Ŝimkento

urbo en Kazaĥio

Ŝimkento (kazaĥe Шымкент) estas due plej granda urbo de Kazaĥio (post Almato), unu el la tri urboj de la lando kun la formala statuso "urbo de respublika signifo"; estas aparta administra-teritoria unuo (17-a regiono de la respubliko), ne estas parto de la ĉirkaŭa Turkistana provinco. Kun loĝantaro 1 096 577 personojn laŭ censo de la 1-a julio de 2021 j., ĝi estas la tria plej loĝata urbo en Kazaĥio post Almato kaj Nursultano, kun unu el la plej grandaj metropolitaj areoj de Kazaĥio. En tiu ĉi urbo estas grava vojkruciĝo de la fervojo Turkestano-Siberio kaj notinda kultura centro kun internacia flughaveno. Ĝi troviĝas je 690 kilometroj okcidente de Almato kaj je 120 kilometroj norde de Taŝkento, Uzbekio.

Ŝimkent
(ruse Шымкент)
ruse Чимкент
urbo
Lando Kazaĥio Kazaĥio
Koordinatoj 42° 18′ 0″ N 69° 50′ 0″ O / 42.30000 °N, 69.83333 °O / 42.30000; 69.83333 (mapo)
Areo 1 170 km² (117 000 ha)
Loĝantaro 1 096 577 (julio 2021)
Denseco 580 loĝ./km²
Estro Murat Ajtenov
Horzono UTC+06:00
Poŝtkodo 160000–160022
Telefona antaŭkodo +7 7252
ISO 3166-2 KZ-SHY
Loko de urbo Ŝimkent en Kazaĥio
Loko de urbo Ŝimkent en Kazaĥio
Loko de urbo Ŝimkent en Kazaĥio
Vikimedia Komunejo: Shymkent
Retpaĝo: shymkent.gov.kz
Ŝimkento

Historio redakti

La unuaj loĝlokoj en la areo de nuntempa Ŝimkento datumas je XI-XII jarcentoj. Krome, nun ekzistas unu hipotezo, ke Ŝimkento estis fondita pli frue, ol ĝi estis menciita en tre fama literatura memoraĵo "Zafar-Name" (La libro de venkoj). Lastaj arĥeologiaj elterigadoj konfirmas la version per multaj trovaĵoj.

En 1864 rusaj trupoj prenis sturme la urbon kaj ĝi iĝis kiel grava transita punkto, kio ligis eŭropan parton de Rusio kaj Okcidenta Siberio kun Meza Azio.

En 1914, honore de 50-jariĝo de aliĝo de Kazaĥio al Rusia Imperio, la urbo ricevis nomon de rusa generalo Ĉernjajev, sed en 1924 renomis fruan nomon - Ĉimkento.

Ekde 8-a septembro de 1992 jaro urbo ricevis novan prononcon kaj skribon (laŭ reguloj de moderna kazaĥa ortografio) - Ŝimkento.

Loĝantaro redakti

Urba loĝantaro en fino de XIX jarcento redakti

Laŭ censo de 1897 jaro en tiama Ĉimkento (frua nomo de Ŝimkento) loĝis 11 194 homoj (6185 viroj kaj 5009 inoj). Distribuo de loĝantaro laŭ nativlingvoj en 1897: sartoj - 84,5%, rusoj (inkl. grandarusoj, malgrandarusoj kaj belorusoj) - 7,4%, kirgiz-kajsakoj (kazaĥoj) - 4%, hebreoj - 1,7%, tataroj - 1%, uzbekoj - 0,08%.

Entute en Ĉimkenta provinco en 1897 loĝis 285 059 homoj, distribuo de loĝantaro laŭ nativlingvoj estis sekva: kirgiz-kajsakoj (kazaĥoj) - 78,8 %, sartoj - 11,2 %, uzbekoj - 7,2 %, rusoj (inkl. grandarusoj, malgrandarusoj kaj belorusoj) - 2,2%, tataroj - 0,2 %, hebreoj - 0,06 %.

Nuntempa loĝantaro de urbo redakti

Laŭ lastaj datumoj pli ol 70% de urba loĝantaro estas kazaĥoj. Ankaŭ ĉi tie loĝas rusoj, uzbekoj, koreoj, tataroj, turkoj, germanoj, kurdoj, grekoj, azerbajĝananoj, ĉeĉenoj kaj ceteraj.

Estraro redakti

La urbestro en jaro 2021 estas Murat Ajtenov.

Klimato redakti

  • Mezuma temperaturo de aero + 13,5 
  • Relativa humideco de aero — 58,5 %
  • Mezuma rapideco de vento — 2,7 m/s

Esperanto en Ŝimkento redakti

En la urbo naskiĝis la konataj esperantistaj kantistoj kaj muzikistoj Ĵomart kaj Nataŝa. Meze de 80 jaroj de XX jarcento Ĵomart sukcese organizis surbaze de loka Pedagogia altlernejo muzikbandon "Kredo" kaj gvidis kursojn de Esperanto. Tie li konatiĝis kun Natalja Gerlaĥ, kun kiu li formigis muzikan duopon kaj ili kune multe koncertumis. Poste, ilia amo al muziko kaj al Esperanto, kaj ankaŭ varmaj interrilatoj, kreskis al granda amo kaj ili sukcesis kiel familio.

En 1991 dum disfalo de Sovetunia reĝimo ili koncertumis en Svedio kaj restis loĝi en Stokholmo. Nun ili loĝas tie kun ilia filino Carina, kaj kantas triope. Multe partoprenas en UK, IJK kaj aliaj aranĝoj de Esperantujo.

ĴomArt havas propran muzik-studion en Stokholmo kaj daŭras krei kaj kanti belajn kantojn kun siaj gefamilianoj.[1]. La KD-jn kun iliaj kantoj estas aŭdeblaj kaj aĉeteblaj per Interreto.