Ĉeĉenoj
La ĉeĉenoj aŭ noĥĉoj (memnomo - нохчий) estas kaŭkaza nacio, ĉefe loĝanta en Ĉeĉenio (Rusia Federacio).
Ĉeĉenoj | |
---|---|
etno | |
Q56312419 | |
Suma populacio | |
1 700 000 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
ĉeĉena lingvo • rusa lingvo | |
Religio | |
islamo • sunaismo | |
En septembro 1991 la tutnacia kongreso de la ĉeĉena popolo deklaris la ŝtatan suverenecon de la Ĉeĉena Respubliko, kiu ne estis agnoskita de iu ŝtato. La kontraŭstaro de la federacia centro kaj separatisma regiono kaŭzis la Unuan Ĉeĉenian militon en 1994-1996 kaj la Duan Ĉeĉenian militon ekde 1999, pro kiuj dekmiloj da ĉeĉenoj pereis aŭ fuĝis en aliajn regionojn de Rusio kaj eksterlanden.
Historio de Ĉeĉenio | |
---|---|
Ĉi tiu artikolo apartenas al serio | |
Frua historio | |
Ĉeĉenoj, Vajnaĥoj | |
Tajpo, Tukĥumo | |
Ĉeĉenio kaj Rusio | |
Kaŭkaza milito | |
Norda Kaŭkaza Imamato | |
Tereka distrikto | |
Terekaj kazakoj | |
Rusia Enlanda milito | |
Montara Respubliko (1917—1919) | |
Tereka Soveta Respubliko (1918—1919) | |
Norda Kaŭkaza Soveta Respubliko (1918) | |
Norda Kaŭkaza Emirato (1919-1920) | |
Montara ASSR (1921—1924) | |
Ĉeĉena Nacia Distrikto (1920—1922) | |
Ĉeĉenio en Sovetunio | |
Ĉeĉena Aŭtonoma Regiono (1922—1934) | |
Ĉeĉena-Inguŝa ASSR (1934—1944) | |
Ĉeĉena-Inguŝa ASSR dum la Granda Patriotisma Milito (1941-1945) | |
Deporto de la ĉeĉenoj kaj inguŝoj (1944-1957) | |
Grozna distrikto (1944-1957) | |
Restarigo de la Ĉeĉena-Inguŝa ASSR (1957) | |
Ĉeĉena-Inguŝa ASSR (1957—1991) | |
Ĉeĉenio post la dissolvo de Sovetunio | |
Iĉkerio (1991-2000) | |
Unua Ĉeĉenia milito (1994-1996) | |
Ĥasavjurtaj Interkonsentoj (1996) | |
Intermilita krizo en Iĉkerio (1996-1999) | |
Dua Ĉeĉenia milito (1999-2009) | |
Ĉeĉenio (ekde 2000) | |
Ĉeĉenaj rifuĝintoj | |
Multaj ĉeĉenoj loĝas en Dagestano, Moskvo kaj eksterlande (Jordanio, Eŭropa Unio kaj alie).
Lingvo
redaktiLa ĉefa lingvo de la ĉeĉenoj estas la ĉeĉena lingvo, sed en la respubliko oni parolas krom tio la rusan lingvon.
Religio
redaktiLa dominanta religio de la ĉeĉenoj estas la sunaisma islamo.