakti

En 1949 je distanco de 150 km oni tie eksplodigis la unuan sovetunian atombombon, tial la urbo ricevis fifamon. Resume okazis 456 eksplodoj. La radioaktiva elfalaĵo disvastiĝis super grandega areo, kaj entute pli ol 2 milionoj da homoj estis elmetitaj al la radiado kaj radioaktiva elfalaĵo[1].

En 1991 pro protesto de la loĝantoj finiĝis la eksplodadoj. En 2007 la urbo estis alinomita kiel Semej.

Trafiko

redakti

Semej havas flughavenon kun flugoj eĉ al Moskvo, du stacidomojn, 2 vojajn kaj fervojan pontojn, fine havenon. En la urbego aŭtobusoj servas.

En Semej pluraj universitatoj kaj 29 mezlernejoj funkcias.

Religio

redakti
 
La Resurekta katedralo.
 
Moskeo en Semej.

La urbo estis fondita kiel rusa fortikaĵo, do la unuaj aperis ortodoksaj preĝejoj kiel tiu de Antonio kaj Teodozio de Kievo, en kiu ekde 1720 troviĝis la miraklofara kopio de la Semipalatinska-Abalaka ikono de Dipatrino[2]. En 1740 la ikono malaperis kaj estis trovita 1,5 km for de la fortikaĵo — ĝi staris apud monta fonto kaj antaŭ ĝi brulis kandelo. La ikono estis revenigita al la preĝejo kaj la fonto eknomiĝis la Sankta Fonto[3]. La katedralo en 1782 estis alinomita je la Oranta[2]. En 1933 (aŭ 1932) la Oranta katedralo estis eksplodigita. Ĝi situis ĉe kruciĝo de la nuntempaj stratoj Ŝakarim kaj Abaj[4]. Funkciis ankaŭ la katedralo de Nikolao de Mira.

Ĉe la Sankta Fonto ekde 1902 funkciis la Oranta monaĥejo de Sankta Fonto, likvidita en 1921[5].

En la 1930-aj jaroj la sola funkcianta preĝejo en la urbo estis la Oranta katedralo. En novembro 1937 ankaŭ ĝi estis fermita. En 1944 la katedralo estis redonita al la ortodoksa komunumo kaj la 16-an de aprilo 1944 oni komencis ĝian rekonstruon. Ĝi estis grave damaĝita, sed en registro de ĝiaj posedaĵoj estas menciata la monaĥeja ikono. La 24-an de aprilo 1949 la katedralo ekfunkciis denove, regule okazis diservoj. Kernon de la komunumo konsistigis monaĥinoj de la fermita Oranta monaĥejo de la Sankta Fonto, do daŭris ties tradicioj, inkluzive de preĝado omaĝe al la Abalaka ikono de Dipatrino kaj pilgrimado al la Sankta Fonto, kies akvo estis konsiderata sankta, do resaniga[2]. La aŭtoritatoj jen superŝutis la fonton per tero, jen alinomis ĝin je Ruĝa Fonto (ruse Красный источник), tamen la pilgrimantoj plu venis[5].

En 2018, okaze de la 300-a datreveno de Semipalatinsko, ikonfaristo Konstantin Goretoncev faris en la ikonfarejo de la Tobolska Spirita Seminario precizan kopion de la Semipalatinska-Abalaka ikono de Dipatrino, kiu estis sanktigita en la Oranta Abalaka monaĥejo kaj transdonita al la Resurekta katedralo en Semipalatinsko[5].

Klimato

redakti

La klimato de Semej estas seka, jare pluvas nur 275 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, en julio iom pli. La averaĝa temperaturo estas 4,3 °C, vintre iam estis −48 °C, somere ofte pli ol 40 °C.

Vidindaĵoj

redakti
 
Arta muzeo en Semej
  • pluraj moskeoj
  • arta kaj lokhistoria muzeoj
  • Resurekta katedralo
  • restaĵo de la fortikaĵo
  • 2 teatrejoj

Famuloj

redakti

Ĝemelurboj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. (nl) Erika Fatland, De Grens (La landlimo), p.261, De Geus, 2019, ISBN 978 90 445 4087 1, origina titolo 'Grensen — Eine Reise Rundt Russland'. (Landlimoj — vojaĝo ĉirkaŭ Ruslando).
  2. 2,0 2,1 2,2 Чудотворный образ Семипалатинско-Абалацкой иконы Божией Матери (ruse). la Semipalatinska subepiskopujo de la Ust-Kamenogorska kaj Semipalatinska eparĥio. Arkivita el la originalo je 2023-12-05. Alirita 2024-10-25 .
  3. Сулоцкий, А.И.. (2000) О церковных древностях Сибири (ruse), p. 145. ISBN = 5-93020-068-8.
  4. Семей (Семипалатинск). Собор иконы Божией Матери "Знамение". (ruse). Sobory.ru. Arkivita el la originalo je 2020-02-25. Alirita 2024-11-08 .
  5. 5,0 5,1 5,2 О чудотворном образе Божией Матери «Знамение» Абалакской-Семипалатинской и о Святом Ключе (ruse). la Eparĥio de Ust-Kamenogorsko kaj Semipalatinsko. Arkivita el la originalo je 2024-06-16. Alirita 2024-11-08 .

Eksteraj ligiloj

redakti